2litr/o PV

litro (l)

Komunuza mezurunuo, uzata por mezuri la volumenon de likvaj aŭ ŝuteblaj materialoj, egala al milono de kuba metro: ŝi perdis almenaŭ kvin litrojn da sango [1]; li estis malgrandbienulo kaj kunportis kelkajn litrojn da lakto kaj dudekon da ovoj [2]; litron malplenan (litrujon) […] ŝi plenigis da akvo per la fontano de la stacidomo [3]; cianidenhavo en la eligota akvo […] superis 7 mg en litro [4]; la aerujo de la aŭto entenas 300 litrojn da aero kunpremita, kio sufiĉas por 200 km [5].
angle:
liter, litre
beloruse:
літр
bulgare:
литър
ĉeĥe:
litr, zn. l
ĉine:
公升 [gōngshēng], 升 [shēng]
france:
litre
germane:
Liter
greke:
λίτρο
hebree:
ליטר
hispane:
litro
hungare:
liter
indonezie:
liter
japane:
リットル
katalune:
litre
nederlande:
liter
perse:
لیتر
pole:
litr
portugale:
litro
rumane:
litru
ruse:
литр
slovake:
liter
ukraine:
літр

litrujo

Ujo kun kapacito de unu litro: en la butiko ŝi aĉetis sunfloran oleon, kaj jen, kontraŭ la turnokruco la litrujo rompiĝis [6].
angle:
liter jar
beloruse:
літровая ёмістасьць
france:
pot d'un litre
germane:
Litergefäß

administraj notoj