*kron/o UV

*krono

1.
Cirklaĵo por meto sur la kapon de iu, sur la ekstremon de io:
a)
kapornamo el kunplektitaj floroj, branĉetoj, folioj, en iuj kulturoj kiel militista, sporta aŭ civila honorsigno: unu floro ne estas krono PrV ; oni piknikas, plukas florojn kaj faras el ili kronojn, kiujn oni surkape portas [1]; ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon […] kaj mokis lin, dirante: Saluton, Reĝo de la Judoj! [2].
b)
metala kapornamo, signo de moŝteco, precipe de reĝeco en eŭropa kaj aliaj kulturoj: oni elkondukis la reĝidon, metis sur lin la kronon kaj […] proklamis lin reĝo [3]; metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron [4]; reĝina krono [5]; ŝi havis sur la kapo grandegan oran kronon, ornamitan per briliantoj kaj karbunkoloj [6].
VD:diademo, girlando, ringo
2.
(figure) Signo aŭ simbolo de merito, de sukceso: krono de gloro estas la grizeco (de maljunulaj haroj) [7]; nepoj estas krono por maljunuloj [8]; brava virino estas krono por sia edzo [9].
3.
POL(figure) Reĝeco, suvereneco: laŭ la nuna kodo por la imperiestra familio nur viroj per la vira deveno rajtas heredi la kronon [10]; Manks-insulo […] estas posedaĵo de la brita krono [11]; brita fideleco al la krono kaj al la virino, kiu nun portas ĝin [12].
4.
Objekto similforma kiel krono1.b: [la] altstaturaj palmoj ege impresis al mi pro ties kunigitaj kronoj [13]; kronviruso; denta krono [14]. VD:egreto2, kresto, korolo, supro de arbo
HOM:krono (monunuo), Krono (titano)
1. Bardhyl Selimi: Tago de la somero, Monato, 2006/06, p. 9
2. La Nova Testamento, Mateo 27:29
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 23:11
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:6
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:11
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:31
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:6
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:4
10. Isikawa Takasi: Palacaj perturboj, Monato, 2013/10, p. 8
11. Garbhan MacAoidh: Flagoj: fenestro al vasta mondo, Monato, 2004/04, p. 16
12. W. H. Simcock: Monarkia mistiko, Monato, 2005/07, p. 11
13. Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, Monato, 2007/07, p. 14
14. last/pg: Fremdaj korpoj, Monato, 2006/05, p. 10
angle:
crown
beloruse:
вянок, вянец, карона
ĉeĥe:
koruna, koruna (měna i symbol království), věnec
ĉine:
王冠 [wángguān], 冕 [miǎn], 皇冠 [huángguān], 冠 [guān], 牙冠 [yáguān], 僧帽 [sēngmào], 树冠 [shùguàn], 樹冠 [shùguàn]
france:
couronne
germane:
Krone denta ~o: Zahnkrone.
hispane:
corona
hungare:
1.a babérkoszorú, koszorú 1.b korona 2. korona 3. korona
japane:
クローネ
nederlande:
kroon
pole:
korona
portugale:
coroa
rumane:
coroană
ruse:
1.a венок 1.b корона, венец 3. корона
slovake:
koruna (aj peniaz)
ukraine:
вінок, вінець

kroni

(tr)
1.
Ornami per krono: la junulinoj kronis siajn amikinojn per floroj; [ŝi] eltiris verdan petroselon el la balaaĵejo kaj kronis la poton [15].
2.
Ceremonie agnoski ies meriton aŭ atingon per surkapigo de krono reala aŭ metafora: kroni la laŭreaton en konkurso. SIN:premiiVD:glorkrono, laŭrokrono
3.
Unuafoje ceremonie surkapigi kronon1.b kiel signon de la monarka potenco: en 1430 oni intencis kroni dukon Vytautas la Granda kiel reĝon de Litovio [16].
4.
(figure) Rekompenci per atingo de rezulto: saĝuloj estas kronataj de klereco [17]; restas fari nur kelkajn paŝojn por pravigi siajn esperojn […], por kroni tiujn ĉi dek ok jarojn FK ; se vi ne kronos mian konstantan amon, tiam mi ne valoros la teran ekzistadon [18].
5.
(figure) Esti supra (space) aŭ fina (tempe, proceze) parto de io: la vojeton kronis malluma, densa arbaro [19]; fine, por kroni ĉion, plaĉis al la respektinda reĝino honori nian kunvenon per sia ĉeesto [20]; ŝi estas vestita brile bunte kiel amazona papago, kronita de granda ĉapelo [21]; restoracioj, kronitaj de pinarboj [22]; kadukajn kabanojn oni kronis per sunpaneloj [23]; Baĥo antaŭe tre ŝpareme utiligis tiun sigelon, sed konscie kronis sian lastan verkon per ĝi [24]; (frazaĵo) la fino kronas la verkon PrV .
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
16. last: Celen sursele, Monato, 2010/11, p. 11
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:18
18. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 13a
19. Kazimierz Bein (trad.): Internacia Krestomatio, La Miraklo de Purun Bhagat (R. Kipling)
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
21. Albisturo Kvinke: Ŝanĝiĝanta mondo, Monato, 2010/11, p. 17
22. Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 17
23. Franz-Georg Rössler: Sunelektraj kamparanoj, Monato, 2012/11, p. 11
24. Franz-Georg Rössler: Finiĝis la Bach-jaro, Monato, 2001/01, p. 17
angle:
crown
beloruse:
1. надзяваць вянок, упрыгожваць вянком 2. вянчаць 3. вянчаць, каранаваць 4. вянчаць 5. вянчаць
ĉeĥe:
ověnčit, věnčit
france:
couronner
germane:
krönen
hispane:
coronar
hungare:
4. megkoronáz
japane:
冠をかぶせる [かんをかぶせる], 即位させる [そくいさせる], 頂を飾る [いただをかざる], 最後を飾る [さいごをかざる]
nederlande:
1. kronen 2. bekronen 3. kronen 4. bekronen 5. een kroon vormen op
pole:
koronować
rumane:
încorona
ruse:
1. украшать венком 2. венчать, увенчать 3. венчать (на царство), короновать 4. увенчать 5. венчать la fino ~as la verkon: конец ‐ делу венец.
slovake:
korunovať
ukraine:
вінчати, увінчувати, коронувати, насаджувати коронку

