*nokt/o
*nokto ↝
- 1. ↝
Tiu parto de la diurno, dum kiu la suno estas sub horizonto kaj ne lumas al ni: en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn [1]; la nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo [2]; post la nokto venas mateno EE ; dek horojn en la tago ŝi kudradis, naŭ horojn en la nokto ŝi skribadis, unu horon ŝi pasigadis en interparolado kun la infano, kvar horojn ŝi dormadis Marta ; Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto [3]; estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj [4]; la nokto proksimiĝis [5]; la nokto estis luma, ĉar leviĝis la luno [6]; senluna nokto [7]; regas ankoraŭ nokto sen luno, la mondo dormas [8]; post la mezo de la nokto [9]; la tutan nokton li ne povis dormi [10]; pasis la nokto [11]; la nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas [12]; ili trinkis ĝis malfrue en la nokto [13]; li nur pasigos tie tri noktojn [14]; surprizis min ĉi tie la nokto [15]; falis (komenciĝis) la nokto [16]; la apero de la nokto Hamlet ; kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas PrV ; Mil kaj unu noktoj ‐ la fama kolekto de arabaj fabeloj [17]; Bonan nokton al vi, sinjoro IK ; en nokto Kristonaska, Hamlet ; la tago de la somera tagnoktegaleco [18]; noktoĉapo [19]; nokton post nokto [li] laboradis sub la lampo pacience VivZam .
- 2.
- (figure) Mallumo materia aŭ spirita: la nokto de la tombo; blindeco estas senfina nokto; nokto fariĝis en ŝia koro IK ; transe de l’ nokto eterna (post la morto) Ifigenio ; la nokto de la morto [20].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:5
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 7:12
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
8. L. L. Zamenhof: Al la Fratoj
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
12. La Nova Testamento, Romanoj 13:12
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro II
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
17. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
19. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo

- angle:
- night
- beloruse:
- ноч
- bretone:
- noz, nozvezh
- bulgare:
- нощ
- ĉeĥe:
- noc
- ĉine:
- 夜 [yè], 宵 [xiāo]
- france:
- nuit
- germane:
- Nacht 2. Finsternis, Dunkelheit
- greke:
- νύκτα, νύχτα
- hispane:
- noche
- hungare:
- éj, éjjel, éjszaka
- indonezie:
- malam
- katalune:
- nit 2. fosca
- kurde:
- şev
- nederlande:
- nacht
- perse:
- شب
- pole:
- noc
- portugale:
- noite
- rumane:
- noapte
- ruse:
- ночь
- slovake:
- noc
- svede:
- natt
- turke:
- gece
nokte
- Dum nokto: iri tage kaj nokte [21]; mi timus hodiaŭ nokte dormi sola [22]; leviĝis kontraŭ min la loĝantoj de Gibea, kaj ĉirkaŭis pro mi la domon nokte [23]; mi leviĝis nokte [24]; post la dekunua horo nokte [25]; oni invitas vin por hodiaŭ nokte [26]; li vivis gaje, li iradis ĉiunokte al maskobaloj [27]; ŝi ĝuis trankvilon nek tage, nek nokte [28]; antaŭ ili tage kaj nokte brulas seninterrompe dekoj kaj centoj da multekostaj lampionoj [29]; (figure) brilplenaj bildoj sur nokte malluma fono [30]; noktenigra densa kurteno [31].
21.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 13:21
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:5
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 2:12
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
28. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
29. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, blindaj ĉukĉoj, (du skizoj), unua skizo, Filip Onkudimov, 1
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo

