ap/o Viki

apo

KOMP Mallongigo por aplikaĵo, precipe uzata pri poŝtelefonoj aŭ aliaj porteblaj aparatoj: ni programas telefon-aplikaĵon (apon) por iOS kaj Android, kiu nomiĝas Amikumu [1]; preferindas ke estu iu poŝtelefona apo por facile sendi la monon [2]; estus bele havi apon, sed mi kredas, ke retejo taŭga por porteblaj aparatoj tamen tute bone taŭgas [3]; la fondaĵo anoncas, ke baldaŭ ĝi honoros Kokon per speciala signolingva apo, kie ŝi mem estos ĉefrolulo [4].
1. Richard Delamore: Amikumu helpos trovi proksimajn esperantistojn, Libera Folio, 2016-10-18
2. Robert Nielsen: Ĉu esperantistoj bezonas propran valuton?, Libera Folio, 2018-03-03, origine publikigita en Teo kaj Libroj, 2018-02-28
3. Chuck Smith: En la teknologia generacio, intervjuo en Kontakto
4. Roberto Pigro: Forpasis reganto de la usona signolingvo, Monato, 2018/08-09, p. 26
angle:
app
beloruse:
дадатак (праграма)
ĉeĥe:
aplikace, apka
france:
appli
germane:
App
japane:
アプリ [あぷり]
koree:
malaje:
aplikasi
nederlande:
app
norvege:
app
okcidentfrise:
app

administraj notoj