9vand/o PVEF

9vando

1.
ARKI Maldika mureto aŭ granda tabulaĵo apartiganta ejon: ĉe la dekstra endoma tabula vando oni vidas kvar pordetojn [1]; li inventis iujn specialajn fajrosendanĝerajn vandojn Metrop ; la vitraj vandoj havis ekstere etajn kurtenojn [2]; li apogis sin al la vando de loĝio [3]; de la tomba pordo ĝis la vando de la granda altaro estas 12 klaftoj [4]; tra la vitraj vandoj de la paŭzejo mi vidas la lernejan korton [5]; tiuj kavernoj estas […] nature garnitaj per musksimila kreskaĵo sur la vandoj kaj la planko [6]; en la germana Bavario oni devis forpreni la krucojn de sur la lernejaj vandoj [7]; iu urbano, ricevinte triĉambran apartamenton […] tuj transformis ĝin en kvarĉambran helpe de simpla vando, per kiu li dividis unu el la ĉambroj [8]. VD:faldoŝirmilo
2.
Maldika vertikala apartigaĵo ĉirkaŭanta objekton aŭ dividanta la unuopajn fakojn de objekto: starŝranko kun vando rompita [9]; mi ŝovelis la skoriojn al la mezo de la kaldronega vando, kie ili ne ĝenis nin dum la laboro [10]; servotablo kun interspacitaj vandoj antaŭ ĝi, tiel, ke oni ne povis esti vidata de najbaraj klientoj [11]; falante kontraŭ la fervandojn de la ŝakto, ili tiom pliigis la tamburadon […], ke oni povus kredi la tutan ŝipon dissplitiĝanta [12]; la poba vando estis nun la ferdeko aŭ la tegmento por la mezŝipo, la du koridoroj fariĝis nun profundaj ŝaktoj [13]; la salamandro [eniris] grandan keston, kies vandoj ricevis vastajn fenestrojn, t.e. vitrotabulojn [14]. VD:panelo1, tabulaĵo
3.
ANABIO Maldika apartigaĵo dividanta kavan organon ĉe vegetaĵo aŭ besto: vando de frukto, nazo, koro; [li] provis sin konvinki, ke la medalo, kiun li povis pendigi sur la internan vandon de sia koro, devas doni kontenton [15]. VD:parieto
Rim.: Laŭ la difino en OA9, vando nepre estu interna, kaj do ĉiu ekstera apartigaĵo estu muro aŭ flanko ks. Tamen jam la donitaj ekzemploj lasas dubojn: ‚vando de ĉelo‘ estas ĉirkaŭanta la ĉelon, kvankam ĉe multĉela organismo ili aperas ankaŭ interaj; ‚vando de ĉambro‘ – ĉu estante en ĉambro oni distingas la eksterajn kaj internajn murojn de la domo? ĉu oni celis la internan flankon de la muro aŭ eĉ moveblan vandon, ekz-e faldoŝirmilon aŭ husumon?; ‚vando de vagono‘ – ĉu kupeo aŭ ankaŭ la eksteraĵo de la vagono, kutime metala? Kiel montras la diversaŭtoraj ekzemploj en ĉi-tiu artikolo, oni efektive uzas la nocion „vando“ pli ĝenerale, t.e. ankaŭ por eksteraĵo pli maldika, pli tabuleca ol muro. Ni provis respekti tion iom deviante de la oficiala difino. [Wolfram Diestel]
angle:
partition 2. casing
beloruse:
сьцяна, сьценка, перагародка
ĉeĥe:
příčka, přepážka
france:
cloison, paroi
germane:
Wand
hispane:
tabique
hungare:
válaszfal, sövény (septum), septum
itale:
1. parete (interna), tramezza, tramezzo, divisorio 2. pannello, divisorio 3. setto, sepimento, dissepimento
japane:
仕切り [しきり], 中仕切り [なかじきり], 仕切り板 [しきりいた], 間仕切り [まじきり], 仕切り壁 [しきりかべ], 隔壁 [かくへき]
katalune:
1. cloenda 2. paret 3. septe, envà
nederlande:
1. wand 2. tussenschot 3. wand
perse:
دیواره، جدار
portugale:
1. tabique, parede interna, divisória 2. divisória (de um objeto) 3. septo, tabique (anatomia)
ruse:
стенка, перегородка
ukraine:
стінка, перегородка

administraj notoj