atelier/o PIV1

ateliero

1.
ARKIBELA Iom vasta, hela laborejo, kian uzas pentristoskulptisto: Grit purigos la atelieron [1]; [li] instruis private en sia ateliero kaj fondis privatan pentrado-lernejon por virinoj [2]; mia ateliero estas mia ĝardeno [3]; la albanan skulptiston Gezim Hidri, laborantan en sia ateliero en Londono, vizitis subite anoj de la brita enmigra servo [4].
2.
KINMUZ Studio, elprovejo por arta eksperimentado: la taverno krome estos teatro konstante proponanta folk-balojn, koncertojn kaj muzikajn atelierojn [5]; oni surdiskigis ĝin iam antaŭe en surdiskiga ateliero [6].
3.
(evitinde) Metiejo, metilernejo: en subĉielaj atelieroj la infanoj lernas antikvajn metiojn (potfaradon, kotbrikmuldadon, mueladon ktp) [7].
1. trad. C.M.C.: La junulino kun la perlo, 2004
2. Walter Klag: Marŝi kun mortontoj, Monato, 2014/05, p. 11
3. Franz-Georg Rössler: Mia ateliero estas mia ĝardeno, Monato, 2001/01, p. 16
4. Bardhyl Selimi: Hejmeniru!, Monato, 2008/08, p. 10
5. Paŭl Peeraerts: Pri paeljoj kaj pentraĵoj, Monato, 2008/06, p. 5
6. Franz-Georg Rössler: Kanto de la montoj, Monato, 2013/03, p. 12
7. Garbhan MacAoidh: Kampoj de Soria Antonio Machado, universala poeto, Monato, 2004/12, p. 23
angle:
2. art workshop
beloruse:
атэлье, майстэрня (мастацкая), студыя (мастацкая)
ĉeĥe:
1. ateliér, pomocníci, přen. žáci, umělecká dílna
ĉine:
工作室 [gōngzuòshì], 画坊 [huàfāng], 畫坊 [huàfāng], 文化艺术坊 [wénhuàyìshùfāng], 文化藝術坊 [wénhuàyìshùfāng], 照相摄影室 [zhàoxiàngshèyǐngshì], 照相攝影室 [zhàoxiàngshèyǐngshì], 时装店 [shízhuāngdiàn], 時裝店 [shízhuāngdiàn], 斋 [zhāi], 齋 [zhāi]
france:
1. atelier (d'artiste) 2. atelier
germane:
2. Kunstwerkstatt
hebree:
סדנה
slovake:
1. ateliér
ukraine:
ательє, художня майстерня

administraj notoj