tradukoj: cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

8film/o PV

filmoTEZ Vikipedio

1.TEZ
KIN Serio de moviĝaj bildoj, projekciebla sur ekranon: en la popola domo oni montros gajan filmon [1].
2.TEZ
FOT Impresebla membrano el celuloido aŭ el simila substanco uzata unuope por fotografado aŭ en strio por filmado.
3.TEZ
TEKFIZ Maldika tavolo aŭ ŝelo, kovranta ion: iriza benzina filmo sur akvo; celofana filmo; forcejo, kovrita per filmo. VD:membrano

filmiTEZ

(tr)
KIN Fari filmon, registri per movbildoj: filmi dramon, komedion, scenon; preterpasantoj ... mult-foje eĉ fotis kaj filmis la grupon [2].

filmiloTEZ Vikipedio

KIN Kamerao por registri filmon: ne estas fotiloj kaj filmiloj en la loko [3].

desegnofilmoTEZ Vikipedio

KIN Animacia verko desegnita kaj prezentebla kiel filmo: kiam mi estis infano, mi vidadis desegnofilmojn fare de ... Walt DISNEY [4].

dokumentfilmoTEZ Vikipedio

KIN Esplora informfilmo pri iu temo, kontraste al fikciaĵoj, novaĵoj...: dum la vojaĝo estus tre utile fari dokumentfilmon [5].

kartoĉfilmo, rulfilmo

FOT Cilindroforma volvaĵo de filmo kaj nigra papero, danke al kiu oni povas ŝargi la fotografilojn en plenlumo.

terurfilmoTEZ

KIN Fikciofilmo prezentanta terurajn, timigajn scenojn: Polanski estis la unua, kiu donis al ŝi ĉefrolon – en sia terurfilmo „Balo de vampiroj“ [6].

vakerfilmoTEZ

KIN Aventurfilmo bildiganta la vivon de vakeroj kaj aliaj homoj en okcidenta Ameriko dum ĝia eŭropa koloniado: pafisto tro influita de vakerfilmoj [7]

videfilmo, videofilmo

KIN Filmo farita per videaj rimedoj: Yang Lina ... uzis 3 jarojn por fari la videofilmon „Maljunuloj“ [8].

filmkaseto

FOT Speciala kaseto por la uzado de filmoj en fotografilo: por filmkasetoj oni uzas platfilmojn.

filmludi

(ntr)
KIN Ludi por filmo.

tradukoj

anglaj

~o 1.: movie, film, motion picture; ~o 2.: film; ~o 3.: film; ~o: film; ~i: film, shoot (a film); ~kaseto: film cartridge.

ĉeĥaj

~o: film; ~i: filmovat, nafilmovat; ~ilo: filmová kamera; ~kaseto: filmová kazeta; ~ludi: hrát ve filmu.

francaj

~o: film, feuille, pellicule; ~i: filmer; ~ilo: caméra; desegno~o: dessin animé; dokument~o: documentaire (film); terur~o: film d'horreur; vaker~o: western; vide~o, : film vidéo, vidéofilm; ~kaseto: chargeur; ~ludi: jouer.

germanaj

~o: Film; ~i: filmen; desegno~o: Zeichentrickfilm, Trickfilm; dokument~o: Dokumentarfilm; kartoĉ~o, : Filmpatrone; terur~o: Horrorfilm; vaker~o: Western; ~kaseto: Filmkassette.

hispanaj

~o: película; ~i: filmar.

hungaraj

~o: film; ~i: filmez; kartoĉ~o, : filmtekercs; ~kaseto: filmkazetta; ~ludi: játszik (filmben), szerepel (filmben).

nederlandaj

~o: film.

polaj

~o 1.: film; ~o 2.: film, błona fotograficzna; ~o 3.: film, błona; ~i: filmować, kręcić film, nagrywać film, rejestrować film; ~ilo: kamera filmowa; desegno~o: film rysunkowy, kreskówka; dokument~o: film dokumentalny, dokument (film); kartoĉ~o, : rolka filmu, szpulka filmu; terur~o: horror, film grozy; vaker~o: western; ~kaseto: kasetka z filmem; ~ludi: graćw filmie, występowaćw filmie.

portugalaj

~o: filme, película.

rusaj

~o 1.: фильм; ~o 2.: плёнка; ~o 3.: плёнка; ~i: снимать (на киноплёнку) ; desegno~o: анимационный фи льм, мультипликацио нный фильм, мультфильм; ~kaseto: кассета для плёнки; ~ludi: играть (в кино), сниматься (в кино).

slovakaj

~o: film; ~i: filmovať, nakrúcať film; ~ilo: filmová kamera; ~kaseto: filmová kazeta; ~ludi: hrať vo filme.

fontoj

1. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro 2a
2. C. Dorneles Soares: Ankoraŭ pri la Monda Socia Forumo, soc.culture.esperanto, 2002-02-20
3. Jaena Esperantisto: Re: Usonanino estis barbare mortigita en la Gaza-strio, soc.culture.esperanto, 2003-03-19
4. Zhong Q.: desegnofilmo la totoroo..., soc.culture.esperanto, 1994-05-05
5. Arono kaj Karlina: Radio Verda, 2007-01-24
6. A. Profi: Romano Polanski, Art-mozaiko, 2003-04,numero 12a
7. -: Atletoj, Vertaling Nederlands-Esperanto, 2005-01
8. Meng Danfeng: Ŝi kaj ŝia videofilmo "Maljunuloj", [2009?]

kartoĉ~o, : Mankas dua fontindiko.
kartoĉ~o, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~kaseto: Mankas dua fontindiko.
~kaseto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ludi: Mankas dua fontindiko.
~ludi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o 2.:
      Sub "impresi" indus spliti ~igxema disde ~ebla. [MB]
    
pri kartoĉ~o, :
    Dubinda vorto. Ĝi devus esti formita inverse. Mankas en PIV1.
    La difino ne ebligas kompreni, pri kio temas (nigra papero?).
    [MB]
  
pri ~kaseto:
    Kia diferenco kun "kaseto"? (Cetere cxi-lasta artikolo estas tute
    malklara kaj PIV1 draste limigis gxian sencon.) Kion signifas plat~o
    (en la ekz-o)? [MB]
  
pri film/o :
  Transporti ~kaseto kaj ~ludi al la artikolo de la cxefelemento.
  [MB]

[^Revo] [film.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.33 2015/07/04 08:37:34 ]