*17aktiv/a
aktiva
- 1. ↝
- Agema: aktiva membro [1]; aktiva propagando; aktivaj eksplodoj de pasio; la eminenta angla aŭtorino estas unu el la plej aktivaj aŭtoroj en la lingvo, aperiganta poeziaĵojn, dramojn, kaj eseojn [2].
- 2.
- Aganta, rilata al aganto, manifestiĝanta per sia ago: sep glaĉeroj kirasas la ne-aktivan vulkanon [3]; tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la netaŭgan laboron de la virino, deziris tamen doni al ŝi aktivan pruvon de sia kompato Marta ; mi estas aktiva kompanianino de mia edzo en industria entrepreno Marta ; neaktiva firmaano (ano de komerca societo, kiu prunte donas kapitalon, ne partoprenante en la administrado de la afero); aktiva lingvoposedo (kapablo paroli ‐ kontraste al la pasiva lingvoposedo, t.e. kapablo kompreni);
- 3. ↝
Esprimanta agon, la fonton de ago, rilata al aganto: „amata“ estas pasiva, „amanta“ aktiva participo; „komuniki“ estas verbo aktiva [4].
transitiva
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
2. Kvin virinaj verkistoj de Esperantujo, kiujn ni rekomendas ...
3. W. Schad: Tondrulo -- montego de la AndojMonato
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
2. Kvin virinaj verkistoj de Esperantujo, kiujn ni rekomendas ...
3. W. Schad: Tondrulo -- montego de la AndojMonato
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
- angle:
- active
- beloruse:
- актыўны
- bretone:
- oberiant
- bulgare:
- активен
- ĉeĥe:
- aktivní, reaktivní, účinný, činný
- france:
- actif
- germane:
- aktiv 1. tatkräftig
- hebree:
- פָּעִיל
- hispane:
- activo
- itale:
- attivo
- nederlande:
- actief
- portugale:
- ativo
- ruse:
- 1. активный, деятельный ~a lingvoposedo: активное владение языком 2. активный, действующий 3. активный, действительный (залог)
- slovake:
- aktívny, reaktívny, účinný, činný
- taje:
- 1. ตื่นตัว, คล่องแคล่ว
aktivi
(ntr)
- Havi konstantajn agadojn, celojn, efikojn: en Esperantujo mi aktivis precipe ĵurnaliste [5]; ekde dudeko da jaroj eblas aktivi en la movado per aliaj manieroj, interalie retaj [6]; Jean […] aktivis en Franca Rezistado dum manpleneto da semajnoj en 1944 [7]; pli aktivis la siluroj unu tagon antaŭ la tertremo [8].
5.
Monato, Stefan Maul, 2003
6. D. Janot: en: Didier Janot volas ke la komitato pli aktivu, libera folio, 2019-04-18
7. Monato, Boris Kolker: Ĝuiga enhavo, neĝuiga traduko
8. Monato, Hori Yasuo: Siluroj, ĉu superstiĉo aŭ scienco?, 2003
6. D. Janot: en: Didier Janot volas ke la komitato pli aktivu, libera folio, 2019-04-18
7. Monato, Boris Kolker: Ĝuiga enhavo, neĝuiga traduko
8. Monato, Hori Yasuo: Siluroj, ĉu superstiĉo aŭ scienco?, 2003
- france:
- être actif
- germane:
- handeln
aktivo ↝
- 1.
Posedataj aŭ ricevotaj sumoj: la aktivo de tiu banko malsuperas ĝian pasivon; en la jaro 2000 fremdlandaj bankoj konsistigis 53 % de la aktivoj de ĉiuj bankoj en la regiono [9]; la direktorejo de civila aviado suspendis la aktivojn de Albatros [10].
- 2. ↝
Aktiva voĉo3: tre ofte povas esti rekomendinde elekti aktivan formon, ĉar aktivo ordinare estas pli simpla kaj pli rekta PMEG .
9.
Monato, Evgeni Georgiev: Internaciaj bankoj stabiligas siajn poziciojn, 2003
10. Monato, Bardhyl Selimi: La prokuroro kaj la prezidanto, 2006
10. Monato, Bardhyl Selimi: La prokuroro kaj la prezidanto, 2006
- angle:
- 1. asset 2. active voice
- beloruse:
- 1. актыў 2. незалежны стан (дзеяслова)
- bretone:
- 1. fred (kontouriezh) 2. tu-gra
- bulgare:
- 1. актив
- ĉeĥe:
- aktivita, výkonnost, účinnost, činnost, činorodost
- france:
- 1. actif 2. voix active
- germane:
- 1. Forderungen, Aktiva, Haben, Einlagen 2. Aktiv, Tätigkeitsform
- hebree:
- פעילות
- hispane:
- 1. activo 2. voz activa
- nederlande:
- 1. actief, activa 2. actief
- portugale:
- 1. ativo 2. voz ativa
- ruse:
- 1. актив 2. действительный залог
- slovake:
- aktivita, výkonnosť, účinnosť 1. aktívum
- taje:
- 2. กรรตุวาจก
aktiveco
- Tio kion aganto faras: laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo Marta ; ekzemple „kuri“ per si mem povus esti nur aktiveco, sed „kuri kilometron“ estas plenumo [11].
11.
