Lingva manlibro pri verkado de Revo-artikoloj

Pro kio tiu ĉi dokumento?

Kunredaktanto de Revo, precipe nova helpemulo devas batali ĉe du frontoj. Unu estas la teknika, konsistanta el la teknika procedo de redaktado kaj la formulado de sintakse ĝustaj XML-artikoloj. Armojn por batalado ĉe tiu fronto enhavas la diversaj dosieroj troveblaj en la Informoj por redaktantoj pri Revo-Servo, diskutlisto ktp. kaj la teknika manlibro pri la Reva DTD.

La alia fronto estas la lingva: Kiel formuli trafe artikolon pri nova vorto? Kiel taŭge reverki modernigendan artikolon ktp.? Tiu ĉi dokumento do helpu pri la lingva flanko. La redaktantoj praktike laborante ĉe la vortaro kaj diskutante en la dissendlisto iom post iom kolektis spertojn kaj konsilojn kiel trakti konkretan problemon kaj tie ĉi volas pludoni tiujn spertojn al ĉiu interesito kaj helposerĉanto. Ĉiuj informoj tie ĉi donitaj estas precipe rekomendoj, kiujn vi en okazo de forta motivo povus forlasi. Sed estus bone, se vi provus retrovi la diskutojn pri la temo en la arĥivo de la dissendlisto kaj pezus la tiamajn argumentoj antaŭ propra decido.

Kio estas Revo?

Reta Vortaro estas esperanta vortaro, do verko, kiu registras la uzatajn vortojn de la lingvo Esperanto kun ties signifoj. Ĉe Revo ne temas pri pure traduka aŭ difina vortaro, sed pri difina vortaro kun tradukoj, t.e la vortoj estas difinitaj per mallonga frazo en Esperanto, sed ankaŭ aperas ekvivalentaj vortoj de aliaj lingvoj. Revo krome donas ekzemplojn de uzo, fontojn de la vortoj kaj tezaŭrajn informojn, t.e. rilatoj inter la vortoj.

Kio ne estas Revo?

Revo ne estas leksikono, kiu donas ampleksajn sciaĵojn pri iuj vortoj. Sekve la artikolo pri Esperanto donas la signifon de la vorto Esperanto, sed ne la signifon de la lingvo Esperanto.

Nek Revo estas terminaro, kiu sistemigas la nociojn de unu teknika aŭ scienca fako. Do Revo-redaktantoj ne rajtas inventi novajn terminojn por sistemigi la vortojn de iu fako, sed devas laŭeble zorge esplori la faktan uzon de la registritaj vortoj. Kompreneble ili rajtas doni rekomendojn pri la preferindeco de iu vorto al alia, sed tio estu nur rekomendoj, precipe ili informu la uzanton pri la stato de la estanta lingvo, sed ne pri ideala, do ne reala, estonta lingvo.

Revo estu nur vortaro. Por terminaraj diskutoj uzu ekzemple ViVon, por ĝeneralaj konceptaj informoj uzu leksikonon kiel Vikipedion.

Kiel Revo distingiĝas de PIV?

Dum PIV provas doni senmankan ĝeneralan vortaron per enpreno de terminaroj kaj proponoj, Revo prefere registras la uzatan lingvon. Por certigi tion, ni interkonsentis, ke por aldono de vortoj, redaktantoj provizu almenaŭ du fontojn, el kiu almenaŭ unu ne estu vortaro. Alivorte, dum PIV certagrade celas preskribon de la lingvouzado, Revo pli orientiĝas al ĝia priskribo.

Atentu, ke PIV ne estas nura vortaro, sed hibrido de vortaro, terminaro kaj leksikono.

Kiel difini signifon de iu vorto?

La klasika difino donas supernocion de iu vorto kun ecoj, kiuj karakterizas la difinendan vorton distinge de la aliaj vortoj kun sama supernocio. (Aliaj formoj de difino estas ekz. referenco al samsignifa vorto aŭ nomado de ĉiuj individuoj, kiujn ampleksas la nocio, ekz. kontinentoj estas la grandaj terpecoj Eŭrazio, Nordameriko, Sudameriko, Afriko, Aŭstralio kaj Antarktido.)

