*lang/o PV

*lango

1.
ANA Movebla mola karna organo en la buŝo, servanta por gustumi kaj paroli: [li] lektrinkos akvon per sia lango, kiel lektrinkas hundo [1]; se vi volos rajdi rapide, klaku per la lango kaj kriu hop hop! [2]; estis tiel varmege, ke la lango de Joĉjo algluiĝis pro soifo al la palato [3]; [li] akceptis lin kore kaj donis al li sur la tablon bovan langon kaj kruĉon da biero [4].
2.
Tiu organo, ĉe la homo, konsiderata kiel sidejo de parolkapablo: ili parolas kun mi per mensogema lango [5]; mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon [6]; [nenio] povis konkuri […kun] la perfekta ekzerciteco de iliaj langoj Marta ; kvankam ŝi estis malbela, tamen, havante […] lertan langon, ŝi iam turnis sur sin la okulon de la sinjoro Marta ; mia koro ne aŭdis, kion mia lango fanfaronis [7]; vendis min la malbenita lango, vendis [8]! vi estas decidema homo, — soldata koro, haroj sur la lango [9]! vi tie murmuras inter la dentoj, kvazaŭ ia monstra sekreto sidus sur via lango [10]; mi elŝiros al vi el la buŝo vian malbenitan langon [11]! [li] gardas sian buŝon kaj sian langon (silentas) [12]; (figure) lia nomo estas sur ĉies lango (li estas tre fama); „Fajro sur mia lango“ (poemaro de Edwin de Kock) [13]; plej bona gvidilo estas la lango PrV ; kion koro sentas, lango prezentas PrV ; la lango de virino estas ŝia glavo PrV ; antaŭ la lango laboru la cerbo PrV .
3.
(figure) Io simila al lango: la flamoj elŝovas siajn langojn supren [14]; meze de fajraj langoj […] brulis la pasinteco kaj la animo de Romo [15]; foldo kaj lango (vd junto) estas sistemo por kunigi similajn objektojn rando al rando [16]; kelkaj rokplatoj kuŝis kiel malgrandaj terlangoj en la neprofunda akvo [17]. VD:tenono
angle:
tongue
beloruse:
язык
bretone:
teod
bulgare:
език (анатомия)
ĉeĥe:
jazyk (v ústech)
ĉine:
[shé], 舌头 [shétou], 舌頭 [shétou]
france:
langue (organe)
germane:
Zunge 3. Lasche, Vorsprung
greke:
γλώσσα
hispane:
lengua
hungare:
nyelv (szerv)
indonezie:
lidah
itale:
lingua (anat.)
japane:
[した], 舌肉 [したにく], タン, 舌状のもの [したじょうのもの], 話しぶり [はなしぶり], 弁舌 [べんぜつ]
nederlande:
tong
pole:
język (część ciała)
portugale:
língua
rumane:
limbă (anatomie)
ruse:
язык (орган)
slovake:
jazyk
svede:
tunga
tibete:
ལྕེ་
turke:
dil
ukraine:
язик

langa

Rilata aŭ apartenanta al lango: langa kiso; ANA langa arterio; KUI langa kolbaso; FON langa konsonanto; langa radiko, dorso [18]; fortikiĝadis la langaj muskoloj, kiuj bezonis sufiĉe da spaco [19]; rea kisado […], ŝtormaj ekscitoj, langaj, okulaj plezuroj, infanoj ili ja ne plu estis [20]; (figure) (frazaĵo) langa vundo plej profunda PrV .
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
19. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
20. Monato, Franz-Georg Rössler: La unua nokto, 2004
angle:
tongue (related to or involving the tongue)
beloruse:
язычны, языковы
france:
lingual
germane:
Zungen-
japane:
舌の [したの], 舌状の [したじょうの]
pole:
językowy
rumane:
lingval
ruse:
языковый, язычный
ukraine:
язиковий

langeto

1.
Malgranda, mallonga lango: Aleksandro […] elŝovis sian gracian langeton, iom ĉirkaŭdancis kun majestaj movoj [21]; balanciĝis la flamlangetoj de la kandeloj [22].
2.
KOMP Elstaraĵo de komputila fenestro, facile alklakebla. Firefox estas kompakta versio de la programo Mozilo; ĝi inkluzivas ŝildon kontraŭ ŝprucfenestroj, Guglo-serĉejon kaj la eblon navigi per langetoj [23].
21. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
22. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 24
23. M. Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas, Monato, 2005:1, p. 17a
angle:
tab
beloruse:
1. язычок 2. укладка
bretone:
pempilh (stlenn.)
ĉeĥe:
jazýček, jazýček (nástroje, přístroje)
ĉine:
2. 标签页 [biāoqiānyè], 標籤頁 [biāoqiānyè]
france:
languette, onglet
germane:
1. Zünglein 2. Registerkarte, Reiter, Tab
indonezie:
tab
itale:
linguetta, scheda (tab)
japane:
小さい舌 [ちいさいした], 指針 [ししん], リード, 舌片 [したかた]
nederlande:
lipje
pole:
języczek
rumane:
uvulă
ruse:
закладка, язычок (закладка)
slovake:
jazýček nástroja
ukraine:
язичок

sonorillango

Centre pendanta, pendola parto de sonorilo, kiu, agitate, frapas la vandon kaj ĝin sonigas: la sonorillango frapis la vandon de sonorilego [24]. SIN:frapilo, svingilo1.a
24. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
angle:
clapper, clanger
beloruse:
язык звона
france:
battant de cloche
germane:
Klöppel
pole:
serce dzwonu
rumane:
limbă de clopot

langtrinki

(tr)
Trinki elprenante fluaĵon per la lango, kiel hundo; lektrinki. VD:leki
angle:
lap
beloruse:
хлябтаць
bretone:
lapañ
france:
laper
germane:
lecken, auflecken, schlecken
hungare:
lefetyel
itale:
leccare (bere con la lingua)
nederlande:
oplikken, slobberen
pole:
chłeptać
rumane:
îmbuca
ruse:
лакать
slovake:
chleptať, strebať
svede:
lapa

administraj notoj

~trinki: Mankas dua fontindiko.
~trinki: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.