tradukoj: be cs de en es fr hu id pl pt ru sk tp

*dev/i PV

*devi

(tr)
(la objekto estas infinitivo)
1.TEZ
Ne povi ne fari ion pro ia materia neceseco, praktika bezono, morala leĝo aŭ fremda sintrudanta volo: lernolibron oni devas ne tralegi sed tralerni [1]; ĉiu vivanto devas morti; li devis obei [2]; la delikataj aparte kaj la maldelikataj aparte, bonorde, kiel devas esti [3]; mi devas posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj [4]; kiu volas mensogi, devas bone memori PrV la [...] nokton li devis tradormi sur fojnamaso meze de senbara kampo, alian liton li ne havis [5]; mi devas sendi tiun leteron antaŭ morgaŭ; pri gustoj oni disputi ne devas PrV oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem Marta ; nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki [6] (estas malpermesite, ke li trinku); tial ni neniam devas paroli (estas malpermesite, ke ni parolu) en niaj kongresoj pri aferoj speciale politikaj [7]; mi ne devas malatenti tion [8]; se ni ne trovas pli bonan esprimon, tio ne devas nin ĉagreni [9]; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas [10]; ĉu tiu ĉi ideo estas aktiva aŭ pasiva, tion ĉi la sufikso „aĵ“ tute ne devas montri al ni [11]; mi vojaĝas kun sekreta komisio, pri kiu vi ne devas min demandi [12]; pri tio oni ne devas silenti, kaj mi faros, kion mi povos, ke la historio venu en la gazeton [13]; ni ne devas malĝoji, se nia laborado estas iafoje tre malfacila kaj sendanka [14]. VD:bezoni, nepre, ŝuldi
2.
Kelkfoje ĝi montras la certecon aŭ eĉ nur la probablecon; certe ...i, probable ...i, supozeble ...i: li devis koleri (li certe koleris), ĉar li neniam skribas al mi post de tiamK; kiel ravita vi devas esti (vi supozeble estas)Z; tiu sciigo devas esti falsa; li devas esti freneza; se ĝi ne fariĝos nun, ĝi devas jam iam fariĝi en estontecoZ; tiuj argumentoj devis ŝajni al tiuj homoj tiel same infanaj kiel al ni nun ŝajnas iliaj tiamaj kontraŭparoloj EE ; prezentu al vi, kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo [15].
3.
(evitinde) (post ne) Ne necesas, ne bezonas: ĉe mia brita klavaro la punktokomo estas sub mia dekstra etfingro, do mi ne devas movi la manon [16].
Rim.: Tian uzon de „ne devas“ oni trovas precipe ĉe parolantoj de ĝermanaj lingvoj pro influo de la propra lingvo. Kelkaj eĉ distingas „devas ne...“ (ne estas permesite) de „ne devas...“ (ne estas deviga). Tia uzo tre verŝajne estos miskomprenata kaj do estas evitinda. Prefere diru „ne bezonas“ aŭ „ne estas devigata“ por klare esprimi la ideon de mankanta devigo. Ebla kvankam ne kutima estus ankaŭ diri „maldevas“. [WD]

devoZTEZ Vikipedio

Farotaĵo necesa pro leĝo, moralo aŭ konveno: ĉiu plenumas sian devon [17]; la unua devo de homoj estas ne malutili reciproke; mi konas mian devon al mia estro; mi estintus inter la Turkoj malbona edzo en la horo, kiam la publika kriado ilin vokas plenumi siajn edzo-devojn [18]; VD:disciplino, jugo, ofico, regulo, tasko

*deviga

Postulata de la leĝoj, moralo aŭ konveneco: ĝi estas deviga formalaĵo; ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj [19].

*devigiTEZ

(tr)
Fari, ke iu devu: ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo [20]; mi devigos lin konfesi sian mensogon; la scienco devigis la naturon, ke ĝi montru siajn limojnZ; demando ne kostas, demando ne devigas; PrV ekzameni ne devigas preni Prv ; mi deviĝis (mi iĝis devigata) skribi al vi, por kuraĝigi vin batali por la kredo [21]; li faris el ili ... tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori [22]. VD:cedigi, subigi, trudi

devigoTEZ

Neceso aŭ trudo fari ion: la interna ideo de Esperanto ... havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta [23].

nedevigaTEZ

Laŭvola, kiu ne trudiĝas, kiun oni ne nepre faru, libervola: por [...] savi mian posteularon kontraŭ [...] refalo en gente-religian ŝovinismon, mi devas aliĝi al tiu liberkreda komunumo [...] kaj akcepti [...] ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn [24]; nedeviga Esperanto-instruado en estonaj lernejoj [25].

sindevigoTEZ

1.
Altrudo al si mem de ioma modereco en deziroj aŭ bezonoj, memdisciplino: la sindevigo estas la komenco de la ĝentileco kaj eĉ de la moralo; dirante tion, ŝi konstante ridis, sed ŝia rido ĉi tiun fojon jam havis la neagrablan sonon de ia sindevigo Marta . VD:bridi
2.
Doni regulojn, principojn al si mem: per sia sindevigo al plurlingveco la Eŭropa Komisiono subtenas diversecon kaj ne unuformecon [26].
Rim.: La Analiza Skolo preferas la vorton „memdevigo“ por eviti la envortan akuzativon. [WD]

devontigi

(tr)
(iun) Ligi per promeso, ke tiu nepre faros: dum la ŝuldanto silente devontigas sin al dankemo, same ankaŭ la bonfaranto devontigas sin al konservado ... de tiu sama bonvolo [27]; li timis devontigi sin al pagado de grandaj sumojZ.

eldevigiTEZ

(tr)
(ion) Akiri de iu per trudo: eldevigi de iu konsenton; se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon [28]; [ili] pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita [29].

truddevigi

(tr)
Perforte devigi iun fari ion: jen tiele tre agrablaj ĝuoj transformiĝis por mi poste en kostajn truddevigojn [30].

tradukoj

anglaj

~i: must; ~o: duty, obligation; ~iga: compulsory, obligatory; ~igi: compel; ~igo: coercion, compulsion, force, pressure; ne~iga: optional; el~igi: extort, wrest.

belorusaj

~i: мусіць, быць абавязаным, быць павінным; ~o: абавязак; ~iga: абавязковы, прымусовы; ~igi: абавязваць, прымушаць; ~igo: прымус; ne~iga: неабавязковы; trud~igi: прымушаць.

