*pep/i PV
*pepi
(ntr)
- 1.
-
Bleki per mallaŭtaj
ripetataj krietoj, kiel kokidetoj, paseroj, musoj:
mi volus kisi la ĉarmajn junajn birdojn tie en la nesto […] ili
elŝovas la kapetojn kaj pepas tre mallaŭte
[1];
la paruoj, kiuj dum la tuta vintro pepis per raŭkaj voĉetoj, jam triletis
klartone
[2];
la violonoj malakorde pepis, penante agordiĝi al la mallertaj violonĉeloj
Metrop
;
kie? kie? pepis la kolomboj
[3];
kokinoj kaj kokidoj klukis kaj pepis post li
[4];
la telefono repepas kaj Xin komprenas, ke ĝi estas la ŝia
[5];
(figure)
pepaj krioj de la virinoj miksiĝis kun la insultoj de l’ viroj
[6].
ĉirpi, fajfi, fluti, kluki, kviviti, trili
- 2.
- (figure) Rapide paroli per akuta voĉo: Aleksandro […] sekvis la movojn de la rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn Marta ; – ĉarma, ĉarma! – pepis Sitnikov – mi prezentos vin al ŝi [7]; Mi avertas: se pepos (elbabilos) vi vorteton ian, ⫽ Por rompi la edziĝon, tiam, dio-vere, ⫽ Mi, kun ĉi-tiuj ungoj, alsaltos kolere [8]; „ĉio preta“, ŝi pepis [9]; ĉu ni transportu ŝin tien? – la mastrino pepis haste kaj tute konfuzite [10];
- 3.
Tviteri: mi nek vizaĝlibrumas, nek blogas, nek pepas: la vivo tro mallongas, dum surbretas libroj nelegitaj [11]; jes ili kaŝe, subtable, tekstas, pepas, fejsbukas [12]; kiel pepis la verkisto Salman Rushdie […]: „respekti religiojn nun signifas timi religiojn“ [13].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Korta koko kaj ventkoko
5. Monato, Saliko: En fremda lando, 2006
6. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXII
7. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XIII
8. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro XII.
9. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 11. Petro Rifuzas, Paŭlo Ekuzas.
10. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
11. Monato, Paul Gubbins: Ĉu malsano patologia?, 2011
12. Monato, Paul Gubbins: Poŝkomputiloj kaj klasĉambroj, 2015
13. Monato, Paul Gubbins: Ni estas Charlie, 2015

- angle:
- chirp, beep 3. twitter
- beloruse:
- шчабятаць, цвыркаць, цырыкаць, ціўкаць, квактаць, сакатаць
- ĉeĥe:
- cvrlikat, pípat, štěbetat, švitořit
- france:
- piailler
- germane:
- zwitschern 1. piepen, tschilpen, fiepen 2. flöten 3. twittern
- hispane:
- piar (un pajarillo)
- hungare:
- csipog, csiripel, csicsereg
- japane:
- さえずる, ピィピィ鳴く [ピィピィなく], ペチャクチャしゃべる
- nederlande:
- piepen, sjilpen, kwetteren
- pole:
- ćwierkać, szczebiotać, świergotać
- portugale:
- 1. piar, gorjear, chilrear, chiar, pipilar 2. tagarelar
- rumane:
- ciripi, flecări
- ruse:
- чирикать, щебетать, пищать
- slovake:
- pišťať, čvirikať, štebotať, švitoriť
- ukraine:
- щебетати, цвірінькати, воркувати, белькотіти, лепетати
pep
(sonimito)
14.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, historio de la jaro
- angle:
- chirp!
- beloruse:
- чырык!
- france:
- piou ! (cri d'oiseau)
- germane:
- piep, tschilp
- hungare:
- csip, pip
- pole:
- pipnięcie, pisk
- rumane:
- chițăit
- ruse:
- чирик!
pepo
- Ago pepi; la sono farita: leviĝis kontentaj pepoj ĉie, ĉar ankaŭ al la tuta birdaro estas Longvosta Paruo tre kara [15]; per komputila klavtuŝo, mi devis rapide konfirmi, ĉu mi surekrane vidas O aŭ X, sed, kiam mi aŭdis pepon, mi devis subpremi mian reagon [16]; infanoj sciigis Hajjatan per krio kaj pepo [17].
15.
Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
16. Monato, Kees Ruig: Esplorego el Nimego, 2013
17. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101)
16. Monato, Kees Ruig: Esplorego el Nimego, 2013
17. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101)
- angle:
- beep
- germane:
- Zwitschern, Piepen
plorpepi
(ntr)
- Plende, pete pepi, kiel birdido: kiel hirundo plendanta mi plorpepis [18]; plorpepas la spiritoj de la abismo [19].
18.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 38:14
19. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
19. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
- beloruse:
- кныхаць, хныкаць
- france:
- pépier (oisillon)
- germane:
- wimmern
- hungare:
- pityereg
- pole:
- skowyczeć
- rumane:
- se văita
- ruse:
- хныкать