tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu id nl pl pt ru sk sv

1elektr/o PV

elektroTEZ Vikipedio

ELEFIZ Unu el la formoj de fizika energio, kiu montriĝas per lumaj, termikaj, ĥemiaj kaj meĥanikaj fenomenoj: ventinstalaĵoj por produktado de elektro [1]; en kelkaj partoj de Usono la elektroprovizo iĝas ne sufiĉe fidinda kaj devigas kompaniojn pli ol antaŭe investi en propra elektroproduktado [2]; se pro la kosto mankas laŭdrata elektro, oni uzas gaslumon [...] aŭ elektran lumon provizatan per sunpanelo kaj akumulatoro [3]; en la 70aj kaj 80aj jaroj la grandaj elektroproduktantoj konstruis nukleajn centralojn [4]; ili dissendas elektromagnetan ondon, kies frekvenco estas 9 192 631 770 hercoj [5]. TUT:generatoro, dinamo, alternatoro, motoro, transformilo, elektrolizo, baterio, hejtilo, lumilo

elektra Vikipedio

1.TEZ
Produktata de elektro: elektra fajrero, lumo; elektraj fenomenoj; la elektra cerba aktiveco povas esti [...] analizata elektroencefalografio [6]; mankas elektra kurento dum po 14 ĝis 16 horoj tagnokte [7].
2.TEZ
Rilatanta al elektro; funkciigata per elektro: elektra maŝino, kondukilo; elektra forno; elektraj unuoj (ampero, farado, ĵulo, volto, vato, ktp); simenso estas la mezur-unuo de elektra konduktanco [8]; li posedis [...] elektran fervojon [9]; sistemo de elektra pumpado, certigantan akvon 24 horojn tage [10]; ĝi konstruis en 1879 la unuan elektran lokomotivon, en 1880 la unuan elektran lifton kaj en 1881 la unuan elektran tramon [11].

elektrigi

1.
Igi elektra, transformi en elektron: elektrigi varmenergion, energion de vento kaj tajdoj.
2.TEZ
Elektrizi1: oni elektrigis la fervojon en nia lando; li fondis kooperativon de laboristoj por elektrigi la vilaĝon [12]; en 1893 George Westinghouse gajnis la oferton elektrigi la Mondan Kolumban Ekspozicion en Ĉikago per alterna kurento, forbatante la oferton de Edison elektrigi la foiron per kontinua kurento [13]; unutraka kaj plejparte neelektrigita branĉfervojo [14].
Rim.: Tiusencan formon elektrigi2 donas PV; oni ĝin pravigas per „igi fervojon elektra = elektrigi la fervojon“. Tamen dum oni efektive povas diri „elektra fervojo“, oni povus heziti esprimi „vilaĝo ekprovizita per elektro“ per la formo „elektrigita vilaĝo“. Al kelkaj tia derivaĵo impresas malkonvene. Tial la vortaroj pli novaj (inklude PIV-on) preferas por tiu signifo „elektrizi“.

elektrumi, elektriTEZ

(tr)
1.
Estigi sur materia objekto elektran ŝargon: elektr(um)i sukcenon per frotado.
2.
Meti sub la influo de elektro, kuraci per elektro: en la elektroterapio oni elektr(um)as la malsanulojn.
3.
(figure) Eksciti, entuziasmigi, movigi, skui: Zamenhof elektr(um)adis la kongresanaron per siaj paroladoj; kaj ĉi tio elektras la surbalkone sidantan maljunan fraŭlon ĝis tia grado, ke li en la sekva tago post la unua prezentado anoncas sian edziĝon [15].

elektrejoTEZ Vikipedio

TEK Fabriko, kie oni produktas elektran energion por lumigado, elektraj publikaj transportoj, hejmaj kaj industriaj bezonoj; elektrocentralo: ĉeĥa opinio pri atomelektrejo en Temelín [16]; po 0,89 ŝilingoj por kilovathoro da elektra energio el ventelektrejoj [17].

elektristo

Metiisto pri instalado elektroteĥniko: la platgipsisto instalas nek la elektran reton, tio estas la rolo de la elektristo, nek la akvon, tio estas la rolo de la plumbistoj [18]; [li] ricevis trejnadon kiel elektristo [19].

elektra fajreroTEZ

ELE Fajrero estigita per elektra ŝargo: en benzina motoro miksaĵo benzin-aera disĵetiĝas en cilindron, piŝto premas la miksaĵon kaj elektra fajrero bruligas ĝin [20]; la kapsulo estis plenigita ne de kutima aero, sed de oksigeno sub normala atmosfera premo [...] estiĝis elektra fajrero, kiu kaŭzis dum minuto fajron kaj tiele la mortojn [21].

