*ov/o PV

*ovo

1.
BIO Organa korpo produktata kaj eligata de la inoj de diversaj klasoj de bestoj, kiu enhavas ĝermon de estonta samspeca besto, maturiĝonta ekster la patrina korpo: ovoj de birdo, lacerto, fiŝo, insekto; demeti, ellasi ovojn; ĉio hele ekflamis kaj la maljuna birdo fenikso fariĝis cindro, sed ĝia ovo kuŝis ruĝe ardante en la fajro, ĝi krevis kun granda krako, kaj la ido elflugis [1]; krevis unu ovo post la alia, „Pip, pip!“ oni aŭdis, ĉiuj ovoflavoj viviĝis kaj elŝovis la kapon [2]; la formikoj senĉese kuradis kun sia ovo sur la dorso [3]; granda kiom ovo de marĉkokino [4]; la ovo de Kolumbo FK .
2.
KUI Ovo kortbirda, ofte kokina, uzata kiel nutraĵo: enŝele boligitaj, duonkuiritaj, malmole kuiritaj ovoj; ovoblanko, ovoflavo; unu ovo malbona tutan manĝon difektas PrV ; (frazaĵo) kara estas ovo, kiam venas la Pasko PrV ; ekboligo de matenmanĝa ovo [5]; (frazaĵo) doni ovon por ricevi bovon (trompi la ŝanĝanton) PrV ; (frazaĵo) pli valoras tuj ovo ol poste bovo PrV . PRT:ovoblanko, ovoflavo
3.
BIO Ovoĉelo: nefekundigita, fekundigita ovo.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
5. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
afrikanse:
eier
albane:
vezë
amhare:
እንቁላል
angle:
egg
arabe:
البيض
armene:
ձու
azerbajĝane:
yumurta
beloruse:
яйка
bengale:
ডিম
birme:
ကြက်ဥ
bosne:
jaje
bretone:
vi
bulgare:
яйце
ĉeĥe:
vajíčko, vejce
ĉine:
[luǎn], 蛋 [dàn]
dane:
æg
estone:
muna
eŭske:
arrautza
filipine:
itlog
france:
œuf tuj ~o…: un tiens vaut deux tu l'auras.
galege:
ovo
germane:
Ei 3. Ei(zelle)
greke:
αυγό
guĝarate:
ઇંડા
haitie:
ze
haŭse:
kwai
hebree:
ביצה
hinde:
अंडा
hispane:
huevo
hungare:
tojás
igbe:
akwa
indonezie:
telur
irlande:
ubh
itale:
uovo
japane:
[らん]
jave:
endhog
jide:
יי
jorube:
ẹyin
kanare:
ಮೊಟ್ಟೆ
kartvele:
კვერცხი
katalune:
ou
kazaĥe:
жұмыртқа
kimre:
wy
kirgize:
жумуртка
kmere:
ស៊ុត
koree:
계란
korsike:
ovu
kose:
iqanda
kroate:
jaje
kurde:
hêk
latine:
ovum
latve:
olu
laŭe:
ໄຂ່
litove:
kiaušinis
makedone:
јајце
malagase:
atody
malaje:
telur
malajalame:
മുട്ട
malte:
bajd
maorie:
hua
marate:
अंडी
monge:
qe
mongole:
өндөг
nederlande:
ei doni ~on por ricevi bovon: appelen voor citroenen verkopen.
nepale:
अण्डा
njanĝe:
dzira
okcidentfrise:
aai
panĝabe:
ਅੰਡੇ
paŝtue:
هګۍ
pole:
jajko
portugale:
ovo
ruande:
amagi
rumane:
ou
ruse:
яйцо kara estas ~o, kiam venas la Pasko: дорого яичко к Христову дню. tuj ~o…: лучше синица в руках, чем журавль в небе.
samoe:
fua
sinde:
آنا
sinhale:
බිත්තර
skotgaele:
ugh
slovake:
vajíčko
slovene:
jajce
somale:
ukun
ŝone:
zai
sote:
lehe
sunde:
endog
svahile:
yai
svede:
ägg
taĝike:
тухм
taje:
ไข่
tamile:
முட்டை
tatare:
йомырка
telugue:
గుడ్డు
tibete:
སྒོང་ང་
turke:
yumurta
ukraine:
яйце
urdue:
انڈے
uzbeke:
tuxum
vjetname:
trứng
zulue:
iqanda

ovaĵo

KUI Manĝaĵo farita el ovoj: mi manĝis bongustan ovaĵon [6]; prepari por vi tre bonan manĝaĵon: ovaĵon kun ŝenoprazo [7]; oni ne faras ovaĵon sen rompi ovojn [8]!
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
8. Michel Marko: La stranga grupo, Monato, 2000/10, p. 29
angle:
omelette, scrambled eggs, eggs (food)
beloruse:
яечня
bretone:
vioù (boued)
ĉine:
摊鸡蛋 [tānjīdàn], 攤雞蛋 [tānjīdàn], 炒蛋 [chǎodàn], 炒雞蛋 [chǎojīdàn], 炒鸡蛋 [chǎojīdàn], 煎蛋卷 [jiāndànjuǎn]
france:
des œufs (cuis.)
germane:
Eispeise, Eierspeise, Eiergericht
hebree:
ביצה מקושקשת, חביתה
hungare:
tojásétel
itale:
frittata, omelette, uovo strapazzato
japane:
卵料理 [たまごりょうり]
katalune:
truita
nederlande:
eiergerecht
pole:
omlet, jajecznica
rumane:
ouă jumări
ruse:
яичница
ukraine:
яєчня