La difinoj sekvas la regulon de sufiĉo kaj neceso. T.e. ili enhavas tiom da klarigo, ke oni povu kompreni la sencon de la vorto kaj ne povu konfuzi ĝin kun alia vorto, sed ne aperu aldonaj enciklopediaj informoj. Iom simpligite sufiĉas diri, ke arbo estas planto havanta lignan trunkon por ekscii, ke temas pri aparta plantoformo kaj por ne konfuzi arbon kun herbo, sed ne necesas indiki, ke arbo havas foliojn, ĉar tio estas eco de plantoj ĝenerale, nek, ke ekzistas proksimume X miliardoj da arboj sur la tero, ĉar tio rapide ŝanĝiĝas kaj malvalidigus la difinon kaj tute ne estas necesa informo por kompreni la signifon de la vorto arbo. En leksikono, kiu klarigas la signifon de la arboj por la naturo kaj homoj, tio certe estus interesa informo.

Kelkaj modelaj artikoloj

temo vidu ekzemplojn ...kaj fakojn
personoj Pasteŭro, Ejnŝtejno personoj
personaj nomoj Sergio nomoj
adjektivoj formitaj de persononomoj borela, kartezia  
institucioj Internacia Mona Fonduso politiko sociologio administrado
urboj Moskvo geografio
landoj kaj regionoj Belgio, Belgujo geografio
montoj, riveroj k.s. Eŭfrato geografio
popoloj germano geografio
monunuoj dolaro, cendo  
mezurunuoj ampero, buŝelo, litro, metro  
fizikaj grandoj akcelo, longo  
sciencoj geografio, fiziko sciencoj
lingvoj oguza lingvo, Palio lingvistiko, filologio
monumentoj Kapitolo  
eventoj Reformacio historio
astroj luno astronomio
nomoj de fizikaj aŭ ĥemiaj substancoj arseno fiziko, kemio biokemio
nomoj de vegetaĵoj aŭ bestoj krizantemo botaniko, zoologio

Kiujn derivaĵojn difini?

Difinindaj estas derivaĵoj, se ili havas apartan sencon. Ekzemple se enŝuti signifas nur "ŝuti en ion" ĝi ne urĝe bezonas apartan difinon, la difinoj de ŝuti kaj de en sufiĉas. Sed se alŝuti havas apartan sencon en komputiko, difinu ĝin.

Duarange ankaŭ kunmetoj uzataj en la praktiko utilas. Aparte ĉar al ili almetiĝos tradukoj. Ekzemple poŝtelefono necesas, se ĝi estu trovebla per la divers-lingvaj indeksoj: germane sub Handy, pole sub komórka, nederlande sub mobieltje...

Sub kiu kapvorto registri vorton?

Ofte pri kapvorto hezito ne estas. Ekzemple se vi artikolos pri la danco bosanovo, la kapvorto estu bosanovo. Kelkaj situacioj tamen malpli simplas.

Vortoj kun pluraj formoj

Kelkaj vortoj ekzistas plurforme, ekzemple ĥemio kaj kemio, aŭ poluo kaj polucio. Ŝajnas bone en tia okazo fari du artikolojn. La ĉefa entenu difinon, la malĉefa ne. Ekzemple la malĉefa artikolo pri polucio simple resendu al la ĉefa pri poluo jene:


  <ref tip="dif" cel="polu.0o">poluo</ref>

Kaj la ĉefa artikolo pri poluo entenu difinon kaj resendu al polucio jene:


  <ref tip="sin" cel="poluci.0o">polucio</ref>

Nur al evitinda malĉefa formo (<uzo tip="stl">EVI</uzo>) prefere ne referencu.

Tamen inter poluo kaj polucioĥemio kaj kemio kiu formo estu ĉefa? Pri tio malmultaj reguloj estas.

  1. Formoj kun "ĥ" ĝenerale ĉefas kontraŭ formoj kun "k": ĥemio ĉefa, kemio resenda al ĝi.
  2. Land-nomoj kun "uj" ĉefas kontraŭ land-nomoj kun "i": Belgujo ĉefa, Belgio resenda al ĝi.

Landnomoj

Land-nomoj konformu kun jena listo: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/files/gramatiko/landonomoj.htm.

