1rutin/o PV

rutino

1.
Lerto akirita per ripetado kaj longa kutimo: tiuj interpretistoj bezonas eksterordinaran lingvan rutinon kaj penselastecon.
2.
Nevenkebla kutimo, pro kiu oni konstante kaj senpense plenumas sammaniere samajn agojn; manio1: eliĝu el la malvasta rutino de via vivo, eliĝu el vi mem! [1]; resti kaptita de la paraliza rutino; fali en foson de rutino. VD:gurdi2, kuntreni,
angle:
routine, habit
beloruse:
1. спрыт, навык, досьвед 2. коснасьць, рутына
ĉeĥe:
cvik, dovednost, rutina, zběhlost, zručnost
france:
1. aisance, pratique (aisance) 2. routine, train-train
germane:
1. Erfahrung, Übung, Fertigkeit, Routine 2. Automatismus, Erstarrung, Zwanghaftigkeit, Routine
hispane:
1. rutina
hungare:
1. rutin, jártasság 2. megszokás
katalune:
1. rutina
nederlande:
1. routine 2. sleur
portugale:
1. experiência, prática 2. rotina
ruse:
1. навык, сноровка 2. косность, рутина
slovake:
návyk, obratnosť, rutina, vycvičenosť, zručnosť, šikovnosť

rutina

Fariĝanta laŭ fiksita maniero, laŭ rutino: la kongreso estis blindigita per la rutinaj kutimojZ ; la rutinaj ideoj de la amasoZ ; ne sufiĉas rutine balbuti kiel la papagoj. VD:stereotipa2, ŝablona2
beloruse:
рутынны, звыклы
france:
de routine

rutinema

Volonte aganta laŭ rutino, ĉiam senŝanĝe: „ĝentiluloj“ […] estas ceremoniemaj kaj rutinemaj eĉ en parolo kaj paŝado [2].
2. Hoŭ Ĝjŭeljang: Antikvaj Filozofoj de Ĉinio, 1988
beloruse:
рутынэрскі
france:
routinier (adj.)

rutiniĝi

(ntr)
Iĝi konstanta, malfacile ŝanĝebla agmaniero: kiam ni konstante faras la samon, nia agado rutiniĝas kaj iĝas ne interesa [3].
france:
devenir une habitude

rutinulo, rutinisto

Tiu, kiu prefere agas laŭ rutino, ne ŝanĝante sian manieron, siajn kutimojn: obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova EE ; la enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi EE .
VD:frekventulo, kutimulo
beloruse:
рутынэр
france:
routinier (subst.)

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.