elektra fluoTEZ Vikipedio

(arkaismo)
ELE=kurento

elektra kampoTEZ Vikipedio

1.TEZ
ELE[22] Parto de spaco, kie estas sentebla la efiko de elektraj ŝargoj super ŝargitaj korpoj: en aplikita elektra kampo ĉiuj elektronoj movas laŭ unu direkton [23]; elektra kurento en la metaloj estas pro ekstera elektra kampo, kiu igas ordigatan movadon de la elektronoj [24].
2.TEZ
[25] Elektra kampintenso: la proporcio inter la kurenta denseco kaj la elektra kampo [26].

elektra kampintensoTEZ

[27]
ELE Fizika grando, prezentebla per vektora kampo kaj esprimanta la direkton kaj intenson de la efiko de elektraj ŝargoj unuj super aliaj; simbolo E: la dimensioj de elektra kampo estas M1L1T-3I-1; en elektra kampo E korpo kun elektra ŝargo q estas almetita al forto egala al q.E (vektore). VD:volto je metro; SIN:elektra kampo 2.
Rim.: Ĉar oni prezentas tiun grandon per matematika kampo, oni ofte skribas „elektra kampo“ anstataŭ la pli pedantan „elektra kampintenso“.

elektra streĉoTEZ

(arkaismo)
ELE=tensio

elektrokvantoTEZ

ELE Ŝargo: la magnitudo de la kemia efiko, en kemiaj ekvivalentoj, estas tiom ĉe la metala surfaco, kiom ĉe la elektrolita solvaĵo kaj estas determinata de la trapasanta elektrokvanto [28]; kurentintenso ― elektrokvanto, kiu trapasas konduktilon dum unu sekundo [29].

tradukoj

anglaj

~o: electricity.

belorusaj

~o: электрычнасьць; ~a: электрычны; ~igi 2.: электрыфікаваць; ~umi, : электрызаваць; ~ejo: электрастанцыя; ~isto: электрык; ~a fajrero: іскра (электрычны), разрад (электрычны); ~a fluo: электрычны ток, электраток; ~a kampo: электрычнае поле, электрастатычнае поле; ~a kampintenso: напружанасьць электрычнага поля; ~a streĉo: напружаньне (электрычнае); ~okvanto: колькасьць электрычнасьці, электрычны зарад.

bulgaraj

~o: електричество; ~a: електрически; ~igi 2.: електрифицирам; ~umi, : наелектризирвам; ~isto: електротехник; ~a fluo: ток.

ĉeĥaj

~o: elektrika, elektřina; ~igi: elektrizovat; ~umi, : zásobovat elektřinou; ~ejo: elektrárna; ~isto: elektrikář; ~a fajrero: elektrická jiskra; ~a fluo: elektrický proud; ~a kampo: elektrické pole; ~okvanto: množství elektřiny.

francaj

~o: électricité; ~a: électrique; ~igi 1.: transformer en électricité; ~igi 2.: électrifier; ~umi, : électriser; ~ejo: centrale électrique; ~isto: électricien; ~a fluo: courant électrique; ~a kampo: champ électrique; ~a kampintenso: champ électrique; ~a streĉo: tension électrique.

germanaj

~o: Elektrizität; ~a: elektrisch; ~igi 2.: elektrifizieren; ~umi, : elektrisieren; ~ejo: Kraftwerk; ~isto: Elektriker; ~a fajrero: Funkenentladung, Zündfunken; ~a fluo: Strom; ~a kampo: elektrisches Feld; ~a kampintenso: elektrische Feldstärke; ~a streĉo: elektrische Spannung. ~a forno: Elektroherd; ~aj unuoj: elektrische Einheiten; atom~ejo: Atomkraftwerk, Kernkraftwerk; vent~ejo: Windkraftwerk, Windrad, Windgenerator.

hispanaj

~o: electricidad; ~a: eléctrico; ~igi 2.: electrificar; ~ejo: central electrica; ~isto: electricista; ~a fajrero: chispa eléctrica; ~a fluo: corriente eléctrica; ~a kampo: campo eléctrico; ~a kampintenso: intensidad del campo eléctrico; ~a streĉo: voltaje.

hungaraj

~o: villamosság, elektromosság; ~a: villamos, elektromos; ~igi 2.: villamosít; ~umi, 1.: feltölt elektromossággal; ~umi, 2.: elektromosan kezel; ~umi, 3.: felvillanyoz; ~ejo: villamos erőmű; ~isto: elektrikus, elektrotechnikus; ~a fajrero: elektromos szikra, villamos szikra; ~a fluo: villamos áram; ~a kampo: villamos tér; ~a kampintenso: villamos térerősség; ~a streĉo: villamos feszültség; ~okvanto: villamos töltés. ~a forno: villamos kemence, elektromos kemence; ~aj unuoj: villamos mértékegységek.

indoneziaj

~o: listrik; ~a: elektris; ~ejo: pembangkit listrik; ~a fluo: arus listrik; ~a kampo: medan listrik; ~a kampintenso: intensitas medan listrik; ~a streĉo: tegangan listrik; ~okvanto: muatan listrik.

