*kajer/o

*kajero

Kunigaĵo de kelkaj paperfolioj, falditaj aŭ ne: jen estas la kajero de la juna fraŭlino [1]; ŝi amasigis en angulon muzikajn kajerojn KPr .
a)
uzataj por skribi: la skribkajero de Hjalmar [2]; alportu la kajeron, ni ripetos vian aritmetikan lecionon IK ; la profunda lingva sciado, kiun posedis la antaŭa instruistino de la knabineto, atestis la diversloke en la kajeroj troviĝantaj notoj Marta ; ĉiujn tekstojn, kiujn s-ro Kertsch diktas al mi, mi konservas […] en miaj stenokajeroj CKv .
b)
TIP de librorevuo: tiu libro enhavas dek kajerojn kune binditajn; mi decidis eldoni la libron kun la respondoj — per apartaj kajeroj DL ; la tuta libro havos 5 – 6 kajerojn DL ; tre ŝatataj estis liaj ĉiujaraj kontribuaĵoj al la jarkajero „Sennacieca Revuo“ EeP ; [la] proverboj en la lingvoj rusa, pola, franca, germana […] komencis aperi pokajere en 1905 [3]; GIL eldonas la bibliografie orientitan bultenon „Interlinguistische Informationen“ (kvar kajeroj jare) kaj publikigas la prelegojn de la fakprogramoj en kromkajeroj [4]. SIN:broŝuro
SUB:oktavo2
angle:
notebook, pamphlet
beloruse:
сшытак
bretone:
kaier
bulgare:
тетрадка
ĉeĥe:
sešit
ĉine:
本子 [běnzi], 簿 [bù], 笔记本 [bǐjìběn], 小冊子 [xiǎocèzi]
finne:
vihko
france:
cahier
germane:
Heft skrib~o: Schreibheft. steno~o: Stenoheft. jar~o: Jahresausgabe. po~e: heftweise. krom~o: Beilage (Heft).
hebree:
חוברת
hispane:
cuaderno
hungare:
fűzet
japane:
ノート [のーと], 帳面 [ちょうめん], 分冊 [ぶんさつ]
nederlande:
1.a schrift (schrijfboek), schrijfboek 1.b katern
pole:
zeszyt, kajet
portugale:
caderno
rumane:
carnețel, caiet
ruse:
тетрадь
slovake:
písanka, zošit
svede:
häfte
turke:
defter
ukraine:
зошит, випуск (частина твору)

administraj notoj