terminologi/o

terminologio

LIN
1.
Kompleta terminaro de iu fako: Svedio [ne] insistu pri traduko de patentoj svedlingven, ĉar la terminologio ne ekzistis en multaj terenoj [1]; la Borsa terminaro kvinlingva estas granda kontribuo al la faka terminologio pri ekonomiko [2]; la enhavo estas malnovskola prezento de gramatikaj temoj, uzanta la terminologion kaj aranĝon grek-latinajn [3]; nia terminologio baziĝas sur la greka-latina fundamento [4]; Bertilo regalas nin per gramatiko [kies] terminologio estas logika kaj klara [5]. SUB: fakvortaro, glosaro, klasifiko, nomenklaturo, taksonomio, ontologio2, tezaŭro1
2.
Terminoscienco, fako de lingvoscienco studanta fakajn esprimojn, terminojn, terminarojn: terminologia kurso“ [6]; Cherpillod estas ja plej altnivela fakulo en etimologio kaj esperanta terminologio [7].
1. Monato, Marko Naoki Lins: Patentoj, 2003
2. Monato, Zlatko Hinšt: Suplemento al ekonomiaj terminaroj, 2005
3. Donald Broadribb: Gramatiko detala kaj tradicia, Monato, 2000/11, p. 27
4. Monato, Jiří Laube: La rolo de lingvoj ĉe la pensado, 2003
5. Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!, 2006
6. Jan Werner: Terminologia Kurso, 1986
7. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 2004
angle:
2. terminology
beloruse:
1. тэрміналёгія 2. тэрміналёгія
ĉeĥe:
2. názvosloví, terminologie
france:
2. terminologie (discipline)
germane:
1. Terminologie 2. Terminologielehre
hispane:
2. terminología
hungare:
2. terminológia
japane:
術語学 [じゅつごがく], 用語法 [ようごほう]
katalune:
2. terminologia
nederlande:
2. terminologie
perse:
2. اصطلاح‌شناسی، ترمینولژی
pole:
2. terminologia
portugale:
2. terminologia
ruse:
2. терминология
slovake:
2. názvoslovie, terminológia
ukraine:
термінологія

administraj notoj