*prez/o UV
*prezo

-
Vendvaloro de objekto:
por tiu maŝino kies kosto estis mil markoj, la fabrikanto
postulas prezon de du mil dum ĝia valoro ne atingas eĉ kvincent
markojn;
mi volas aĉeti de vi pro difinita prezo
[1];
ili sieĝis [Samarion] tiel longe, ĝis kapo de azeno ricevis la
prezon de okdek sikloj
[2];
oni sendis post li kaptordonajn leterojn, […] prezo
(premio)
estas anoncita por lia kapo
[3];
la pastroj […] taksos niajn riĉaĵojn je ridinda prezo kaj ne pagos
kontante
[4];
la konkurado estas grandega, sekve la prezoj estas tre malaltaj
Marta
;
malgranda pezo, sed granda prezo
PrV
;
ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo
PrV
.
kosto, kurzo, pago2,
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 24:24
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 6:25
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 6:25
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
- angle:
- price
- beloruse:
- цана
- bulgare:
- цена
- ĉine:
- 价格 [jiàgé], 價格 [jiàgé], 代价 [dàijià], 代價 [dàijià], 价钱 [jiàqian], 價錢 [jiàqian]
- france:
- prix
- germane:
- Preis
- hispane:
- precio
- hungare:
- ár
- itale:
- prezzo
- japane:
- 価格 [かかく], 値段 [ねだん], 定価 [ていか]
- nederlande:
- prijs
- perse:
- بها، قیمت
- pole:
- cena
- portugale:
- preço
- ruse:
- цена
- tibete:
- གོང་
- ukraine:
- ціна
prezaro
-
Listo de ofertoj (varoj, servoj) kun ilia prezo:
mi permesas al mi adresi al vi mian prezaron ĝeneralan kaj samtempe kelkajn
specimenojn de la vendobjektoj
[5];
firmoj komencis eldonadi prospektojn, prezarojn kaj katalogojn en Esperanto
[6].
katalogo, prospekto, tarifo
5.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
- beloruse:
- прайс-ліст, прэйскурант
- germane:
- Preisliste
- hungare:
- árjegyzék
- ruse:
- прейскурант, прайс-лист
altpreza, grandpreza
-
Havanta relative altan prezon:
li alportu por ili […] perlojn kaj altprezajn ŝtonojn
[7];
la popolanoj ĝenerale emas aĉeti komercaĵojn bonkvalitajn kaj altprezajn
[8];
(figure)
la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo
[9].
kara3, multekosta
7.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino
8. Monato, Mu Binghua: Konsumado de luksaj varoj kreskas, 2005
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 3:1
8. Monato, Mu Binghua: Konsumado de luksaj varoj kreskas, 2005
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 3:1
- angle:
- expensive
- beloruse:
- дарагі (цаной)
- germane:
- teuer
favorpreza
- Havanta favoran prezon (kaj bonan kvaliton); meritanta sian prezon: mi do formarŝos por profiti la favorprezajn glutaĵojn, kiujn ĉi tiu insuleto regalas al soifantoj [10]; tiel nomataj „Civitanaj Institutoj“ en ĉiu vilaĝo kaj urbo, kiuj organizas favorprezajn kursojn por lernemuloj [11]; dum jardeko Germana Esperanto-Junularo ricevis konsiderindan sumon ebligante la favorprezan Internacian Seminarion [12].
10.
Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 22. Per Lerta Admono Alfluas La Mono.
11. Monato, Alproprigi hobion, 2004
12. La Ondo de Esperanto, 2004, № 1 (111)
11. Monato, Alproprigi hobion, 2004
12. La Ondo de Esperanto, 2004, № 1 (111)
- angle:
- priceworthy
- beloruse:
- выгадны (цаной)
- germane:
- preiswert, günstig (preiswert)
malaltpreza
-
Havanta relative malaltan prezon:
mi serĉis malaltprezan loĝejon kaj vivis per iom da mono, kiun mi ŝparis
[13];
kiam Japanio ekonomie „bolis“, oni hontis eniri malaltprezajn butikojn
[14].
ĉipa, malkara2, malmultekosta
13.
Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 2. La Ĵeto Estas Farita.
14. Monato, Hori Jasuo/pg: Vendejen!, 2006
14. Monato, Hori Jasuo/pg: Vendejen!, 2006
- angle:
- cheap
- beloruse:
- танны
- germane:
- billig, günstig
senpreza
-
Tiam valora, ke oni ne povas esprimi tion per iu prezo:
ĝuste pro la supre menciitaj ecoj, en ilia duobla funkcio interna kaj ekstera
eventoj ludas senprezan rolon, kaj indas strebi por ilin organizi kiom eble
plej bone
[15].
rara1, unika2
15.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Organizado de eventoj
- angle:
- invaluable, priceless
- beloruse:
- бясцэнны, неацэнны
- germane:
- unschätzbar, nicht mit Geld aufzuwiegen, kostbar