glorkrono

Krono donita al iu pro akirita gloro, ekz-e dum batalo; ekz-e laŭrokrono, ofte uzata metafore: ne helpas glorkrono al malplena kaldrono PrV ; la Libraro estu taŭga memoraĵo pri nia amata amiko, kaj glorkrono por nia Majstro VivZam . VD:aŭreolo, nimbo, prestiĝo
beloruse:
арэол славы
ĉeĥe:
aureola, gloriola, svatozář
france:
auréole (rel.), nimbe (rel.)
germane:
Gloriole, Ruhmeskrone
hungare:
dicsfény
nederlande:
aureool
pole:
aureola, nimb
portugale:
auréola
rumane:
aureolă, nimb
ruse:
ореол, нимб
slovake:
aureola, gloriola, svätožiara
ukraine:
німб, ореол

laŭrokrono

Krono1.a el laŭraj branĉetoj, kutima honorsigno ĉe la antikvaj grekoj kaj romianoj; metafore, simbolo de venko, sukceso, merito: (figure) kion ajn fifamigan oni alie povis diri pri „Jorike“, pro unu afero ĝi meritis laŭrokronon: ĝi estis eminenta instrumajstro [25]; la blazonŝildon [de Argentino] ĉirkaŭas laŭrokrono, kiu reprezentu la armean venkon en la batalo pri ŝtata sendependeco [26].
25. B. Traven, tr. Hans-Georg Kaiser: La Mortula ŝipo, Ĉap. 31a
26. Vikipedio, Blazono de Argentino
beloruse:
лаўровы вянок
bretone:
kurunenn lore
ĉine:
桂冠 [guìguān]
germane:
Lorbeerkranz
katalune:
corona de llorer, laurèola
nederlande:
lauwerkrans
pole:
wieniec laurowy
rumane:
coroană de dafin
ruse:
лавровый венок
ukraine:
лавровий вінок

lumkrono

Luma krono, aŭreolo1; krono kun lumoj, kandeloj a.s. simboliganta aŭreolon: la ĉiela veo ĉirkaŭas, kiel lumkrono, vian kapon, ho, Mater Dolorosa [27]; en la posttagmezo de la lasta tago de l’ jaro irantoj aperas [kaj] estas servataj de Lucia kun lumkrono sur sia kapo je varmigita alkoholaĵo [28].
27. Alexandra Mexin: Madono, Esperanto (UEA) n-ro 292 (dec. 1924), p.198
28. G.F.H., trad. Sven Valerius: Nacia moro kaj kutimoj de Stockholmaj laboristoj, Revuo, Monata Aldono al „Esperanto Triumfonta“, n-ro 13, dec. 1923, p.140
angle:
halo, gloriole, wreath of lights
beloruse:
гало, арэол, кола сьвятла
germane:
Lichtkranz, Lichterkranz, Heiligenschein

Aŭstrala Krono [29] (CrA)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Corona Australis): NGC 6541 estas globa stelamaso en konstelacio Aŭstrala Krono [30].
29. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
30. Vikipedio, NGC 6541
angle:
Corona Australis
beloruse:
Паўднёвая Карона (сузор’е)
ĉine:
南冕座 [Nánmiǎnzuò]
france:
Couronne australe (constellation)
germane:
Südliche Krone
hispane:
Corona Austral
latinece:
Corona Australis
nederlande:
Zuiderkroon
pole:
Korona Południowa (gwiazdozbiór)
rumane:
Coroana Australă (constelație)

Boreala Krono [31] (CrB)

AST Nord-hemisfera stelfiguro (Corona Borealis): NGC 6002 estas stelo en konstelacio Boreala Krono [32].
31. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
32. Vikipedio, NGC 6002
angle:
Corona Borealis
beloruse:
Паўночная Карона (сузор’е)
ĉine:
北冕座 [Běimiǎnzuò]
france:
Couronne boréale (constellation)
germane:
Nördliche Krone
hispane:
Corona Boreal
latinece:
Corona Borealis
nederlande:
Noorderkroon
pole:
Korona Północna (gwiazdozbiór)
rumane:
Coroana Boreală (constelație)

administraj notoj