pubert/o

puberto

MED En la homa fiziologio, la aĝo de seksmaturiĝado: en la modera klimato la puberto okazas, proksimume, en la aĝo 12–16 jaroj ĉe la knabinoj, kaj inter 13 kaj 17 jaroj ĉe la knaboj; la dua spitaĝo okazas dum la puberto; la manko de puberto ĉe ŝi kaŭzas ankoraŭ kelkajn problemojn [1].
Rim.: Laŭ A. Cherpillod („Nepivaj vortoj“, 1988), la moderne internacian formon „puberto“ donas la vortaroj Esperanto-dana (de L. Friis, 1969) kaj Esperanto-korea (de Hajpin Li, 1983). La PIV-oj tamen ial elektis malpli internacian kaj por Esperanto maloportunan formon „pubera“ (unue, misanalizeblan kiel „pub-era“; due, puberto – puberta estas gramatike pli bona paro ol „pubera – pubereco“). [Sergio Pokrovskij]
1. Natascha Kampusch , diskuto en soc.culture.esperanto
angle:
puberty
beloruse:
падлеткавы ўзрост, пубэртатны ўзрост
bulgare:
пубертет
ĉeĥe:
puberta
ĉine:
青春期 [qīngchūnqī], 思春期 [sīchūnqī], 发育期 [fāyùqī], 發育期 [fāyùqī], 性成熟期 [xìngchéngshúqī], 发身 [fāshēn], 發身 [fāshēn]
france:
puberté
germane:
Pubertät
hispane:
pubertad
hungare:
serdülőkor, pubertás
nederlande:
puberteit
pole:
pokwitanie
portugale:
puberdade
ruse:
отрочество, период полового созревания, переходный возраст, пубертатный период

puberta

MED Rilata al puberto.
angle:
pubescent
beloruse:
падлеткавы, пубэртатны
ĉeĥe:
pubertní
france:
pubertaire, pubéral, pubère, pubescent
germane:
pubertär
hungare:
serdülő
nederlande:
puberaal
pole:
dojrzewający
ruse:
подростковый, отроческий, пубертатный

pubertulo

MED Homo en la stato de puberto: ili aspektas, kiel burĝonantaj, ekflorantaj pubertulinoj [2].
2. Mihály Gergely, tr. S. Szathmári: Konfeso pri mia urbo, Hungara Vivo, 1966, n-ro 2, p. 10—11.
beloruse:
падлетак
france:
pubescent (subst.)
germane:
Pubertierender
hispane:
púber
hungare:
serdülő
katalune:
púber
nederlande:
puber
pole:
dojrzewający płciowo
ruse:
подросток, отрок

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ulo: Mankas dua fontindiko.