1girland/o PV
girlando
-
Ornama ĉena plektaĵo el floroj kaj folioj,
kiun oni povas volvi, pendigi...:
girlandoj da artaj rozoj
[1];
[li portis] girlandojn al la pordegoj, kaj volis oferi kun la homamasoj
[2];
en longaj girlandoj tie pendis plej mirindaj grimpokreskaĵoj
[3];
brulantaj lampoj pendis en girlandoj
[4];
girlandoj el olivaj kaj laŭraj folioj
[5];
post la ludado li ekhavas girlandon el belaj floroj kaj denove li devas ludi
[6];
sur la brusto estis pendigita girlando el konkoj
[7].
festono
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La porcio da glaciaĵo
2. La Nova Testamento, La agoj 14:13
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
7. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La guarbo

- angle:
- garland
- beloruse:
- гірлянда
- ĉeĥe:
- girlanda, věncoví
- ĉine:
- 花环 [huāhuán], 花彩 [huācǎi]
- france:
- guirlande
- germane:
- Girlande, Blumengewinde, Laubgewinde
- hispane:
- guirnalda
- japane:
- 花飾り [はなかざり], 花輪模様 [はなわもよう]
- katalune:
- garlanda
- nederlande:
- guirlande, slinger
- perse:
- گلبند، تاج گل
- pole:
- girlanda
- portugale:
- coroa (de folhas e flores), grinalda
- ruse:
- гирлянда
- slovake:
- girlanda, veniec
- turke:
- çiçekten/yapraktan çelenk, bezek kordonu
- ukraine:
- ґірлянда