*minac/i PV

*minaci  

(x)
1.  
Montri al iu per paroloj aŭ gestoj, ke oni intencas fari al li malbonaĵon: kiu multe minacas, ne estas danĝera (hundo, tondri) PrV ; minaci al iu; minaci iun per pugno, bastono, koleraj vortoj, per fingro en la poŝoZ ; minaci iun je bato, morto, puno, proceso. alia minacis belan regalon al la germanoj, ĉar tiuj arogis ĵeti obuson kiu mortigis lian oficiron [1]. dento.
2.  
(figure) (pri malbonaĵo, malfeliĉo) Sin montri kiel baldaŭ okazonta, esti verŝajne okazonta: malsano minacas lin; fulmotondro minacas; danĝero minacas al via honoroZ ; minacas ribelo, milito VD:pendi, sieĝi, ŝvebi.
1. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
threaten, minace, intimidate
beloruse:
пагражаць
bretone:
gourdrouz (v.)
bulgare:
заплашвам
ĉeĥe:
hrozit, ohrožovat, vyhrožovat
france:
menacer
germane:
drohen, bedrohen
hispane:
amenazar
hungare:
fenyeget
katalune:
amenaçar
nederlande:
dreigen, bedreigen
perse:
تهدید کردن
pole:
1. grozić, wygrażać, odgrażać się 2. grozić, zagrażać
portugale:
ameaçar, intimidar
ruse:
угрожать, грозить
slovake:
hroziť, ohrozovať, vyhrážať sa
svede:
hota
taje:
ข่มขู่, ขู่

minaca

Kiu minacas, kiu ŝajnas danĝera: minaca rigardo.
beloruse:
пагрозьлівы
france:
menaçant

minaco  

1.
Paroloj, gestoj per kiuj oni minacas: timi nek minacojn, nek batojn; minacoj ne mortigas PrV .
2.  
(figure) Baldaŭa danĝero: konstanta minaco de ruiniĝo ŝvebas super ili.
beloruse:
пагроза
bretone:
gourdrouz (ak.)
bulgare:
заплаха
ĉeĥe:
hrozba, pohrůžka, výhrůžka
france:
menace
germane:
Drohung, Bedrohung
hispane:
amenaza
hungare:
fenyegetés
katalune:
amenaça
nederlande:
dreiging, bedreiging
perse:
تهدید
pole:
1. groźba 2. groźba, zagrożenie
ruse:
угроза
slovake:
hrozba
svede:
hot

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.