*buŝel/o

*buŝelo

Malnova komunuza mezurunuo por grenoj kaj ŝuteblaj materialoj; proksimume egala al 36 litroj en Britujo kaj Kanado, 10 litroj en Francujo, 55 litroj en Prusujo, ktp.: laŭ leĝo de 1824, unu brita buŝelo estas egala al ok galjonoj; mi tuj donos al vi tutan buŝelon da mono [1]; liaj pensoj estas kvazaŭ du grajnoj tritikaj en du buŝeloj da grenventumaĵo […] trovite ili ne valoras la serĉadon [2]; ni aĉetis buŝelon da papriko [3].
angle:
bushel
beloruse:
бушаль
bretone:
poezell
ĉine:
蒲式耳 [púshìěr]
france:
boisseau
germane:
Scheffel
hebree:
בושל, מידת נפח כ-36 ליטר
hungare:
véka
itale:
bushel, staio (mis.)
japane:
ブッシェル
pole:
buszel
portugale:
alqueire
ruse:
бушель
ukraine:
бушель

administraj notoj