ovingo

KUI Malgranda vazo en kiun oni metas ovon, por ĝin manĝi: mozaiko el Antioĥio el la jaro 40 antaŭ Kristo montras homojn, kiuj manĝas ovojn el ovingoj per kuleretoj, en la romia urbo Pompejo troviĝis arĝenta ovingo kun […]responda arĝenta ovomanĝa kulereto [9].
angle:
eggcup
beloruse:
вазачка для яек
bretone:
dalc'her-vi
ĉeĥe:
kalíšek na vař. vejce
ĉine:
蛋杯 [dànbēi]
france:
coquetier
germane:
Eierbecher
hebree:
ביציה
hungare:
tojástartó (lágy tojáshoz)
indonezie:
cangkir telur
itale:
portauovo
japane:
エッグカップ
katalune:
ouera
nederlande:
eierdopje
pole:
jajecznik
rumane:
suport pentru ouă
ruse:
подставка для яиц
slovake:
kalíšok na vajce
svede:
äggkopp
ukraine:
вазочка для яйця

*ovujo

1.
ANA(arkaismo) Ovario: ovujo de salmo [10]; György Kese […] esploris la rolon de sekshormonoj kaj la reciprokinfluon de utero kaj ovujo [11].
2.
(malofte) Ovoskatolo: la turdomego apud la landa parlamento de Turingio (ŝerce ankaŭ nomita ovujo) estas multetaĝa publika domo en Erfurto [12].
Rim.: Nur la anatomia senco ovujo 1 estas Fundamenta.
angle:
ovary, egg carton
beloruse:
1. яечнік, мацінец 2. скрыня для яек
bretone:
2. boest vioù
ĉeĥe:
vaječník
ĉine:
卵巢 [luǎncháo], 卵巢窝 [luǎncháowō], 卵巢窩 [luǎncháowō], 子房 [zǐfáng]
france:
2. boîte à œufs
germane:
1. Eierstock, Ovarium 2. Eierkarton
hispane:
2. huevera
katalune:
2. closca (de l'ou)
nederlande:
2. eierdoosje (zeldz.)
pole:
jajnik
rumane:
ovar
slovake:
vaječník
ukraine:
яєчник

eloviĝi

(ntr)
Eliri el ovo: la [turfalk]ino […] meze de aprilo demetas tri ĝis ses ovojn, […] la idoj eloviĝas post 28 tagoj [13]; (figure) preskaŭ en ĉiu nova libro eloviĝas kaj svarmas novaj vortoj tute nekompreneblaj por nepoliglotoj.
13. Monato, Walter, Renate, Irene, Stefan Klag: Birdo de la jaro
angle:
hatch
beloruse:
вылупляцца (зь яйка)
bretone:
diglorañ, dinodiñ
france:
éclore
germane:
aus dem Ei schlüpfen
hebree:
לבקוע \בקע\
hispane:
salir del huevo
hungare:
kikel a tojásból
indonezie:
menetas
itale:
uscire dall'uovo, schiudersi (di uova)
japane:
卵からかえる [たまごからかえる], 孵化する [ふかする], 世に出る [よにでる]
katalune:
descloure, sortir de l'ou
nederlande:
uit het ei komen
pole:
kluć się
rumane:
trapa
ruse:
вылупиться
ukraine:
вилупитися (з яйця)

ĉurovo

(figure) (vulgare) Testiko: hundo […] lekas siajn ĉurovojn [14].
14. [Ailanto]: Ŝercaro oka, [2009]
angle:
testicles, balls
france:
roubignole, rouston
germane:
Hoden (vulgär)
hispane:
cojón, huevo
indonezie:
testis
pole:
jądro
rumane:
testicul

ovodemetinto

Besto, kiu demetis ovon: tia estas la vivo, kiun ni ricevis de la Unua Ovodemetinto, dolorpremita, patrino demetas la ovojn, […] [15].
angle:
one who has laid an egg
beloruse:
яйцародная жывёла
pole:
składający jajo
rumane:
depunând un ou

kirlovaĵo

KUI Manĝaĵo el ovblanko kaj ovoflavo kirlitaj kaj kuiritaj sur pato kun eventualaj enmiksaĵoj; omleto: ni ricevis el ĝi fine tiel nomatan kirlovaĵon [16]; ĉe la karibia marbordo de Kolombio arepoj ofte havas farĉon el ovoj aŭ kirlovaĵo [17].
16. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
17. Vikipedio, Arepo
angle:
omelette
beloruse:
амлет
bulgare:
омлет
ĉine:
欧姆蛋 [ōumǔdàn], 歐姆蛋 [ōumǔdàn], 奄列 [yǎnliè], 煎蛋卷 [jiāndànjuǎn], 蛋包 [dànbāo], 煎蛋卷 [jiāndànjuǎn], 煎蛋捲 [jiāndànjuǎn], 純蛋捲 [chúndànjuǎn], 纯蛋卷 [chúndànjuǎn], 活力蛋餅 [huólìdànbǐng]
france:
omelette
germane:
Rührei, Omelett
greke:
ομελέττα
hispane:
tortilla (de huevo), omelet
hungare:
tojáslepény, omlett
indonezie:
omelet, telur dadar
katalune:
truita
nederlande:
omelet
pole:
jajecznica
portugale:
omelete, omeleta
rumane:
ouăle
ruse:
омлет
svede:
omelett

administraj notoj