tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu id nl pt ru sk sv

*rid/i PV

*ridiTEZ

1.TEZ
(ntr)
Montri subitan gajecon per karakteriza streĉo de la buŝo kaj esprimo de la vizaĝo, ofte akompanataj de ĝoja voĉbruo: mi ridas je lia naiveco [1]; mi ridas pro lia naiveco [2]; plej bone ridas, kiu laste ridas PrV.
2.
(ntr)
(figure) Montri agrablan, bonstatan, feliĉan aspekton: ridanta pejzaĝo; bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas PrV.
3.
(tr)
(malofte) =priridi mi ridas lian naivecon [3]; la knaboj ridis ŝin, ke ŝi sidas supre kiel kokineto [4].

rido Vikipedio

Voĉa, senparola esprimo de subita gajo: eksonis en la ĉambro sonora infana rido [5]. eksplodi per rido Z.

ridaĉi

Malice, triviale, malkonvene ridi: iu ... ridaĉis responde Metrop.

ridaĉo

Malĝentila, malagrabla rido.

ridegi

(ntr)
Brue ridi: la knabo denove ridas, ridegas senbride [6].

ridego

Tre laŭta rida voĉado: en la salono eksonis laŭta ridego [7].

ridema

Facile ridanta, ema al amuzo kaj gajeco: koketa, ridema virin' [8].

rideti

(ntr)
1.
Senbrue montri sian afablecon kaj favoron per delikata streĉo de la buŝo kaj bonvola esprimo de la okuloj: ŝi ... ridetis kontente. [9].
2.
(figure) Agrable, favore aspekti: la bela naturo ridetas al la vizitanto; ridetis al ni la aŭroro, la mateno; arĝente ridetas la luno; la sorto ridetas al li.

*rideto

Afabla buŝa kaj vizaĝa esprimo de bonvolo: sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton [10].

ridiga

Kiu kaŭzas ridon, subite gajigas: lia ... slango faris la ŝercojn duoble ridigaj [11].

ridigiTEZ

(tr)
Vole aŭ nevole kaŭzi ies ridon: lia malgaja vizaĝo ridigis lian amikon [12]. VD:amuzi, gajigi

ridindaTEZ

Tiom mokinda, ke ĝi ridigas: de majstra ĝis ridinda estas nur unu paŝoZ; ridinda, fireligieca spirito ... antaŭmilite ĉiam prezidis en esperantaj manifestacioj [13].

ridindigi

(tr)
Igi ridinda, konduki al situacio kiu kaŭzas mokojn: ŝi ridindigas la svatiĝantojn [14].

ridindiĝi

(ntr)
Iĝi ridinda, malrespektinda: ne ridindiĝu ĉeeste de via hundo, mi petas [15].

alrideti

(tr)
Intence, signife rideti al...: ili alridetis ilin infane [16].

mokridi

(tr)
Moke priridi iun aŭ ion: kaj ili mokridis lin [17].

priridi

(tr)
Ridi pro amuziĝo aŭ pro moko pri...; ridi: Reĝido Hiacinto ... ne komprenis, ke la homoj laŭdantaj lian nazon priridas lin [18].

satridi

Ridi ĝis la stato en kiu oni ne plu deziras ridi: satridis la loĝantaro, sed poste ili bedaŭris sinjoron paroĥestron [19]; vi satridos, ‐ flustris la du junuloj, transpasante la ĉambron [20].

subridi

Kaŝe ridi, subpremi sian ridon: Ilu-ittia subridis [21].

trudrideti

Sin devigi al rideto: „perfekte tiel“ trudridetis Ĉan [22].

tradukoj

anglaj

~i: laugh; ~eti: smile.

belorusaj

~i: сьмяяцца; ~egi: рагатаць; ~eti: усьміхацца.

bulgaraj

~i: смея се; ~o: смях.

ĉeĥaj

~i: smát se; ~o: smích; ~egi: chechtat se, velmi se smát; ~ego: chechtot; ~eti: usmívat se; ~eto: úsměv; ~iga: budící smích, úsměvný; ~igi: rozesmát (někoho); ~inda: směšný; ~indigi: dělat si šašky (z někoho), zesměšnit; mok~i: posmívat se; sub~i: potají se smát, smát se v duchu.

francaj

~i 3.: moquer (tr.); ~i: rire (verbe); ~o: rire (subst.); ~aĉi: ricaner; ~aĉo: ricanement; ~egi: rire à gorge déployée, rire aux éclats; ~ego: hilarité, rigolade; ~ema: rieur (adj.); ~eti: sourire (verbe); ~eto: sourire (subst.); ~iga: amusant (qui fait rire); ~igi: faire rire; ~inda: ridicule (adj.), risible; ~indigi: ridiculiser; ~indiĝi: se ridiculiser; al~eti: sourire à; mok~i: rire (de quelqu'un); pri~i: rire de; sub~i: pouffer, rire dans sa barbe; trud~eti: sourire de manière forcée. plej bone ~as, kiu laste ~as: rira bien qui rira le dernier.