(Atentu, ke vi devas aliĝi per la TTT-formularo al Yahoo-grupoj ĝenerale kaj membri en la dissendlisto "revuloj" aparte por povi aliri la dokumenton.)

Derivaĵoj kun afiksoj

Por eviti diskutojn, ĉu iu vortelemento estas afikso aŭ ne kaj por faciligi al la uzanto la uzadon de la vortaro, nur derivaĵoj formitaj kun oficialaj afiksoj aperu en la sama artikolo, kiel la radiko. Vortoj kiel televidi, rozacoj, milimetro kaj Britio ne aperu do en la artikoloj pri vidi, rozo, metro kaj brita, sed en apartaj artikoloj.

Atentu, ke tio ne kontestas, ke tele-, -ac, mili-, -i estas afiksoj (ili ja estas difinataj kiel afiksoj neoficialaj), sed tio nur estas klara konsekvenca aranĝoregulo, kiu faciligu redaktadon kaj uzadon de la vortaro.

Kunmetitaj vortoj

Ofta okazo de hezito. Ĉu ekzemple alŝuti estu en artikolo ŝuti aŭ en artikolo al? la reguloj estas jenaj:

  1. Se la kunmeto konsistas el radiko kaj oficiala afikso, difinu ĝin sub la radiko, ekzemple alŝuti sub ŝuti.
  2. Se la kunmeto konsistas el radiko kaj neoficiala afikso, ne konsideru ĝin kunmeto, difinu ĝin aparte, ekzemple gimnastiko en propra artikolo aparte de gimnasto.
  3. Se la kunmeto entenas plurajn radikojn, difinu ĝin sub la plej karakteriza radiko, ĝenerale pli dekstra, ekzemple majskarabo sub skarabo (ĝi ja estas ia skarabo, ne ia majo).

Restas tamen malklaraj situacioj. Ekzemple ĉu seroterapio estu konsiderata kunmeto aŭ ne? ĉu poŝtmarko pli koncernas poŝtonmarkon? Se vi daŭre hezitas, memoru ke vi povas uzi resendon de artikolo al alia. Se vi deziras peti konsilon, konsultu la revulojn!

Plurvortaĵoj

Povas okazi ke vi deziros difini plurvortaĵon, ekzemple fiksforma poemoMonda organizaĵo pri komerco. Tio estas ebla. Fiksforma poemo aperu kiel derivaĵo de poemo, Monda organizaĵo pri komerco kiel derivaĵo de komerco.

Mallongigoj

Iuj vortoj havas skriban aŭ prononcan mallongigon, ekzemple s-ro por sinjoroUSSR por Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj. En tia okazo la plena formo estu la sola kap-vorto. Mallongigon vi povas mencii per xml-marko <mlg>.


  <kap>Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj</kap>
    <mlg>USSR</mlg>

Sub kiu baza formo registri novan radikon?

Vi povus konsulti la gvidilon de Bertilo Wennergren ĉe http://groups.yahoo.com/group/revuloj/files/gramatiko/bazformoj.htm.

Ĉu estas permesite registri plurnombran kapvorton?

Jes, jen du ekzemploj:

Kiel ordigi la derivaĵojn en la artikolo?

Unue venas derivaĵoj per nura finaĵo. Ekzemple:

premi
premi
prema
preme
...

Due derivaĵoj per oficialaj sufiksoj. Ekzemple:

premado
premaĵo
premilo
...

Trie derivaĵoj per oficialaj prefiksoj kaj eventuale sufiksoj. Ekzemple:

alpremi
ĉirkaŭpremi
depremi
...

Kvare kunmetaĵoj. Ekzemple:

korpremo
premmaŝino
...

Kiel ordigi sencojn de vorto?

Helpu vin per jenaj reguloj:

  1. La plej ofte uzata senco unue, ekzemple kruro aperu kiel tuta paŝilo unue, kiel membro de genuo ĝis piedo due.
  2. Se tio ne sufiĉas, la plej vastsignifa senco unue, ekzemple noto kiel neformala skribaĵo unue, kiel muzika sono due.
  3. Se tio ne sufiĉas, la pli praktika, materiala senco unue, la pli figura senco due, ekzemple nebulo kiel vaporo unue, kiel malklaraĵo due.
  4. Se tio ne sufiĉas, la etime origina senco unue, ekzemple atlaso kiel mita giganto unue, kiel maparo due.

