2trofe/o JED
trofeo
- 1.
- Armoj, standardoj aŭ iaspecaj militakiraĵoj elmontrataj kiel signo de venko; korpoparto de ĉasita besto (vd ĉastrofeo): la pli grandaj, paradaj ĉambroj enhavis multajn trofeojn el militoj kaj ĉasejoj [1]; trezoro, ornamaĵo ĝi estas, nacioj lanĉis militon por malpli ol tiu trofeo [2]; Mihail de Brariae portis de Egiptio al sia patrolando mumion kiel trofeon el sia vojaĝo [3]; tiun nokton ni kampadis apud la batalejo kaj starigis trofeon [4]. akiro, kaptaĵo, suveniro
- 2.
- Objekto (pokalo ks) donata al venkinto en konkurso kiel premio: en la filmfestivalo de Montrealo de 2007 Nic Balthazar sukcesis arigi tri premiojn, nome la trofeon Granda Premio de la Amerikoj, la premion pri la plej populara filmo kaj la premion de la eŭkumena (ekumena) ĵurio [5]; trofeon Fyne de UEA ricevis ĉi-jare Sveda E-Federacio [6]; Brugse Tripel estas unu el la maloftaj bierspecoj, kiu 3 jarojn sinsekve estis honorata per ora medalo de Monde Sélection, kaj ankaŭ per la trofeo de alta internacia kvalito [7]. medalo, titolo3
1.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XV
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 22. Per Lerta Admono Alfluas La Mono.
3. Monato, Roberto Pigro: Notindaj rilatoj, 2012
4. Lukiano, trad. G. Berveling: veraj rakontoj – 2005
5. Monato, Paŭl Peeraerts: Silentiga kaj spirhaltiga spektaklo, 2008
6. La Ondo de Esperanto, 2001, №12
7. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 22. Per Lerta Admono Alfluas La Mono.
3. Monato, Roberto Pigro: Notindaj rilatoj, 2012
4. Lukiano, trad. G. Berveling: veraj rakontoj – 2005
5. Monato, Paŭl Peeraerts: Silentiga kaj spirhaltiga spektaklo, 2008
6. La Ondo de Esperanto, 2001, №12
7. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
- angle:
- trophy
- beloruse:
- трафэй
- ĉeĥe:
- trofej
- ĉine:
- 紀念獎 [jìniànjiǎng], 纪念奖 [jìniànjiǎng], 奖杯 [jiǎngbēi], 獎杯 [jiǎngbēi]
- france:
- trophée
- germane:
- Trophäe, Siegeszeichen
- hispane:
- trofeo
- hungare:
- győzelmi jelvény, trófea
- itale:
- trofeo
- japane:
- トロフィー, 優勝記念品 [ゆうしょうきねんしな], 狩猟記念品 [しゅりょうきねんしな], 戦勝記念標 [せんしょうきねんしるし], 戦利品 [せんりひん]
- nederlande:
- trofee, zegeteken
- pole:
- 1. trofeum
- portugale:
- troféu
- ruse:
- трофей
- slovake:
- trofej
- ukraine:
- трофей