tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru

neg/i

negiTEZ

(tr)
1.
Aserti, ke io ne estas vera aŭ efektiva aŭ necesa: negi sian kulpon, sian partoprenon en la afero; foje en letero Wen Yiduo skribis ke Profesoro Winter havis „tre romantikan junecon“, kaj s-ro Maljuna Winter neniam negis aŭ klarigis tiun aserton [1]; mi ne negas la fakton, ke la nuntempa japana kulturo kaj ties spiriteco ŝanĝiĝas tre draste [2]; personoj kiuj konstante negadis la ekzistadon de (Dio) [3]; li estas nenegeble talenta.
2.
Malakceptante, kontraŭi: negi la arton kaj la belon; unue ili volas terure suferigi al vi la koron por igi vin negi vian dion [4]; efektive tamen, negi sin mem signifas ne, ke oni negas sin antaŭ io alia, por do unuiĝi kun tiu alia ― male, per la negado aperas el la interno de ni mem la origina memo, la vera memo [5]; Se iu sentus miron, eĉ envion, / ĝi estu nur ĉar ni la Muzon flegis. / Ni ne defiis sorton, ne ĝin negis, / sed amis kaj postlasis poezion [6].

negaTEZ

Esprimanta negon, rilata al nego: la negaj tabelvortoj komenciĝas per nen-; la nega propozicio; la nega operacisimbolo.
SIN:negativa1

neg(ad)oTEZ

La ago, la operacio negi.
SIN:negacio

tradukoj

anglaj

~a: negative; ~(ad)o: negation.

belorusaj

~i 1.: адмаўляць; ~i 2.: адмаўляцца, выракацца; ~a: адмоўны, нэгатыўны; ~(ad)o: адмаўленьне , адмова.

francaj

~i: nier; ~a: négatif; ~(ad)o: négation.

germanaj

~i 1.: verneinen; ~i 2.: ablehnen.

hispanaj

~i: negar; ~a: negativo; ~(ad)o: negación.

hungaraj

~i 1.: tagad; ~i 2.: megtagad; ~a: tagadó, negatív; ~(ad)o: tagadás, negáció.

nederlandaj

~i: ontkennen; ~a: ontkennend, negatief; ~(ad)o: ontkenning.

polaj

~i 1.: negować; ~i 2.: negować, odrzucać, przeczyć, zaprzeczać; ~a: negujący; ~(ad)o: negacja, negowanie.

portugalaj

~i: negar.

rusaj

~i 1.: отрицать; ~i 2.: отречься; ~a: отрицательный ; ~(ad)o: отрицание.

fontoj

1. Guozhu: Malfacile Eldirebla Kio en Koro
2. Icuki DEGUĈI: La Esenco de la Japana Kulturo, La estonteco de la homaro
3. Zamenhof: citite laŭ PIV2, p. 778.
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.17
5. HISAMATSU Shin'ichi: Ateismo
6. Carr, Timothy Brian: Sur parnaso: Originala poemaro, Antwerpen: FEL, 1998,

[^Revo] [neg.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.10 2008/06/19 16:44:21 ]