Ĉe kiu sinonimo meti la difinon?

La sekvaj reguloj estas ordigitaj de pli gravaj al malpli gravaj. povas okazi, ke ili kontraŭas sin. tiam la redaktanto elektu laŭ sia takso pri ilia kombinita influo.

  1. Landnomo trovebla en la suba listo ĉefas kontraŭ alia formo:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/files/gramatiko/landonomoj.htm .
  2. Formoj kun "rk" ĉefas kontraŭ formoj kun "rĥ":
    arkaismo ĉefa, arĥaismo resenda al ĝi.
  3. Formoj kun "kr" ĉefas kontraŭ formoj kun "ĥr":
    (ekzemplo mankas).
  4. Formoj kun "ĥ" ĉefas kontraŭ formoj kun "k":
    ĥemio ĉefa, kemio resenda al ĝi.
  5. Klare kunmetita vorto ĉefas kontraŭ unuradika vorto:
    elparoli ĉefa, prononci resenda al ĝi.
  6. Sence malpli konfuza vorto ĉefas kontraŭ pli konfuza:
    kruro (de meblo) ĉefa, piedo resenda al ĝi.
  7. Forme malpli konfuza vorto ĉefas kontraŭ pli konfuza:
    sponta ĉefa, spontana (kun konfuza -an) resenda al ĝi.
  8. Nuna vorto ĉefas kontraŭ arkaika aŭ novisma:
    taksio ĉefa, motorfiakro resenda al ĝi.
  9. Vorto multe pli uzata ĉefas kontraŭ vorto malpli uzata:
    milico ĉefa, milicio resenda al ĝi.
  10. Vorto oficiala aŭ kun pli frua oficialeco ĉefas kontraŭ neoficiala aŭ kun pli malfrua oficialeco:
    universo ĉefa, kosmo resenda al ĝi.

Ortografio

Citiloj

Homnomoj

  1. Por nomoj kun familia kaj persona parto konservu la nacian ordon, famili-nomo unue en japana nomo, laste en germana nomo. Ekzemple: Tanizaki Junichiro (Tanizaki estas la familia nomo); Martin Luther (Luther estas la familia nomo).
  2. Indiku vivo-daton interkrampe kun mez-longa interstreko, laŭkode &ndash;. Ekzemple tianomulo (1886–1965).
  3. Regnordon indiku per postmetita orda nombro kun artikolo. Ekzemple: Ludoviko la 14a.

Datoj

  1. Skribu per eŭropaj ciferoj. Ekzemple: 5a jc.
  2. Minusigu daton per a.K. (antaŭ Kristo). Ekzemple: 5a jc a.K..

Nombroj kaj mezurindikoj

  1. Uzu eŭropajn, ne romiajn ciferojn. Ekzemple: 12.
  2. Uzu komon kiel dekuman signon. Ekzemple: 3,14.
  3. Skribu ordan nombron sen streketo. Ekzemple: 3a kongreso.
  4. Skribu kunmeton de cifero kaj vorto kun intera streketo. Ekzemple: 50-jarulo.
  5. Skribu proksimuman kvanton per literoj. Ekzemple: dudeko da homoj.

Mallongigoj

Konsultu la liston de mallongigoj. Atentu la sekvajn regulojn:

  1. Vi povas uzi mallongigojn de mezur-unuoj el la SI (internacia sistemo). Ekzemple: km por kilometro.
  2. SI-mallongigoj obeas proprajn regulojn: ili ne havas punktojn kaj ne havas fleksiojn. Ekzemple: 10 km longa.
  3. Aliaj mallongigoj akceptas fleksiojn post streketo. Ekzemple: simb., simb-on.
  4. Mallongigoj nur konsonantaj ne enhavas punktojn. Ekzemple: ktp. Mallongigoj kun almenaŭ unu vokalo enhavas punktojn. Ekzemple: t.e..
  5. Plurvortaj mallongigoj ne enhavas spacojn. Ekzemple: i.a. por inter aliaj.

$Date: 2015-01-04 17:57:15 +0100 (So, 04. Jan 2015) $