9prestiĝ/o PVEF
9prestiĝo
-
Alta reputacio, estimo,
brila imponeco akirita per siaj meritoj:
per ĝia kvazaŭ oficiala karaktero, [la Kongreso] antaŭenpuŝos la
prestiĝon de nia afero en la okuloj de la mondo, kio estas por ni tre grava
[1];
Karlo, iom pli ol 20-jara junulo ĝis nun ne povis akiri konstantan laboron,
escepte kelkajn helplaborojn, [plenumitajn] sekrete por ne
malaltigi la prestiĝon de la familio
[2];
via ekscelenco, oni liberigis la senkulpajn, oni malpie detruis iliajn aktojn
kaj, malgraŭ tio, la prestiĝo de la ŝtato perdis nenion
[3]?
necesos trovi rimedon por malgrandigi la prestiĝon de tiu nova homo, kiu sin
lanĉis […] en politikon
[4].
famo, gloro, honoro, nimbo, renomo
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (b)
2. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
4. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1
2. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
4. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1
- angle:
- prestige
- beloruse:
- прэстыж
- ĉine:
- 威信 [wēixìn], 威望 [wēiwàng], 信誉 [xìnyù], 信譽 [xìnyù]
- france:
- prestige
- germane:
- Prestige, Ansehen, Geltung
- hungare:
- presztizs, tekintély
- japane:
- 威信 [いしん], 威光 [いこう], 信望 [しんぼう], 名声 [めいせい]
- nederlande:
- prestige
- pole:
- autorytet, prestiż
- portugale:
- prestígio, importância social, crédito
- rumane:
- autoritate, prestigiu
- ruse:
- престиж, авторитет, репутация
- ukraine:
- престиж, авторитет, репутація
9prestiĝa
-
Ĝuanta prestiĝon:
ili volis, ke la gazeto restu prestiĝa kaj bone konsiderata ankaŭ en sciencaj,
intelektaj medioj
[5];
[li] vizitis s-ron Bordoz, simplan libroteniston, en ties malnova
hejmo – pli prestiĝa ol la eta loĝejo de Loreta
[6];
literaturaj konkursoj […] estis tre ŝatataj pro la prestiĝa signifo,
kiun ili havis
[7];
ju pli da membroj havas UEA, des pli forte kaj prestiĝe ĝi povas aŭdigi sian voĉon
[8];
ŝi jam gajnis la prestiĝan premion Remarque en Germanio
[9].
brila2, renoma
5.
Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 12
6. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Literaturo
6. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Literaturo
- angle:
- prestigious
- beloruse:
- прэстыжны
- ĉine:
- 烜赫 [xuǎnhè]
- france:
- prestigieux
- germane:
- angesehen, repräsentabel, renommiert
- hungare:
- elismert, tekintélyes
- japane:
- 威信のある [いしんのある], 信望のある [しんぼうのある], 名高い [なだかい]
- nederlande:
- prestigieus
- pole:
- prestiżowy
- rumane:
- prestigiosul
- ukraine:
- престижний