ĉeĥaj

~i: být povinen, muset, mít povinnost; ~o: povinnost; ~iga: imperativní, kogentní, nucený, obligatorní, povinný, závazný; ~igi: donutit, nutit, přinutit; ~igo: nucení, nutkání; ne~iga: fakultativní, nepovinný, nezávazný; sin~igo 1.: závazek, úvazek; ~ontigi: omezit závazkem., zavázat; el~igi: vymoci, vymáhat, vynutit; trud~igi: donutit násilím, přinutit.

francaj

~i 1.: devoir, être tenu (de); ~i 2.: devoir; ~o: devoir, obligation; ~iga: obligatoire; ~igi: obliger, contraindre, forcer; ~igo: obligation; ne~iga: facultatif; sin~igo 1.: maitrise de soi, retenue; ~ontigi: engager; el~igi: extorquer, soutirer, obtenir par la contrainte; trud~igi: assujettir, forcer, imposer. edzo-devo: devoir conjugal; trud~igo: contrainte, assujettissement.

germanaj

~i: müssen, nicht dürfen (devi ne...); ~o: Pflicht; ~igi: zwingen; ~igo: Zwang; sin~igo 1.: Selbstdisziplin; sin~igo 2.: Selbstverpflichtung; el~igi: abnötigen; trud~igi: aufdrängen, zwingen, verpflichten. trud~igo: Verpflichtung.

hispanaj

~i 1.: deber, ser requerido (de); ~i 2.: deber; ~o: deber, obligación; ~iga: obligatorio; ~igi: obligar, coaccionar, forzar; ~igo: coacción, compulsión, fuerza, presión; ne~iga: opcional; sin~igo 1.: autocontrol, moderación; el~igi: arrebatar, sonsacar, obtener mediante coacción; trud~igi: someter, forzar, imponer. edzo-devo: deber conyugal; trud~igo: coacción, subyogación, dependencia.

hungaraj

~i 1.: kell, köteles; ~i 2.: valószínűleg, minden bizonnyal; ~o: kötelesség, kötelezettség; ~iga: kötelező; ~igi: kötelez; ~igo: kötelezés; ne~iga: nem kötelező; sin~igo 1.: kötelezettségvállalás, vállalt kötelezettség; ~ontigi: elkötelez; el~igi: kikényszerít; trud~igi: kényszerít. edzo-devo: férji kötelezettség .

indoneziaj

~i: harus; ~iga: wajib; ~igi: [wajib] mewajibkan, [harus] mengharuskan.

polaj

~i 1.: musieć; ~o: obowiązek, powinność, mus; ~iga: obowiązkowy; ~igi: zmuszać, wmuszć, zobowiązywać; ~igo: mus, przymus, konieczność; ne~iga: nadobowiązkowy, nieobowoiązkowy, fakultatywny, dobrowolny; sin~igo 1.: zobowiązanie; ~ontigi: zobowiązywać; el~igi: wymuszać, wymagać; trud~igi: zmuszać, przymuszać, wymuszać.

portugalaj

~i: dever, ter obrigação de, ter de, ter que.

rusaj

~i: быть должным (что-л. сделать), быть обязанным (что-л. сделать), долженствовать; ~o: долг , обязанность ; ~iga: обязательный, принудительный; ~igi: обязать, заставить, принудить; ~igo: принуждение; ne~iga: необязательный; sin~igo 1.: самообладание; ~ontigi: обязать; el~igi: вынудить, вымогать; trud~igi: вынуждать, вынудить, принуждать, принудить.

slovakaj

~i: byť povinný, musieť; ~o: povinnosť; ~iga: záväzný; ~igi: nútiť; ~igo: nutkanie, nútenie; ne~iga: fakultatívny, nepovinný, nezáväzný; sin~igo 1.: sebadisciplína; ~ontigi: zaviazať; el~igi: vynútiť; trud~igi: prinútiť násilím.

tokiponaj

~i: wile; ~o: wile.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:3
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, , Lingvaj respondoj - Pri idiotismoj en Esperanto, Lingvo Internacia, 1905, p. 545
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la novaj vestoj de la reĝo
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, , Lingva Respondo n-o 11, Pri la sufikso „aĵ“ apud verbaj radikoj, La Revuo, 1907, Aprilo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
16. Monato, Edmund Grimlay Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 4a
18. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, sesa promenado
19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
20. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 13
21. La Nova Testamento, De Judas 3
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 2:18
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Kraków en la 11a de aŭgusto 1912
24. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
25. Vikipedio, Johannes Palu
26. Vikipedio, Kontraŭuloj de Esperanto
27. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, sesa promenado
28. La Nova Testamento, S. Luko 19:8
29. La Nova Testamento, II. Korintanoj 9:5
30. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, sesa promenado

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~iga: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~ontigi: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [dev.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.35 2017/03/09 20:10:16 ]