K. Miner:
Situacia aspekto en Esperanto, Lingva Kritiko, 2009-10-29
- angle:
- activity
- bulgare:
- дейност
- ĉeĥe:
- aktivita, výkonnost, účinnost, činnost, činorodost
- france:
- activité
- germane:
- Aktivität
- hispane:
- actividad
- nederlande:
- activiteit
- slovake:
- aktivita, výkonnosť, účinnosť
- taje:
- ความตื่นตัว, ความคล่องแคล่ว
aktivigi
(tr)
- 1.
- Igi aktiva, aganta, funkcianta: aktiviga principo de interna konkuro [12]; kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton [13]?
- 2.
ni povas tute bone kaj regule aktivigi aŭ pasivigi la verbon, dirante „manĝantigi“ kaj „manĝatigi“ [14].
12.
Monato, La Fino de la Mondo Komenciĝas en Sarajevo, 93/10
13. [K. Kniivilä]: Amri Wandel volas aktivigi landajn asociojn..., libera folio, 2010-08-16
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
13. [K. Kniivilä]: Amri Wandel volas aktivigi landajn asociojn..., libera folio, 2010-08-16
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
- angle:
- activate
- bulgare:
- активирам
- ĉeĥe:
- aktivizovat, popohánět, stimulovat, vzbudit zájem, zabavit
- france:
- activer
- germane:
- aktivieren
- hebree:
- לְהַפְעִיל
- hispane:
- activar
- nederlande:
- activeren
- slovake:
- aktivizovať, podnecovať
aktiviĝi
(ntr)
- Iĝi aktiva, ekagi, ekfunkcii: mi aktiviĝis en Nederlanda Esperanta Junularo [15]; aktiviĝis prokurorejo […] al defendo de la kuraĝa virino [16]; sekve de imunodifekto aktiviĝas en pulmoj antaŭaj aŭ iamaj tuberkulozaj restaĵoj [17].
15.
A.-S. de Vries: en:
Panteono, edukado.net, 2015
16. Monato, last: Salajro en koverto, 2006
17. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, 2007
16. Monato, last: Salajro en koverto, 2006
17. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, 2007
- france:
- s'activer
aktivismo
- ĉeĥe:
- aktivizmus
- france:
- activisme
- germane:
- Aktivismus
- hispane:
- activismo
- slovake:
- aktivizmus
aktivulo, aktivisto ↝
Homo, kiu regule agas en societo, por iu celo...: kunvenoj de aktivuloj dum la universalaj kongresoj [21]; publikaj protestoj de mediaktivistoj en la usona urbo San-Francisko [22]; infanoj de aktivistoj en la sindikata movado neniam estas akceptitaj [23].
21.
I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974
22. Monato, Claude Rouget: Greenpeace venkis aŭtofirmaon Ford, 2005
23. Monato, Hori Jasuo: Leciono pri korupto, 2008
22. Monato, Claude Rouget: Greenpeace venkis aŭtofirmaon Ford, 2005
23. Monato, Hori Jasuo: Leciono pri korupto, 2008
- ĉeĥe:
- funkcionář, činovník
- france:
- membre engagé, militant
- germane:
- Aktivist, Handelnder, Tatkräftiger
- hebree:
- פעיל
- hispane:
- voluntario, militante
- slovake:
- funkcionár, činovník
aktivularo ↝
Tuto de aktivuloj kune agantaj: la Deklaracio de Tyresö respegulas la modan lingvaĵon de la studenta aktivularo [24].
24.
Z. M. Sikosek: La jarcento de Esperanto, La Ondo de Esperanto, 2000:12 (74)
- ĉeĥe:
- aktiv (lidé)
- france:
- les militants
- hispane:
- los militantes
- slovake:
- aktív (ľudia)
malaktivi
(ntr)
- Ne agadi, ne aŭ ne plu plenumi taskojn: pro diversaj kialoj ni sufiĉe malaktivis en la lastaj monatoj [25].
25.
Verdamaro:
Lastaj novaĵoj pri Egalecen, Egalecen, 2016-07-11
- france:
- être inactif
malaktiveco, senaktiveco
- Neagado, senfareco, neplenumo de taskoj: la senaktiveco turmentis lin [26]; de kelkaj jaroj estiĝis en la Komitato plendoj pri la malaktiveco de kelkaj komitatanoj [27].
26.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
27. -: TEJO eksigas neaktivajn komitatanojn, libera folio, 2017-04-04
27. -: TEJO eksigas neaktivajn komitatanojn, libera folio, 2017-04-04
- france:
- inactivité
- germane:
- Inaktivität
malaktivigi ↝
(tr)
-
Igi ne aktiva, ne aganta, ne funkcianta:
se vi malaktivigas Flash vi ne povos spekti
videojn en la plimulto de retejoj
[28].
malŝalti
28.
[E. Trápani k. a.]:
Kontroli viajn kromprogramojn, [vidita en 2013]
- ĉeĥe:
- inhibovat, ochromit
- france:
- désactiver
- germane:
- deaktivieren
- hispane:
- desactivar
- slovake:
- inhibovať, ochromovať
malaktiviĝi, senaktiviĝi
administraj notoj
~ularo:
Mankas dua fontindiko.
mal~i: Mankas dua fontindiko.
mal~igi: Mankas dua fontindiko.
mal~iĝi, sen~iĝi: Mankas dua fontindiko.
mal~i: Mankas dua fontindiko.
mal~igi: Mankas dua fontindiko.
mal~iĝi, sen~iĝi: Mankas dua fontindiko.