tradukoj: ca de en es fr hu la nl pl pt ru tp tr


Diversforma organo de
vegetaĵo,
ordinare verda kaj maldika, kiu kreskas sur la tigo kaj servas por
asimili la karbonacidon de la aero, necesan por la nutrado
de la vegetaĵo:
foliplato
(la plata parto de la folio);
folitigo
(tigo tenanta la foliplaton, petiolo);
foliingo, folibazo
(baza parto de folio ĉirkaŭanta la tigon);
elipsa, ovoforma, inverse ovoforma (obovala),
spatelforma, lancetforma, sagforma, ronda,
lancoforma, renforma, linia, ŝildforma, korforma,
pingloforma, pluma (pinata), triloba,
manforma, piedforma folio;
glatranda, harranda, segildenta, denta,
ŝarknaĝila, noĉita, loba,
festonranda folio;
pinta, pintega, pikilpinta, obtuza folio;
strinerva, fingronerva, plumnerva folio.

filmo,
plato

Ĉiu el la foliisimilaj partoj konsistigantaj kunmetitan
folion.

Esplori datumojn (dosierojn, dosierujojn, hipertekstojn) en
laŭvola ordo, ne nepre en la rekta ordo.
Platigi metalon en folion:
foliigita arĝento
[1].

Legilo por
foliumi, precipe
TTT-legilo de retumilo

Havanta foliojn, kiuj velkas kaj falas komence de la malvarma
sezono:
falfoliaj kaj ĉiamverdaj arboj
[2];
sovaĝa ajlo ... kreskas sur humida kaj malseka sojlo
de
la ombraj falfoliaj arbaroj kaj herbejoj de Eŭropo kaj Azio
[3].

Unufolia aŭ malmultfolia presaĵo, ne broŝurita,
ordinare uzata por propagando aŭ reklamo.

Genro el familio fabacoj
(Trifolium), kun tripartaj folioj.


[4]