katalunaj

~o: electricitat; ~a: elèctric; ~igi 1.: transformar en electricitat; ~igi 2.: electrificar; ~umi, : electritzar; ~ejo: central elèctrica; ~isto: electricista; ~a fajrero: arc elèctric; ~a fluo: corrent; ~a kampo: camp elèctric; ~a kampintenso: intensitat del camp elèctric; ~a streĉo: tensió, diferència de potencial; ~okvanto: càrrega. ~a forno: forn elèctric; ~aj unuoj: unitats elèctriques.

nederlandaj

~o: elektriciteit; ~a: elektrisch; ~igi 2.: elektrificeren; ~umi, : elektriceren; ~ejo: elektriciteitscentrale; ~isto: elektricien; ~a fluo: stroom; ~a streĉo: spanning.

polaj

~o: elektryczność; ~a 1.: elektryczny; ~a 2.: elektryczny; ~igi 2.: elektryfikować; ~umi, 1.: elektryzować, naelektryzować; ~umi, 3.: elektryzować, naelektryzować; ~ejo: elektrownia; ~isto: elektryk, elektrotechnik; ~a fajrero: iskra elektryczna; ~a fluo: prąd elektryczny; ~a kampo: pole elektryczny, pole elektrostatyczne; ~a kampintenso: natężenie pola elektrycznego; ~a streĉo: napięcie elektryczne; ~okvanto: ładunek elektryczny. ~a forno: piec elektryczny.

portugalaj

~o: eletricidade.

rusaj

~o: электричество; ~a: электрический; ~igi 1.: преобразовать в электричество; ~igi 2.: электрифицировать; ~umi, : наэлектризовать; ~ejo: электростанция; ~isto: электрик; ~a fajrero: искра (электрическая), разряд (тока); ~a fluo: электрический ток; ~a kampo: электрическое поле, электростатическое поле; ~a kampintenso: напряжённость электрического поля; ~a streĉo: напряжение; ~okvanto: количество электричества, электрический заряд. atom~ejo: АЭС, атомная электростанция.

slovakaj

~o: elektrina; ~igi: elektrizovať; ~umi, : zásobovať elektrinou; ~ejo: elektráreň; ~isto: elektrotechnik; ~a fajrero: elektrická iskra; ~a fluo: elektrický prúd; ~a kampo: elektrické pole; ~okvanto: množstvo elektriny.

svedaj

~o: elektricitet; ~a: elektrisk; ~isto: elektriker.

fontoj

1. Monato, Evgeni GEORGIEV: Ventelektrejoj en ofensivo
2. Monato, Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj
3. Monato, Saliko: Ĝojoj kaj ĝuoj de finna somero
4. Monato, Verda nature, science, socie
5. Monato, Tempo: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo
6. Monato, Alberto García Fumero
7. Monato, Bardhyl Selimi: Energia katastrofo
8. Monato, Virbovo-tirpovo
9. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
10. Monato, Kosovo: Vojaĝimpresoj, somero 2000
11. Monato, Virbovo-tirpovo
12. Vikipedio, Célestin Freinet
13. Vikipedio, Nikola Tesla
14. Vikipedio, Marchegg-a Orienta Fervojo
15. K. Scheinpflug, trad. M. Lukaŝ: Kio estas pseŭdoartaĵo?, la nica literatura revuo n-ro 4:5
16. Monato, 2002
17. Monato, Evgeni Georgiev: Ventelektrejoj en ofensivo
18. Vikipedio, Platstukisto
19. Vikipedio, Franz Lackner
20. Vikipedio, Eksplodmotoro
21. Vikipedio, Projekto Apollo
22. Plena Ilustrita Vortaro, artikolo: kampo
23. Vikipedio, Elektrona truo
24. Vikipedio, Elektra rezistanco
25. Plena Ilustrita Vortaro, artikolo: tensio
26. Vikipedio, Elektra konduktivo
27. Plena Ilustrita Vortaro, artikolo: kampo
28. Vikipedio, Michael Faraday
29. Vikipedio, Grando

~a fluo: Mankas dua fontindiko.
~a fluo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a kampintenso: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a streĉo: Mankas dua fontindiko.
~a streĉo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri elektr/o :
  Pri ~igi / ~(um)i :
  PIV1 havas tute alian manieron prezenti la aferojn.
  ~i: havas du sencojn: la unua ŝajne korespondas al ~(um)i 1, sed
  en
  iom malsama senco (~i barilon) kaj la dua korespondas al ~(um)i 3.
  ~igi: havas du sencojn: la unua korespondas al ~(um)i 1 (pri
  elektrostatikaj
  ŝargoj) kaj la dua (almeti al ~o) korespondas al ~(um)i 2).
  ~izi: prenas la lokon de ~igi en PV.
  Notu la terminologian hxaoson en la kampo de elektro kaj
  la multajn nekoheraĵojn inter PV kaj PIV1:
  kondukilo/konduktilo, kapacito/kapacitanco,
  kondensatoro/kondensilo...
  [MB]

[^Revo] [elektr.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.36 2017/03/29 19:10:12 ]