*17metr/o

*metro (m)  

1.  
FIZ Baza mezurunuo de longo en la Internacia Sistemo de unuoj (SI): kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn [1]; la drapo kostas po 2 spesmiloj por metro = ĉiu metro (ne la tuta drapo) kostas 2 spesmilojn [2]; muro kelke da metroj alta [3]; duono da metro [4]; ekde 1983 unu metro egalas al longo trairata de lumo en vakuo dum 299 792 548-ono de sekundo; antaŭe la metron oni difinis kiel dekmiliononon de kvarono de la tera meridiano kaj poste kiel onon de la ondolongo de iu radiado, emisiata de kriptono; la metra sistemo. (m) VD:kilometro, hektometro, dekametro, decimetro, centimetro, milimetro
2.  
Mezurilo, havanta unumetran longon: mezuri laŭ sia metro (ne objektive pritaksi) PrV .
3.  
POE Aparta aranĝo de piedoj, konsistiganta la ritman skeleton de verso. VD:ritmo, prozodio, metriko; SUB:n-amfibraĥo, n-anapesto, n-jambo, n-trokeo, n-silabo, heksametro, pentametro.
angle:
meter 1. metre, meter (American)
beloruse:
1. мэтар (адзінка вымярэньня) 2. мэтар (прылада для вымярэньня) 3. мэтар (у вершы), памер (вершаваны)
bretone:
metr ~a sistemo: reizhiad metrek
bulgare:
1. метър 2. метър 3. версификация
ĉeĥe:
metro, podzemní dráha
france:
~a sistemo: système métrique 1. mètre (unité de mesure) 2. mètre (instrument de mesure) 3. mètre (forme de vers)
germane:
1. Meter 2. Metermaß 3. Metrum
hispane:
metro
hungare:
1. méter 3. metrum, versmérték
indonezie:
1. meter
katalune:
metre ~a sistemo: sistema mètric
nederlande:
1. meter 2. meter 3. metrum
pole:
~a sistemo: system metryczny 1. metr 2. metr 3. metrum
portugale:
metro
ruse:
1. метр (единица измерения) 2. метр (инструмент измерения) 3. размер (стихотворный) , метр (в стихе)
slovake:
metro, podzemná dráha

kvadrata metro (m²)  

FIZ
Mezurunuo de areo en la Internacia Sistemo de unuoj, egala al la areo de kvadrato, kies latero egalas al unu metro; simb. m2: unu arbetaĵo de tiu ĉi kreskaĵo ombras la spacon de tri kvadrataj metroj FK ; la provoj, kiujn oni faris kun tiu ĉi reto sub Quiberon, sur la spaco de 800 kvadrataj metroj, donis rezultaĵojn tiel bonajn, ke […] FK ; apartamentoj ĉe la marbordo kun areo de 100 kvadrataj metroj kostas 75 000 eŭrojn [5]; areo de cirklo kun unumetra radiuso estas π kvadrataj metroj.
angle:
square metre
beloruse:
квадратны мэтар
bretone:
metr-karrez
bulgare:
квадратен метър
ĉeĥe:
čtverečný metr
france:
mètre carré
germane:
Quadratmeter
hispane:
metro cuadrado
hungare:
négyzetméter
indonezie:
meter persegi
katalune:
metre quadrat
nederlande:
vierkante meter
pole:
metr kwadratowy
ruse:
квадратный метр
slovake:
štvorcový meter

kuba metro (m³)  

FIZ
Mezurunuo de volumeno en la Internacia Sistemo de unuoj, egala al la volumeno de kubo, kies eĝo egalas al unu metro; simb. m3: oni konstruis akvujon, kiu povis enteni ĉirkaŭ tri miliardojn da kubaj metroj [6]; unu kuba metro da ligno en formo de ŝtipoj kostas 60 € [7]; unu kuba metro da neĝo pezas 300-500 kilogramojn [8]; kuba metro da akvo pezas proksimume unu tunon.
angle:
cubic metre
beloruse:
кубічны мэтар , кубамэтар
bretone:
metr-kub
bulgare:
кубически метър
ĉeĥe:
kubický metr
france:
mètre cube
germane:
Kubikmeter
hispane:
metro cúbico
hungare:
köbméter
indonezie:
meter kubik
katalune:
metre cúbic
nederlande:
kubieke meter
pole:
metr sześcienny, kubik
ruse:
кубический метр, кубометр
slovake:
kubický meter

metro en sekundo (m/s)  

FIZ
Mezurunuo de rapido en la Internacia Sistemo de unuoj; simb. m.s-1 aŭ m/s: unu metro en sekundo estas la rapido de korpo kun unuforma movado, kiu trairas unu metron dum unu sekundo; la rapido de la lumo estas 3.108 metroj en sekundo PIV1 ; [li] ĵetas la pilkon je rapido de proksimume 40 metroj en sekundo [9]; ŝtono estas lanĉata de ponto 12 metrojn alta, vertikale, de supre malsupren, kun rapido de 1,8 metroj en sekundo […] [10].
angle:
metre per second
beloruse:
мэтар за сэкунду
bretone:
metr dre eilenn
bulgare:
метра в секунда
france:
mètre par seconde
germane:
Meter pro Sekunde
hispane:
metro por segundo
hungare:
méter per szekundum
indonezie:
meter per sekon
katalune:
metre[s] per segon
nederlande:
meter per seconde
pole:
metr na sekundę
ruse:
метр в секунду

metro en kvadrata sekundo (m/s²)  

FIZ
Mezurunuo de akcelo en la Internacia Sistemo de unuoj; simb. m⋅s-2, m/s2 aŭ m/s/s: unu metro en kvadrata sekundo estas la akcelo de korpo kun unuforme akcelata movado, kies rapido varias je unu metro en sekundo dum unu sekundo; la akcelo de la tera gravito egalas proksimume al 9,81 metroj en kvadrata sekundo.
beloruse:
мэтар за сэкунду за сэкунду
bretone:
metr dre eilenn-garrez
france:
mètre par seconde par seconde
germane:
Meter pro Quadratsekunde
hispane:
metro por segundo al cuadrado
hungare:
méter per négyzetszekundum
indonezie:
meter per sekon kuadrat
katalune:
metre[s] per segon al quadrat
nederlande:
meter per seconde per seconde
pole:
metr na sekundę do kwadratu, metr na sekundę kwadrat (pot.)
ruse:
метр в секунду за секунду

administraj notoj

~o en kvadrata sekundo: Mankas fontindiko.
~o en kvadrata sekundo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.