tradukoj: de en fr hu nl ru tp

*sonor/i

*sonoriTEZ

(ntr)
(pri ilo) Soni kaj daŭre aŭdiĝi post ĉeso de la kaŭzo: ĉiuj sonoriloj de preĝejoj sonoris [1]; en la palacoj sonoras luksaj festenojB; sonora voĉo (facile ĝis malproksime aŭdebla); mi faros ... tian faron, ke al ĉiu, kiu tion aŭdos, eksonoros ambaŭ liaj oreloj [2]. VD:tinti, vibri

sonoroTEZ

1.
Sono daŭre sonanta post ĉeso de ĝia kaŭzo: la vitro dispeciĝis kun sonoro [3].
2.
FON Regule vibranta sono, havanta diferencigeblan altecon. VD:bruero, tono, vokalo

sonorigi

Kaŭzi sonoron per tiucela ilo: bonvolu sonorigi al la servisto.

sonorigisto

Homo, metie sonoriganta la sonorilojn de preĝejo.

sonorilaro

MUZSIN:kariljono

sonoretigi

Interfrapi la glasojn antaŭ ol trinki je honoro de iu aŭ io. VD:tosti

*sonorilo Vikipedio

MUZ Frapinstrumento estiganta sonoron, ĝenerale konsistanta el metala kava duonsfero kun svingebla frapilo: per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas [4]; la vilaĝa sonorilo malgaje eksonis noktomezon [5].

sonorilejo, sonorilturo

ARKI Turo enhavanta sonorilojn.

tradukoj

anglaj

~i: ring.

francaj

~i: résonner, sonner, tinter; ~o 1.: sonorité; ~igi: sonner (sonnette, cloche, etc.); ~igisto: sonneur (de cloches); ~ilaro: carillon; ~etigi : trinquer; ~ilo: cloche; ~ilejo, ~ilturo: campanile, clocher.

germanaj

~i: tönen, klingen, läuten, schallen, hallen; ~igi: tönen lassen, klingen lassen, läuten lassen; ~igisto: Glöckner; ~ilo: Glocke, Klingel; ~ilejo, ~ilturo: Glockenturm.

hungaraj

~i: zeng, cseng, bong, zúg, búg; ~o 1.: zengés, csengés, zúgás, búgás; ~o 2.: zönge; ~igi: csenget, harangozik; ~igisto: harangozó; ~ilaro: harangjáték, campanelli; ~etigi: koccint; ~ilo: csengő, harang; ~ilejo, ~ilturo: harangtorony.

nederlandaj

~i: galmen, luiden, klinken; ~igi: bellen, aanbellen; ~igisto: klokkenluider; ~etigi: klinken; ~ilo: bel, klok; ~ilejo, ~ilturo: klokkentoren.

rusaj

~i: звенеть; ~o 1.: звон; ~igi: звонить, позвонить; ~igisto: звонарь; ~etigi: чокнуться (бокалами); ~ilo: колокол, колокольчик; ~ilejo, ~ilturo: звонница.

tokiponaj

~i: kalama.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 3:11
3. V. Varankin: Metropoliteno
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo

[^Revo] [sonor.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2006/09/14 16:31:31 ]