glos/o PV

gloso

TIP
Noto, klariganta la sencon de vorto malklara aŭ malofta: nekonataj vortoj estas klarigitaj en Esperanto fine de ĉiu ĉapitro en la glosoj [1]; la terminoj, uzataj en la klarigaj glosoj, estas ofte tiom nekonataj, eĉ konfuzaj, ke verŝajne la lernanto sukcesos kompreni nenion [2]; la gloso por „kliniko“ diras „flegejo, parto de malsanulejo“ [3]; li disponigis per antaŭparoloj, enkondukaj rimarkigoj kaj glosoj informojn[4]. VD:prinoto, termino, difino
1. Monato, Katalin Kováts: Post Gerda ankaŭ Halina kaj Viktor (mal)aperis, 2004
2. Monato, Donald Broadribb: Interesa rakonto, tre facila, 2004
3. Monato, Donald Broadribb: Interesa rakonto, tre facila, 2004
4. Franz-Georg Rössler: Kion aludas la flava koloro? (Hjalmar Söderberg, La kiso kaj dek tri aliaj noveloj), Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 23a
beloruse:
глёса, тлумачэньне
ĉeĥe:
glosa, poznámka na okraj
france:
glose
germane:
Glosse
hispane:
glosa
hungare:
szójegyzet, glossza
japane:
語の注釈 [ごのちゅうしゃく]
katalune:
glossa
nederlande:
glos, glosse
perse:
شرح، توضیح، سفرنگ
pole:
glosa, przypis
portugale:
glosa
ruse:
глосса, толкование
slovake:
glosa, poznámka na okraj, vysvetlivka
turke:
açıklama, yorum, açımlama
ukraine:
ґлоса, тлумачення слова

glosaro

Vortaro pri arkaikaj aŭ specialaj vortoj: mult-lingva glosaro pri land-nomoj [5]; glosaro klarigas la francajn aludojn [6]; fine de la libro li havas 3-paĝan glosaron, sed ĝi ne ĉiam helpas [7]. VD:terminaro, difinvortaro
5. Monato, Yamasaki Seikô: Landnomoj: homaj frenezigiloj, 2003
6. Donald Broadribb: Ĝuiga enhavo, neĝuiga traduko, Monato, 2000/12, p. 26
7. Monato, Raita Pyhälä: Kesto de viveroj, 2005
angle:
glossary, clavis
beloruse:
глясар
ĉeĥe:
glosář
ĉine:
詞彙表 [cíhuìbiǎo], 朮語詞典 [shùyǔcídiǎn], 字彙 [zìhuì]
france:
glossaire
germane:
Glossar
hispane:
glosario
hungare:
szójegyzék, glosszárium
japane:
用語解説 [ようごかいせつ], 難語辞典 [なんごじてん]
katalune:
glossari
nederlande:
glossarium
perse:
فهرست معانی
pole:
glosariusz
portugale:
glossário
ruse:
глоссарий
slovake:
glosár
turke:
terim sözlüğü
ukraine:
ґлосарій, тлумачний словник малозрозумілих слів

administraj notoj