*tren/i

*treni

(tr)
Pene tiri post si: azeno trenis la veturilon; ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte PrV ; ruĝa ŝalo longe treniĝas post ŝiZ ; treni la kruron (malfacile paŝi pro laceco, vundo, malsano); treniĝanta (testude) paŝo; (figure) treni sian vivon de mizero al mizero PrV ; (figure) treni sian malluman, pezan kaj senesperan ekzistadonZ ; (figure) la dimanĉon ni trenas enuon anstataŭ plugilon; (figure) tagoj post tagoj trene pasis; (figure) treniĝi en la vojsulkoj de la rutino; (figure) la horoj treniĝas maldiligenteB . SIN:rampi
angle:
drag
beloruse:
цягнуць, валачы
ĉeĥe:
táhnout (za sebou), vláčet, vléci
ĉine:
[chǐ], 拖行 [tuōxíng], 掎 [jǐ], 拖 [tuō]
france:
remorquer, trainer
germane:
schleppen, schleifen, ziehen
hispane:
jalar, halar, arrastrar, remolcar
hungare:
von, vonszol, vontat, cipel
japane:
引きずる [ひきずる], 引きずって行く [ひきずっていく], 牽引する [けんいんする], 引っぱる [ひっぱる], 耐えて過ごす [たえてすごす], ドラッグする [どらっぐする]
nederlande:
slepen, voorttrekken
pole:
przeciągać, wlec, ciągnąć, włóczyć
portugale:
arrastar
ruse:
тащить, волочить
slovake:
vliecť, ťahať
tibete:
ཐེན་
ukraine:
волокти, волочити, тягти (за собою)

sin treni

(ntr)
Pene, malfacile aŭ malrapide antaŭeniri: la limako malrapide sin trenis sur la tero; Malsata kaj tremanta de frosto la kompatinda knabineto trenadis sin pluen kaj aspektis jam tute senespera kaj senkuraĝa [1]; maljunuloj, trenantaj sin kun helpo de bastonoj [2].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
2. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 20ª
beloruse:
цягнуцца, валачыся, трэсьціся
france:
se traîner
pole:
dłużyć się, telepać się, wlec się
ruse:
тащиться, влачиться, волочься, брести

trenaĵo

1.
Io trenita aŭ treniĝanta: nebulaj trenaĵoj.
2.
Longa pendanta parto de vesto etendiĝanta sur grundo aŭ planko: havi longan trenaĵon ĉe la vestoZ . SIN:vosto.
beloruse:
шлейф, хвост
ĉine:
拖裙 [tuōqún]
germane:
2. Schleppe
hispane:
2. cola
hungare:
1. vontatmány 2. ruhauszály
japane:
もすそ, 引きすそ [ひきすそ], 尾 [び]
nederlande:
2. sleep
pole:
1. ślad po przejściu przez atmosferę 2. tren
ruse:
шлейф, хвост
ukraine:
шлейф, хвіст (комети і т.п.)

kuntreni

(tr)
1.
Treni kun si: kuntreni en vojaĝo multajn pakaĵojn; kuntreni la balaston de pasintaj epokoj.
2.
(figure) Nepre sekvigi: malfeliĉo malfeliĉon kuntrenasZ ; tiu decido kuntrenos multajn malfacilaĵojn.
beloruse:
1. цягнуць (з сабой, за сабой) 2. цягнуць, выклікаць
ĉine:
[chǐ], 拽 [zhuài]
france:
entrainer (tirer avec soi)
germane:
mitschleppen, mitschleifen
hispane:
conllevar, acarrear
hungare:
1. magával hurcol, magával húz 2. magával hoz
japane:
引き連れる [ひきつれる], もたらす
nederlande:
1. meeslepen 2. ten gevolgen hebben
pole:
ściągać, zwlec, zaciągać
ruse:
тащить с собой
slovake:
prinášať so sebou, vláčiť zo sebou
ukraine:
тягнути/волокти з собою, спричиняти

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
kun~i: Mankas dua fontindiko.
kun~i: Mankas verkindiko en fonto.