- night-time
- beloruse:
- уначы, ноччу
- bretone:
- diouzh an noz
- ĉeĥe:
- v noci (adv.)
- france:
- de nuit, nuitamment
- germane:
- nachts
- greke:
- η νύκτα, η νύχτα
- hungare:
- éjjel, éjszaka
- katalune:
- de nit, de nits
- nederlande:
- 's nachts
- pole:
- nocą
- portugale:
- de noite, à noite
- rumane:
- noaptea
- ruse:
- ночью
- slovake:
- v noci
- svede:
- på natten
- turke:
- geceleyin
nokti
- 1.
-
(sensubjekta)
Esti tempo de nokto. - 2. ↝
- (arkaismo) Tranokti: en la vojo fariĝis nokto, kaj ili restis sur la kampo nokti [32]; la komercistoj kaj vendistoj de ĉiaspeca vendeblaĵo noktis ekstere de Jerusalem [33]; ne noktis fremdulo sur la strato [34]; ĉu bubalo volos servi al vi, ĉu ĝi volos nokti ĉe via manĝujo? [35]
32.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 13:20
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:32
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 39:9
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 13:20
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:32
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 39:9
- angle:
- 1. it's night out
- bretone:
- 1. bezañ noz
- ĉeĥe:
- nocovat, přenocovat
- france:
- 1. faire nuit
- germane:
- übernachten 1. Nacht sein 2. nächtigen
- hispane:
- 1. ser de noche
- hungare:
- 1. éjjel van, éjszaka van
- katalune:
- 1. ser de nit
- nederlande:
- 1. nacht zijn 2. overnachten (ontr.)
- portugale:
- passar a noite 1. ser noite, ser de noite
- slovake:
- prenocovať
noktiĝi
- angle:
- night is falling
- bretone:
- noziñ
- france:
- la nuit tombe
- germane:
- Nacht werden
- greke:
- νυχτώνει
- hispane:
- anochecer
- hungare:
- leszáll az éj, éjszaka lesz
- katalune:
- fer-se de nit, negrejar
- kekĉie:
- aak̕ab̕irk
- nederlande:
- nacht worden
- pole:
- ściemniać się
- portugale:
- anoitecer
tranokti ↝
(ntr)
- Pasigi la nokton, loĝi dum nokto: tranokti en hotelo, sub tendo; ili venis en la tendaron kaj tranoktis en la tendaro [37]; ili manĝis kaj trinkis kaj tranoktis tie [38]; li perdis la vojon, kaj petis la permeson tranokti ĉe li [39]; mia amiko kaj mi tranoktis en hamakoj, ligitaj inter arbotrunkoj [40]; tranokti en polica arestejo [41].
37.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 6:11
38. La Nova Testamento, Juĝistoj 19:4
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
40. Monato, Werner Schad: Venezuelo: Inter maro kaj arbarego
41. Monato, S. Maul: Finfine oni povas diboĉi sen pento

- spend the night
- beloruse:
- начаваць
- bretone:
- nozvezhiañ
- ĉeĥe:
- přespat
- france:
- passer la nuit
- germane:
- übernachten, nächtigenen
- greke:
- διανυκτερε ύω
- hispane:
- pernoctar, trasnochar
- hungare:
- megszáll éjszakára, éjszakázik, meghál
- indonezie:
- menginap, bermalam
- katalune:
- fer nit, pernoctar
- nederlande:
- overnachten
- perse:
- شب را سپری کردن
- pole:
- przenocować
- portugale:
- pernoitar
- ruse:
- ночевать, переночевать
- slovake:
- prespať
- turke:
- geceyi geçirmek
tagnokto, tagonokto ↝
Diurno: kun ili mi eniros Labirinton en tagnokto antaŭ la atako [42]; la kvarpiedulo estis ŝlosita sen nutraĵo kaj akvo dum 17 tagnoktoj kaj tamen restis viva [43]; tri tagnoktojn oni bezonis, ĝis finfine la aviadilon oni trovis [44]; la batalo daŭris ankoraŭ du tagonoktojn [45].
42.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
43. Monato, AMik: Delikate ...
44. Monato, last: Malsukcesa aviado
45. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
43. Monato, AMik: Delikate ...
44. Monato, last: Malsukcesa aviado
45. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
- angle:
- (24-hour) day
- beloruse:
- суткі
- bretone:
- deiz (24 eur)
- ĉeĥe:
- den = 24 hod.
- france:
- jour (24 heures), nycthémère
- germane:
- Tag (Zeitraum von 24 Stunden)
- hungare:
- napéj, éjjel és nappal
- katalune:
- dia solar, dia sencer
- nederlande:
- etmaal
- perse:
- شبانهروز
- pole:
- doba
- portugale:
- dia e noite (24 horas), noite e dia (24 horas)
- rumane:
- douazeci si patru de ore, zi (24 ore)
- ruse:
- сутки
- slovake:
- deň = 24 hodín
- svede:
- dygn
- turke:
- gün(24 saat)
noktmezo
- La mezo inter sunsubiro kaj sunleviĝo, je la nula (dudek kvara) horo: Ŝimŝon kuŝis ĝis noktomezo, je noktomezo li leviĝis [46]; la horloĝo sonis noktomezon [47]; ne estas ankoraŭ noktomezo, respondis la knabino, sed jam pasis la dek unua horo [48]; je noktomezo oni okazigis artfajraĵon, kia ĝi […] estis ankoraŭ neniam vidita [49].
46.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:3
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
48. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
49. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto

- midnight
- france:
- minuit
- germane:
- Mitternacht
- perse:
- نیمهشب