*flut/o

*fluto

MUZ Iu el diversaj blovinstrumentoj konsistantaj el solida, rekta tubo kun fingre aŭ klave ŝtopeblaj truoj, kiun oni sonigas blovante al eĝo de la ekstremo aŭ de flanka truo: la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja [1]; manovru sur tiuj ĉi truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via buŝo, kaj la fluto eldonos tre bonan muzikon Hamlet ; [unu] ludas duoblan fluton kaj eĉ tre bele ludas [2]; la aŭtodidakta muzikisto ellaboras lignajn flutetojn, per kiuj li ofte muzikas [3]; li fajfas arion sur la fluto [4]; fluta koncerto [5]; seskapa kantgrupo akompanata de sintezilo kaj flutkvarteto [6]; suito por baroka fluto [7].
angle:
flute
beloruse:
флейта
ĉeĥe:
flétna
ĉine:
[dí]
france:
flute
germane:
Flöte
hispane:
flauta
hungare:
fuvola
indonezie:
seruling, suling
itale:
flauto
japane:
フルート
nederlande:
fluit
pole:
flet
portugale:
flauta
ruse:
флейта
slovake:
flauta
ukraine:
флейта

fluti

(tr)
Muziki per fluto aŭ kvazaŭ per fluto: ni flutis al vi kaj vi ne dancis [8]; li transdonis al la filo de la pastro la malgrandan fluton, kiu estis eltranĉita el la saliko tie […kaj], la doma instruisto ludos solon sur la fluto Fab3 ; la kantoturdoj senlace flutis siajn tonĉenojn sur la suproj de altaj piceoj en la ardo de la subiranta suno ViV . VD:fajfi
8. La Nova Testamento, Mateo 11:17
angle:
play (the) flute
beloruse:
граць на флейце
ĉeĥe:
hrát na flétnu
ĉine:
吹箫 [chuīxiāo], 吹笛 [chuīdí]
france:
jouer de la flute, siffler (p. ex. en p. d'un oiseau)
germane:
Flöte spielen, flöten
hispane:
tocar la flauta
hungare:
fuvolázik
indonezie:
menyuling bersuling
itale:
suonare con il flauto
japane:
フルートを吹く [ふるーとをふく], フルートで演奏する [ふるーとでえんそうする]
nederlande:
fluit spelen, fluiten
pole:
grać na flecie
ruse:
играть на флейте
slovake:
hrať na flaute
ukraine:
грати на флейті

flutisto

Iu, kiu scias ludi fluton: vidinte la flutistojn [li] diris: foriru [9]; Donu muzikon! ⫽ Venu, flutistoj [10]! [li] nur rigardas la rapidajn fingrojn de la flutisto [11].
beloruse:
флейтыст
ĉine:
笛手 [díshǒu], 横笛吹奏者 [héngdíchuīzòuzhě]
germane:
Flötenspieler, Flötist
japane:
フルート奏者 [フルートそうしゃ]

basfluto

MuzTerm
MUZ Longa blovinstrumento, basa transversa fluto kun hoka ekstremo flanke de la blovtruo.
angle:
bass flute
france:
flute basse
germane:
Bassflöte
hispane:
flauta bajo
hungare:
basszusfurulya
itale:
flauto basso
nederlande:
basfluit

bekfluto

MuzTerm
MUZ Blovinstrumento, mallonga rekta fluto en kiun oni blovas per ekstrema buŝpeco: Meven esprimas sian vojaĝemon kaj interŝanĝemon invitante nin […] danci je ritmoj de tradiciaj instrumentoj kiaj violono, bekfluto, aŭ akordiono [12].
12. -: Plu Meven - Ondumoj tra la mond', Informletero de Vinilkosmo, 2004-08 (8)
angle:
recorder
ĉeĥe:
zobcová flétna
ĉine:
牧童笛 [mùtóngdí], 直笛 [zhídí]
france:
flute à bec
germane:
Blockflöte
hebree:
סוג חליל
hispane:
flauta de pico
hungare:
csőrfuvola, cölöpfuvola, blockflöte
indonezie:
rekorder
itale:
flauto dolce, flauto a becco, flauto diritto
japane:
リコーダー
nederlande:
blokfluit
pole:
fujarka, flet prosty
slovake:
zobcová flauta
ukraine:
кувиці, флояра, свиріль

pajnofluto, pajnfluto

MUZ Blovinstrumento konsistanta el serio de diverse longaj, sentruaj flutoj, kiuj sonigas la diversajn tonojn: pajnoflutoj el bambuo longaj ĝis 2,20 metroj [13].
13. -: Muziko de Brazilo, Vikipedio, 2022-01-14
ĉine:
排萧 [páixiāo]
france:
flute de Pan, syrinx
germane:
Panflöte, Pfozhobel [ark]

sakfluto

MUZ Blovinstrumento konsistanta el aersako, kiun la ludanto plenblovas, kaj kiu elpelas la aeron tra unu aŭ pluraj flutoj; sakŝalmo: Ride ili rigardadas ⫽ Sur la vivan foirejon, ⫽ Kie dancas la geursoj ⫽ Ĉe la sonoj de sakfluto [14]; laŭ la stratoj de la urbo paradas miloj da bretonoj, kun riĉaj folkloraj kostumoj kune kun tradiciaj muzikinstrumentoj: sakfluto, baszumilo [15].
14. H. Heine, trad. F. Pillath: Atta Troll, 1925
15. Josette DUCLOYER: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
angle:
bagpipes
ĉine:
風笛 [fēngdí]
france:
cornemuse
germane:
Sackpfeife, Dudelsack
hungare:
duda
itale:
cornamusa, zampogna, piva
nederlande:
doedelzak
pole:
dudy, koza
ruse:
волынка
ukraine:
волинка, коза

transversa fluto

RokPop
MUZ Alflanke tenata blovinstrumento, fluto kun unu fermita ekstremaĵo apud kiu estas blovtruo: Jaques de Vaucanson […] studis la konsiston kaj la ludmanieron de transversa fluto [16].
16. K. Podak, trad. D. kaj H.-G. Kaiser: La mekanika anaso de Jaques de Vaucanson (1709-1782), SAT Kulturo, [2008?]
angle:
transverse flute
ĉeĥe:
příčná flétna
ĉine:
長笛 [chángdí]
france:
flute traversière
germane:
Querflöte
hispane:
flauta travesera
hungare:
harántfuvola
itale:
flauto traverso
nederlande:
dwarsfluit
pole:
flet poprzeczny
ruse:
поперечная флейта
slovake:
priečna flauta

administraj notoj

bas~o: Mankas dua fontindiko.
bas~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pajno~o, pajn~o: Mankas dua fontindiko.