pariet/o PV

parieto

BIOPIV1
Ĉirkaŭfermaĵo de organa kavaĵo: ĉiu plantspecio produktas polenon rekoneblan laŭ ĝia dimensio, ĝia formo kaj laŭ la ornamado de ĝia interna parieto [1]; parietoj de kranio, de stomako. VD:vando3, septo
1. Robert Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, n-ro 11/1997
beloruse:
сьценка (унутранага воргана)
ĉeĥe:
podšívka, rub, vnitřní strana
france:
paroi
germane:
Organwand
hungare:
fal (szervé)
itale:
parete (anat.)
japane:
内壁 [ないへき], 壁 [かべ]
ruse:
стенка (органа)
slovake:
rub, vnútorná strana
ukraine:
внутрішня стінка

parietosto PV

ANA
Ĉiu el la du ostoj de la homa skeleto, formantaj la flankojn kaj la supron de la kranio. SIN:parietaloVD:fruntosto, okcipitosto, temporalo
beloruse:
цемянная костка
ĉeĥe:
kost temenní
ĉine:
頂骨 [dǐnggǔ], 顶骨 [dǐnggǔ]
france:
os parietal
germane:
Scheitelbein
hungare:
falcsont
itale:
osso parietale
japane:
頭頂骨 [とうちょうこつ]
nederlande:
wandbeen
pole:
kość ciemieniowa
ruse:
теменная кость
slovake:
temenná kosť
ukraine:
тім’яна кістка

administraj notoj

~osto : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.