1Bibli/o
Biblio
- 1.
-
Kolekto da antikvaj tekstoj, kies konsisto iom varias laŭ
la
konfesioj, akceptita en judismo, kristanismo (kaj, certagrade,
ankaŭ en islamo) kiel Die inspirita
Sankta Skribo.
- a)
- Hebrea Biblio: li ne hezitis alpreni la teruran laboron, kia estis la traduko de la tuta juda Biblio (nomata Malnova Testamento fare de la kristanoj) [1].
- b)
- La sankta libro de kristanismo, konsistanta el la Malnova kaj la Nova Testamentoj: la knabo havis la aĝon de nur ses jaroj, sed li jam sciis ion el la Biblio kaj el la piaj psalmoj [2]; la Kristaneco montris al li en la Biblio la konsolon pri eterna vivo [3].
- 2.
- Ekzemplero de tiu libro: Ŝi prenis nur unu solan el la verdaj folioj, portis ĝin hejmen, metis ĝin en sian Biblion, kaj tie ĝi kuŝis, freŝa, ĉiam freŝa, kaj nevelkanta [4].
Rim.:
Biblio,1 estas propra nomo, do laŭ
gramatiko ĝi devus esti senartikola kaj kun la majuskla B;
biblio,2 estas nomo komuna kaj
nombrebla:
li disdonis la bibliojn al la lernantoj.
1.
Monato, La influo
de la hebrea lingvo sur Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
- beloruse:
- 1. Біблія 2. біблія
- bulgare:
- Библия
- ĉeĥe:
- Písmo svaté, bible
- france:
- bible
- germane:
- Bibel
- hispane:
- Biblia
- hungare:
- 1. Biblia 2. biblia
- indonezie:
- Alkitab
- itale:
- bibbia
- japane:
- 聖書 [せいしょ]
- katalune:
- Bíblia
- pole:
- 1. Biblia 2. biblia
- ruse:
- 1. Библия 2. библия
- slovake:
- Písmo sväté 1. Biblia 2. biblia
- turke:
- Kutsal Kitap, Tevrat, Zebur ve İncil
- ukraine:
- Біблія, Святе Письмо
- volapuke:
- bib
Hebrea BiblioPIV1
-
Baza krestomatio de malnovhebrea literaturo (el „libroj“
religiaj, moralaj, folkloraj, poeziaj, historiaj, higienaj,
politikaj k.a.), originale verkita en la lingvoj hebrea kaj
parte aramea, komuna al
judismo
kaj kristanismo:
Septuaginto estas greka traduko de la hebrea Biblio, la laboro
de 70 aŭ 72 helenigitaj judoj en Aleksandrio sub la Ptolemeoj
ĉirkaŭ 280 a.K
[5].
Septuaginto,
Masora BiblioRim.: En tradicia kristanismo iom pli ampleksa versio de tiu kolekto estas konata kiel la Malnova Testamento.
- beloruse:
- габрэйская Біблія, юдэйская Біблія, Танах
- germane:
- Altes Testament
- hungare:
- Héber Biblia
- itale:
- Antico Testamento
- katalune:
- Bíblia Hebraica, Tanakh
- ruse:
- еврейская Библия, Танах
Londona Biblio
- Esperantigo de Biblio, unue eldonita de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo en 1926; ties Malnova Testamento estas tradukita de Zamenhof el la Masora Biblio kaj redaktita de Biblia komitato (laŭ permeso de Zamenhof mem): la Londona Biblio estas la plej aŭtoritata kaj la plej disvastigita el la bibliaj tradukoj en Esperantujo; la terminaraj diskutoj pri ĝustaj tradukoj en la Londona Biblio bone reflektas la diversajn tendencojn en Esperanto [6].
- beloruse:
- лонданская Біблія, эспэранцкая Біблія
- germane:
- Londoner Bibel
- hungare:
- Londoni Biblia
- itale:
- bibbia di Londra
- katalune:
- Bíblia de Londres
- ruse:
- Лондонская Библия, эсперантская Библия
administraj notoj
Londona ~o:
Mankas dua fontindiko.