germanaj

~i: lachen; ~o: Lachen; ~eti: lächeln; ~eto: Lächeln; ~inda: lächerlich; mok~i: auslachen.

hispanaj

~i: reír; ~o: risa; ~aĉi: reír sarcásticamente, reír maliciosamente, carcajearse; ~aĉo: risa sarcástica; ~egi: reír a carcajadas; ~ego: carcajada; ~eti: sonreír; ~eto: sonrisa; ~igi: hacer reír; ~inda: irrisorio, risible, ridículo; mok~i: reírse de; sat~i: hartarse de reír; sub~i: reír por lo bajo, reprimir la risa. plej bone ~as, kiu laste ~as: el que ríe el último ríe mejor; eksplodi per ~o: troncharse de risa.

hungaraj

~i: nevet; ~o: nevetés; ~aĉi: röhög; ~aĉo: röhögés; ~egi: kacag; ~ego: kacagás; ~eti: mosolyog; ~eto: mosoly; ~iga: nevettető, mulatságos, nevetséges; ~igi: (meg)nevettet; ~inda: nevetséges, komikus; mok~i: kinevet; sub~i: kuncog, somolyog. plej bone ~as, kiu laste ~as: az nevet, aki utoljára nevet; bone tiu sidas, al kiu la sorto ~as: könnyű annak, akire a szerencse mosolyog; eksplodi per ~o: nevetésbe tör ki.

indoneziaj

~i: [tawa]tertawa; ~o: tawa; ~eti: [senyum]tersenyum; ~eto: senyum.

katalunaj

~i: riure; ~o: riure, rialla; ~aĉi: riure sarcàsticament; ~aĉo: riure sarcàstic; ~egi: petar-se de riure, cargolar-se de riure; ~ego: riallada; ~eti: somriure; ~eto: somrís; ~iga: risible, divertit; ~igi: fer riure, causar risa; ~inda: irrisori, ridícul; mok~i: riure's, burlar-se; sat~i: enfitar-se de riure; sub~i: riure sorneguerament, riure per sota el nas. plej bone ~as, kiu laste ~as: riu bé qui riu darrer, qui riu primer plora darrer.

nederlandaj

~i: lachen; ~o: lach; ~aĉi: grijnzen; ~aĉo: grijnslach; ~egi: schaterlachen; ~ego: schaterlach; ~eti: glimlachen; ~eto: glimlach; ~iga: lachwekkend; ~igi: doen lachen; ~inda: belachelijk; mok~i: uitlachen; sat~i: zich slap lachen; sub~i: in zijn vuistje lachen.

portugalaj

~i: rir; ~eti: sorrir, dar um ar de riso.

rusaj

~i: смеяться; ~o: смех; ~aĉi: ржать, гоготать, зубоскалить, ухмыляться; ~aĉo: ржание, ухмылка; ~egi: хохотать; ~ego: хохот; ~eti: улыбаться; ~eto: улыбка; ~iga: смешной; ~igi: заставлять смеяться, вызывать смех; ~inda: смешной; mok~i: высмеивать; sat~i: насмеяться, обхохотаться; sub~i: посмеиваться, усмехаться.

slovakaj

~i: smiať sa; ~o: smiech; ~egi: rehliť sa, rehotať sa; ~ego: rehot; ~eti: usmievať sa; ~eto: úsmev; ~iga: úsmevný; ~igi: rozosmiať (niekoho); ~inda: smiešny; ~indigi: zosmiešniť; mok~i: posmievať sa; sub~i: potajomky sa smiať.

svedaj

~i: skratta; ~egi: gapskratta; ~eti: le.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
4. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, la forgesita pipo
6. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la brulanta urbo
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
8. A. Le Pera, trad. -: Pro nur unu kapo, kantaro.ikso.net, 2013
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, nur unu vorton!
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
11. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La trimova ŝakproblemo
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, nur unu vorton!
13. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, ... Vivantigi Esperanton
14. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
15. D. von Liliencron, trad. C. Brosch: Al mortintino, [vidita en 2015]
16. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
17. La Nova Testamento, S. Mateo 9:24
18. J.-M. Leprince de Beaumont, trad. D. J. Harlow: Reĝido Hiacinto kaj la kara Reĝidineto, [2007]
19. J. Mahen, trad. Esperantista Rondeto: La koboldo Ondra, 1921
20. J. K. Jerome, trad. G. Badash: Tri viroj en boato, 1934
21. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11a, pluaj insidoj
22. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~aĉo: Mankas dua fontindiko.
~aĉo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~inda: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [rid.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.36 2015/09/23 22:10:15 ]