3modif/i, modifik/i
modifi, modifiki
(tr)
- Parte ŝanĝi ion ne tuŝante la esencon: 1887 Zamenhof ne ĉesis ŝanĝi kaj modifi la lingvon [1]; [lia] modifika principo estas akceptita kiel bazo por la religio de la hilelistoj [2]; per modifikado de kruda besta forto [3]; laŭ mia sento la preskoboldo naskiĝis precize tiam, kiam mi ekvidis la sunlumon, nun mi jam modifis tiun mian kredon: nuntempe mi estas konvinkita, ke [lia] tasko estas prizorgi kaj misformi miajn artikolojn, kiam ajn kaj kie ajn ili aperas [4]; la Parlamento samtempe modifis la Leĝon pri Pedagogiaj Seminarioj kaj establis oficialan ŝtatan diplomon pri instruado de Esperanto en elementaj lernejoj [5].
1.
Ernest Drezen: Zamenhof, Persista laborado kaj eksperimentado de Zamenhof
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
4. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, Komposta Komploto aŭ Kompoto?
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Agadoj en Lernejaj Medioj
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
4. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, Komposta Komploto aŭ Kompoto?
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Agadoj en Lernejaj Medioj
- angle:
- modify
- beloruse:
- мадыфікаваць, відазьмяняць
- ĉeĥe:
- aktualizovat, doplnit čerstvými daty, obnovovat
- france:
- remanier, retoucher, modifier
- germane:
- modifizieren, abändern, anpassen
- hispane:
- modificar
- hungare:
- módosít, modifikál
- japane:
- 修正する [しゅうせいする], 一部変更する [いちぶへんこうする]
- katalune:
- modificar
- nederlande:
- wijzigen
- pole:
- modyfikować
- portugale:
- modificar
- rumane:
- modifica
- ruse:
- видоизменить, модифицировать
- slovake:
- modifikovať, prispôsobiť, upraviť
- svede:
- modifiera
- ukraine:
- вносити зміни
modifo
- Ŝanĝo kiun oni aplikas modifante ion: Karlo Kirlo […] transdonos al vi sian epokfarantan proponon koncerne la modifon de la internacia lingvo [6]; jen per eta modifo la „ĝardenheĝo“ en la antaŭlasta strofo transformiĝis je „ĝardenneĝo“ [7]; tiuj sonoj, en kiuj superregas la modifa elemento (modifoj, elvokitaj per la lipoj, lango, nazo) estas konsonantoj [8]; kian signifon havas tiuj modifoj? Kial ili estis faritaj? Kaj kiu estas la vera nomo [9]?
6.
Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, Groteska komedieto
7. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, Komposta Komploto aŭ Kompoto?
8. Ivo Lapenna: Retoriko, 2. Voĉo
9. Kiel estis nomata Zamenhof?
7. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, Komposta Komploto aŭ Kompoto?
8. Ivo Lapenna: Retoriko, 2. Voĉo
9. Kiel estis nomata Zamenhof?
- beloruse:
- мадыфікацыя, зьмяненьне
- ĉeĥe:
- modifikovaná verse, varianta
- france:
- modification
- germane:
- Modifikation, Anpassung
- hispane:
- modificación
- pole:
- modyfikacja
- rumane:
- schimbare, modificare
- slovake:
- modifikovaná verzia, variant