9virus/o SPV

9viruso

1.
BAK Mikroorganismo kaŭzanta infektajn malsanojn ĉe animaloj, plantoj kaj bakterioj, ne povanta ekzisti sen gastiganta ĉelo kaj ne havanta propran metabolon: la baza vojo de infektado de narkotaĵemuloj estas la vasta aplikado de injektilo kune uzata kun personoj infektitaj de la viruso de aidoso [1]; kelkaj virusoj uzas ribonukleatan acidon por konservi la genetikan informon [2]; sur la supraĵo de la virusoj estas tubereca kovrilo, simila al krono aŭ korono [3]; la malsanulino ricevis kontraŭvirusajn medikamentojn [4]; (figure) eĉ la plej saĝaj kaj ekvilibraj homoj ne sukcesas eskapi la viruson de naciismo [5].
2.
KOMP Komputila programo, kiu kapablas krei (ne necese tute indentajn) kopiojn de si mem kaj enigas tiujn en komputilajn dosierojn, sistemojn aŭ aliajn programojn; la kopio plej ofte mem havas la kapablon krei pliajn kopiojn: mian personan komputilon neniam trafis viruso, kvankam mi sendis kaj ricevis centojn da retpoŝtaj leteroj, bultenoj kaj cirkuleroj [6]; unu el la plej venenaj virusoj, kiujn mi ricevis, venis ene de listo de membroj de UEA [7].
1. V. Lemelev: Novaj strategioj en Rusio, Monato, 2001/05, p. 14
2. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
3. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?, 2005
4. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano, 2008
5. Uwe Joachim Moritz/Aldo de' Giorgi: Du opinioj, Monato, 2000/07, p. 4
6. Claude Rouget: Internet ne (tiom) malbonas, Monato, 1997/08, p. 15
7. Monato, Garbhan MacAoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!, 2003
angle:
virus
beloruse:
вірус
bretone:
viruz
bulgare:
вирус
ĉeĥe:
virus
ĉine:
病毒
dane:
virus
eŭske:
birus
finne:
virus
france:
virus
galege:
virus
germane:
Virus
greke:
ίος, μίασμα
hebree:
1. נגיף 2. וירוס
hispane:
virus
hungare:
vírus
ide:
viruso
indonezie:
virus
itale:
virus
japane:
ウイルス [ういるす], ビールス
katalune:
virus
nederlande:
virus
norvege:
virus
okcidentfrise:
firus
okcitane:
virus
perse:
ویروس
pole:
wirus
portugale:
vírus
rumane:
virus
ruse:
вирус
slovake:
vírus
svede:
virus
taje:
1. ไวรัส
ukraine:
вірус

kontraŭvirusilo

KOMP Komputila programo kiu kontraŭas virusojn en komputilaj dosieroj, sistemoj aŭ aliaj programoj: la kontraŭvirusilo de Norton detruis kelkajn malpli gravajn virusojn kaj riparis du-tri difektitajn dosierojn: sur la plej gravajn ĝi ne efikis [8]; European Bernt Fix (aŭ Bernd) estas la unua kontraŭvirusilo en 1987 [9].
angle:
antivirus
beloruse:
антывірусная праграма, антывірус
bulgare:
защита от вируси, вирусен скенер
france:
antivirus
germane:
Virenschutz
hispane:
antivirus, aplicación antivirus
indonezie:
antivirus
itale:
antivirus
nederlande:
antivirus-programma
taje:
โปรแกรมป้องกันไวรัส

kronviruso, koronviruso

BAK Iu el grupo de RNA-virusoj, kiuj kaŭzas malsanojn en mamuloj kaj birdoj kaj kies ekstera kovraĵo sub elektrona mikroskopo similas al kronokorono; koronaviruso: la koronviruso, kaŭzanta netipan pneŭmonion, forte diferencas de antaŭe konataj tiaj virusoj [10]; komuniko de la IJK2020-teamo pri la kronviruso: „hieraŭ la itala junulara renkontiĝo IJF anoncis sian nuligon[…][11]; la Monda Organizaĵo pri Sano anoncis la 11-an de marto ke la nova kronviruso estas pandemia [12].
10. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?, 2005
11. Ĉefpaĝo - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
12. Libera Folio: La viruso nuligas esperantistajn aranĝojn, liberafolio.org, 2020-03-14
angle:
coronavirus
beloruse:
каранавірус
ĉeĥe:
koronavirus
ĉine:
冠状病毒
dane:
coronavirus
eŭske:
koronabirus
finne:
koronavirus
france:
coronavirus
galege:
coronavirus
germane:
Coronavirus
hispane:
coronavirus
hungare:
koronavírus
indonezie:
koronavirus
itale:
coronavirus
katalune:
coronavirus
nederlande:
coronavirus
norvege:
koronavirus
okcidentfrise:
coronafirus
okcitane:
coronavirus
perse:
کروناویروس
pole:
koronawirus
portugale:
coronavírus
rumane:
coronavirus
ruse:
коронавирус
svede:
coronavirus
taje:
โคโรนาไวรัส

administraj notoj