1tarif/o JED

tarifo

EKON
Prezo, depago, salajro k.a. oficiale laŭgrade difinita: tarifoj de publika transporto pli rapide kreskis ol la kostoj de propra veturilo [1]; kopiojn de ĉiuj sonbendoj oni facile havigas de la Magnetofona Servo laŭ tarifo, intence tre malalta por ebligi kiel eble plej vastajn internaciajn interŝanĝojn de surbendigitaj kulturaj programoj [2]; Rumanio enkondukis la aldonvaloran imposton (AVI), la plej alta tarifo estas 18 %, por kelkaj nutraĵoj oni aplikas nur 6 % [3]; la parlamento decidis leĝon kontraŭ etaj sindikatoj, validas la tarifkontrakto nur de la sindikato havanta la plej grandan nombron de membroj [4]; ekde aprilo 2008 kubaj civitanoj rajtas kontrakti pri servoj de poŝtelefonado sed nur kontraŭ alta tarifo [5]; Kruko vizitas novan bordelon, la virinoj estas ja belaj, sed li trovas la tarifojn ekscesegaj [6]. VD:kvoto
1. Roland Rotsaert: Medio-indulgo de la ĉefaj ekonomiaj sektoroj, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p. 18a
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
3. Monato, Esperanto sen peno, 93/09
4. Monato, Jomo Ipfelkofer: Unu laborejo - unu tarifkontrakto, 2015
5. Monato, Alberto García Fumero: Servo alternative fiksita, 2009
6. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Kiel plaĉas al vi?
angle:
tariff, list of charges, list of prices
beloruse:
тарыф
bulgare:
тарифа
ĉeĥe:
sazba, sazebník, tarif
ĉine:
費率 [fèilù:], 费率 [fèilù:], 价格 [jiàgé], 價格 [jiàgé], 价钱 [jiàqian], 價錢 [jiàqian]
france:
tarif
germane:
Tarif, Satz (Tarif)
hispane:
tarifa
hungare:
tarifa, díjszabás
japane:
料金表 [りょうきんひょう], 定価表 [ていかひょう], 運賃表 [うんちん・ひょう], 料金 [りょうきん], 運賃 [うんちん], 関税表 [かんぜいおもて]Sätze, 関税率表 [かんぜいりつおもて]
katalune:
tarifa
nederlande:
tarief
perse:
تعرفه، نرخ
pole:
taryfa, taryfikator, stawka
portugale:
tarifa
ruse:
тариф
slovake:
sadzba
ukraine:
тариф

tarifi

(tr)
EKON Difini tarifon pri io.
beloruse:
устанавіць тарыф
ĉeĥe:
určit sazbu
france:
fixer les prix, fixer le tarif
germane:
tarifieren, Tarife beschließen, Sätze festlegen
hispane:
poner la tarifa de, fijar la tarifa de
hungare:
díjat megállapít, díjat szab
japane:
料金を定める [りょうきんをさだめる], 価格を決める [かかくをきめる], 関税をかける [かんぜいをかける]
katalune:
tarifar
perse:
تعرفه بستن، نرخ‌گذاری کردن
pole:
określać taryfę, ustalać stawkę
ruse:
установить тариф
slovake:
tarifovať
ukraine:
установлювати тариф, робити тарифікацію, тарифікувати

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.