9ĉampion/o PV
9ĉampiono ↝
- 1. ↝
Venkinto en grava titoldona sportkonkurso: urba, landa, monda ĉampiono pri ŝako, piedpilko.
Rim.: Mankas taŭga vorto por la sportkonkursoj kiuj rajtigas je la titolo „ĉampiono“. Oni trovas en la uzo la vorton „ĉampionado“, kiu estas sone proksima al la iom internacia „championat“ – sed tia uzo ne estas kohera kun la esperanta derivado, ĉar logike tia vorto devus signifi „estado ĉampiono“ – kiel „reĝado, profesorado“ ktp. Logika kaj memtrudiĝanta solvo estus „ ĉampionumo“ – sed oni tiom fortimigis la esperantistojn kontraŭ ĉi tiu sufikso, ke ili preferas misuzi alian sufikson ol fari vorton per -um. [Sergio Pokrovskij]rekordulo
- 2. ↝
- (evitinde)
Eminenta
probatalanto:
Bourlet estis la vera ĉampiono de Esperanto
PIV1
.
Rim.: Ĉi tiu senco, komuna al la lingvoj angla kaj la latinidaj, estas tute nekonata, stranga kaj komike nekutima en aliaj lingvoj – dum la sporta signifo ja estas tute internacia; sekve, la frazoj kiel ĉampiono de la kredo impresas onin proksimume kiel rekordulo de la kredo – kio probable ne estas la intenco de la dirinto. Kaj ĝenerale, estas nenia avantaĝo konfuzi en unu vorto tiom malsamajn sencojn. [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- champion
- beloruse:
- 1. чэмпіён 2. змагар (за ідэю і да г. п.), паборнік, абаронца, прыхільнік
- bulgare:
- шампион 1. шампион
- france:
- 1. champion (dans un sport), as (grand vainqueur), vainqueur, gagnant, recordman 2. champion (défenseur d'une idée) , apôtre (d'une idée), défenseur (d'une idée), partisan (d'une idée)
- germane:
- 1. Meister, Sieger, Champion 2. Anhänger, Verfechter
- hebree:
- אַלוּף
- hispane:
- 1. campeón
- hungare:
- 1. bajnok 2. harcos (átv), védelmező
- itale:
- 1. campione (di uno sport o sim.) 2. campione (guerriero)
- nederlande:
- 1. kampioen 2. aanhanger, voorvechter
- pole:
- 1. czempion, champion, mistrz
- portugale:
- campeão
- rumane:
- 1. campion
- ruse:
- 1. чемпион 2. поборник, защитник
- slovake:
- šampión
administraj notoj
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.