*17fizik/o
*fiziko ↝
Scienco, kiu studas la movadon de la korpoj en la naturo kaj ties interagojn: en la jaro 1887 oni malfermis fakultaton de fiziko kaj natur-historio FK ; fiziko estas la nomo de la scienco [1]; medicino, matematiko, astronomio, fiziko kaj geografio multe profitis de la islamaj esploristoj [2].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
2. Monato, Yamasaki Seikô: Pruntoj: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj
2. Monato, Yamasaki Seikô: Pruntoj: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj
- angle:
- physics
- beloruse:
- фізіка
- bulgare:
- физика
- ĉeĥe:
- fyzika
- france:
- physique (science)
- germane:
- Physik
- hispane:
- física (ciencia)
- hungare:
- fizika
- indonezie:
- fisika
- katalune:
- física
- nederlande:
- fysica, natuurkunde
- perse:
- فیزیک
- pole:
- fizyka
- portugale:
- física
- ruse:
- физика
- slovake:
- fyzika
- svede:
- fysik
fizika
- 1.
- Rilata al fiziko: flui supren kontraŭus la leĝojn fizikajn [3]; la japana nobel-premiito pri fiziko S-ro Yukawa Hideki […] sonĝe ricevis respondon kaj inspiron pri fizika demando [4].
- 2. ↝
- Materia (kontraste al imagita, spirita): la fizika mondo; ĉiu lingvo priskribas la fizikan realecon laŭ sia unika maniero [5]; limigita fizika spaco en kunsidejoj [6]; eblos reuzi la paperon plurfoje, ĝis ĝi fizike difektiĝas [7].
- 3. ↝
- Korpa (kontraste al morala, psika): fizikaj bezonoj; la fizika kaj morala flankoj; la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale Marta ; unu el la verkistoj […] anoncis publike, ke la virinoj malsamas fizike kaj morale kaŭze de tio, ke al ili mankas granda amo Marta ; ankaŭ fizike lia koro batis tro rapide VivZam ; al li ankaŭ minacas morto, se ne fizika, tiam ankoraŭ pli terura ― morala FK ; respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne eble [8]; fizika ŝvitlaboro [9]; fizikaj atakoj de aŭstroj kontraŭ ne-aŭstroj [10].
3.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
4. Monato, Reza Kheir-Khah: Sonĝo: Mirinda dimensio de nia vivo
5. Monato, Wim Jansen: Reago De Ĝermano: La germana kaj Esperanto
6. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
7. Monato, Malkopiilo
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
9. Monato, Josef Maria Ipfelkofer: Jubileo hontinda
10. Monato, MAUL Stefan: Germanio: Brutalaj dekstruloj
4. Monato, Reza Kheir-Khah: Sonĝo: Mirinda dimensio de nia vivo
5. Monato, Wim Jansen: Reago De Ĝermano: La germana kaj Esperanto
6. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
7. Monato, Malkopiilo
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
9. Monato, Josef Maria Ipfelkofer: Jubileo hontinda
10. Monato, MAUL Stefan: Germanio: Brutalaj dekstruloj
- angle:
- physical
- beloruse:
- фізічны
- bulgare:
- физическо
- ĉeĥe:
- fyzický, fyzikální
- france:
- physique (adj.)
- germane:
- 1. physikalisch 2. physisch 3. physisch
- hispane:
- físico (adj.)
- hungare:
- fizikai
- indonezie:
- fisis
- katalune:
- físic (adj.)
- nederlande:
- fysisch
- perse:
- 1. فیزیکی 2. مادّی، جسمی
- pole:
- fizyczny
- ruse:
- физический
- slovake:
- somatický, telesný
- svede:
- fysisk
*fizikisto ↝
- Persono, kiu profesie okupas sin pri fiziko: diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem [11]; la angla fizikisto Charles Wheatstone realigis la unuan aparaton por imiti la duokulan vidmanieron [12]; fizikistoj fandas malgrandan kvanton da purega cezio, de kiu ioma kvanto vaporiĝas [13]; Merkel laŭprofesie estas fizikisto – aŭ ĉu ankaŭ ĉi-okaze ni devas skribi „fizikistino”? [14].
11.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
12. Monato, Stereogramoj
13. Monato, Tempo: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo
14. Stefan Maul: Kancelierino , Monato, 2006/1, p. 5
12. Monato, Stereogramoj
13. Monato, Tempo: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo
14. Stefan Maul: Kancelierino , Monato, 2006/1, p. 5
- angle:
- physicist
- beloruse:
- фізік
- bulgare:
- физик
- france:
- physicien
- germane:
- Physiker
- indonezie:
- fisikawan
- katalune:
- físic (subst.)
- nederlande:
- fysicus
- pole:
- fizyk
- svede:
- fysiker
astrofiziko ↝
Scienco, kiu studas la fizikajn ecojn de astroj kaj de la kosma medio: artikoloj pri moderna astrofiziko [15]; astrofiziko, unu el la plej junaj sciencoj, aperis en la dudeka jarcento [16].
15.
Monato, Boris Kolker: Astronomio por ĉiuj
16. Amri Wandel: La moderna astrofiziko, Virtuala Biblioteko de AEKo, [vidita je 2006-01-24]
16. Amri Wandel: La moderna astrofiziko, Virtuala Biblioteko de AEKo, [vidita je 2006-01-24]
- angle:
- astrophysics
- beloruse:
- астрафізіка
- bulgare:
- астрофизика
- ĉeĥe:
- astrofyzika
- france:
- astrophysique
- germane:
- Astrophysik
- hispane:
- astrofísica
- hungare:
- asztrofizika, csillagászati fizika
- indonezie:
- astrofisika
- katalune:
- astrofísica
- nederlande:
- astrofysica
- perse:
- اخترفیزیک
- pole:
- astrofizyka
- slovake:
- astrofyzika
- svede:
- astrofysik