*krev/i PV

*krevi

(ntr)
1.
Subite rompiĝi pro interna tro granda premforto aŭ streĉo: ovo […] krevis kun granda krako, kaj la ido elflugis [1]; la vezikoj krevas [2]; la diablo ridadis tiel, ke al li preskaŭ krevis la ventro [3]; krak! la silikvo krevis, kaj ĉiuj kvin pizoj elruliĝis [4]; [la] fluto […] krevis ĉe la unua tono Fab3 ; li enŝovis la fingrojn […] ĉiam pli profunden, kaj fine krevis al li oreltamburoj, kaj nun li jam plu nenion aŭdis [5]; (figure) bulketoj, kiuj krevis de abundego de sekvinberoj [6]; unu fenestra vitro krevis, alia rompiĝis [7]; la malnova sonorilo, […] falinta de sia alta loko, krevis [8]; eble krevos la radoj de lia batalĉaro [9]; feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas PrV ; maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas PrV . VD:eksplodi, frakasiĝi, kraki, splitiĝi
2.
Fendiĝi pro varmo, malvarmo, sekeco aŭ alia efiko: mia haŭto krevis kaj putras [10]; la ŝelo de iu el tiuj arboj krevis [11]; la tegaĵo de la malnova seĝo en la angulo krevis [12]. VD:pufiĝi, ŝiriĝi, troŝveli1
3.
(figure) (pri sento) Apenaŭ aŭ ne plu elteni pro ĝia intenseco: mi krevas de furiozo [13]! se Falstaf povus vidi vin en ĉi tiu momento, tiam li krevus pro ĵaluzo [14]; la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis Marta ; li havis la senton, kvazaŭ pro malĝojo tuj krevos al li la koro [15]; li preskaŭ krevas pro kontento [16]. de tro multa scio krevas la kranio PrV .
angle:
burst, crack
beloruse:
лопнуць, трэснуць, разарвацца, раскалоцца
ĉeĥe:
praskat, pukat, rozpraskat, rozpuknout
ĉine:
崩坏 [bēnghuài], 崩壞 [bēnghuài], 罅 [xià], 𠩺 [xī]
france:
1. crever (intransitif), éclater 2. se crevasser, se fendre, gercer
germane:
1. bersten, zerspringen 2. platzen, aufplatzen, Risse bekommen, einreißen
hispane:
quebrarse, romperse
japane:
はじける, 破裂する [はれつする], はり裂ける [はりさける], ひび割れる [ひびわれる]
nederlande:
1. barsten, springen (barsten), creperen 2. barsten
pole:
1. pękać, rozsadzać 2. pękać, trzaskać (np. o mrozie)
portugale:
1. estourar, explodir, pipocar 2. rachar, fender-se
ruse:
лопнуть, лопаться, треснуть, трескаться, разорваться, разрываться
slovake:
praskať, pukať, rozpukať
ukraine:
лопнути, луснути, тріснути, розірватися (про снаряд)

krevo

1.
Ago krevi, stato kiam io krevas: mia veziko jam streĉiĝas ĝis krevo [17]; nia rilato estas subfosita, pensi pri ĝi kun amo ne sufiĉis por savi ĝin de krevo [18]; fine de la pasinta jarmilo estis krevo (fiasko pro tro rapida kresko) de interretaj entreprenoj [19].
2.
Fendeto estiĝinta per krevado2; krevaĵo: el ĉiuj ĝiaj (de la arbo) fendoj kaj krevoj, […] kreskis floroj kaj herbo Fab3 ; krevoj de la muro [20]; maljunaj salikoj kun multe da krevoj kaj fendoj [21].
17. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
18. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
19. Monato, Michael Lennartz: La nuna financa krizo (4), 2009
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo
angle:
1. bursting 2. crack
beloruse:
1. растрэскваньне, расколваньне 2. расколіна
germane:
1. Zerbersten, Platzen 2. Riss
japane:
破裂 [はれつ], パンク [ぱんく]
pole:
pęknięcie, rysa

krevaĵo

Fendo pli aŭ malpli profunda en io, kio krevis: ho mia kolombino, en la krevaĵoj de la roko, […] aŭdigu al mi vian voĉon [22]; sin kroĉante […] en rokkrevaĵo, provis vivi malsana fig’arbaĉo [23]; krevaĵoj en la manoj (kaŭzitaj de malvarmo). VD:falto, foldo, sulko
angle:
burst, crack
beloruse:
расколіна
ĉine:
[fèng], 缝 [fèng], 裂紋 [lièwén], 裂纹 [lièwén], 裂痕 [lièhén], 隙 [xì], 豁 [huō], 縫隙 [fèngxì], 缝隙 [fèngxì], 决裂 [juéliè], 決裂 [juéliè], 裂 [liè], 夹缝 [jiāfèng], 夾縫 [jiāfèng]
france:
crevasse, gerçure, lézarde
germane:
Spalt, Riss, Furche
hispane:
quebradura, ruptura
japane:
裂け目 [さけめ], ひび割れ [ひびわれ]
nederlande:
barst, spleet
pole:
pęknięcie, rysa
ruse:
трещина
tibete:
སེར་ཁ་
ukraine:
розрив, тріщина

krevigi

Fari, ke io krevu: krevigi nukson Marta ; mia interno estas kiel vino ŝtopfermita, kiu krevigas novan felsakon [24]; jen estis grandaj arboj en malgrandaj potoj, tiel ke ili staris kripligite kaj preskaŭ krevigis la potojn [25]; la alfluego levis la glacion kaj krevigis ĝin [26]; krimuloj, ligitaj per ĉenoj, krevigis grandajn ŝtonegojn per kojnoj [27]; (figure) la vera vizaĝo krevigas la maskon kaj tra ĝi aperas [28]; (figure) plora ĝojo […] preskaŭ krevigis (korŝiris) lian bruston [29]; li levis sian bastonon por diskrevigi la kapon de Robinson [30]. VD:eksplodigi, frakasi
angle:
burst, crack
beloruse:
разрываць, расколваць
ĉeĥe:
drtit, rozbíjet, rozdrtit, tříštit
france:
crever (transitif), faire éclater
germane:
knacken, aufbrechen, sprengen
hispane:
quebrar, romper
japane:
破裂させる [はれつさせる], 引き裂く [ひきさく], 押し破る [おしやぶる]
nederlande:
doen barsten
pole:
powodować pękanie, rozsadzić, roztrzaskać
ruse:
разорвать, разрывать
slovake:
rozdrviť, rozpučiť
ukraine:
розбивати, розривати, розтрощувати, трощити, потрощити

administraj notoj