2sekt/o PV
sekto
- 1.
- Aro da personoj aliĝintaj al aparta branĉo de doktrino religia aŭ filozofia: sed leviĝis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante ... [1]. la Nazaretana sekto [2]; la kristanoj estas ja juda sekto QuV ; tiuj fanatikuloj estis ĝenerale ĵansenistoj, religia sekto malamika kun la jezuitoj Kandid ; ĉe la argilaj kolonoj de altaro de Kala Pir, […] la Ĵogis’oj, nebula sekto de sanktuloj, akceptis lin kiel homon IKr ; en la socialismo estas tiom da sektoj kiom en la religioj Tor .
- 2.
- (figure) Grupaĉo kun propraj, sinapartigaj moroj: la movado ne estas sekto, ĝi estas filozofia movado, kiu adoras Kriŝnon, nur tion [3]! la fiziokratoj estas rigardataj eĉ kiel sekto, ĉar ili estis tre firme ligitaj al sia gvidanto Quesnay [4]. guruo, kliko
1.
La Nova Testamento, La agoj 15:5
2. La Nova Testamento, La agoj 24:5
3. B. Felby: Ne tiom danĝera, Monato, jaro 1999a, numero 12a, p. 4a
4. B. Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 16a
2. La Nova Testamento, La agoj 24:5
3. B. Felby: Ne tiom danĝera, Monato, jaro 1999a, numero 12a, p. 4a
4. B. Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 16a
- angle:
- sect
- beloruse:
- сэкта
- ĉeĥe:
- sekta
- ĉine:
- 教派 [jiàopài], 宗 [zōng], 宗派 [zōngpài], 派系 [pàixì]
- france:
- secte
- germane:
- Sekte
- hispane:
- secta
- hungare:
- szekta
- itale:
- setta
- japane:
- 宗派 [しゅうは], 教派 [きょうは], 学派 [がくは], 党派 [とうは], 派閥 [はばつ], 分派 [ぶんぱ], セクト
- nederlande:
- sekte
- perse:
- فرقه
- pole:
- sekta
- portugale:
- seita
- ruse:
- секта
- slovake:
- sekta
- svede:
- sekt
- tibete:
- ཆོས་ལུགས་
- ukraine:
- секта
sektano
- angle:
- member of a sect
- beloruse:
- сэктант
- ĉeĥe:
- sektář
- france:
- membre d'une secte
- hispane:
- miembro de una secta
- hungare:
- szektatag
- itale:
- adepto (di setta)
- japane:
- 宗派の人 [しゅうはのじん], 党派の人 [とうはのじん], 分派の人 [ぶんぱのじん]
- perse:
- عضو فرقه
- pole:
- członek sekty
- portugale:
- membro de uma seita
- slovake:
- sektár
- ukraine:
- сектант
sekteca
- Apartiĝema kiel sekto: Esperanto, do, faris siajn unuajn paŝojn en sekteca rondo, iom fermita por sin defendi kontraŭ la volapuka malbonfamo EeP ; plenkreskuloj rekonu malbonajn formojn de religio, ĉu sektecaj, ĉu politikaj Kon11 ; en medio fojfoje iom sekteca, en kiu individuoj tendencas diigi siajn elstarajn personojn kaj atingojn, bonvenas sobraj prezentoj de historiaj faktoj [7]. korporaciema, koterio, paroĥismo
7.
Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Historio sen vualo de mitoj, 2006
- beloruse:
- сэктанцкі
- ĉine:
- 宗派主义 [zōngpàizhǔyì], 宗派主義 [zōngpàizhǔyì]
- germane:
- sektiererisch
- pole:
- sekciarski