1torent/o

torento

1.
Rapidega daŭra akvofluo estigata de granda dekliveco de grundo: torento, kiu defluas de la monto [1]; li prenis sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn ŝtonojn el la torento [2]; post kelka tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando [3]; [ĉe la] flanko de la arbaro troviĝis granda, profunda torento, la akvo en ĝi fluis tiel brue, ke estis tre malfacile naĝi kontraŭ la fluado [4].
2.
Rapidega nedaŭra akvofluo estigata de pluvego aŭ neĝfandiĝo: ondoj leviĝadis en la strata defluilo, kaj kia forta torento tie estis [5]!
3.
(figure) Io, kio estas abunda kaj rapidega: torentoj da moko [6]; torentoj da larmoj [7]; la torento de liaj deziroj [8]; nova torento da vivo trafluas ĝin [9]; torento da tonoj kaj pensoj ŝin trafluis [10]; torento da blindiga lumo verŝiĝis sur ŝin [11]; perei en la torento de la ordinareco [12]; la gracia […] virino […] eldiris tiun torenton da vortoj rapide, preskaŭ sen spirhalto Marta . SIN:lavango, ventego, uragano
angle:
torrent, stream
bulgare:
порой, стремителен поток
ĉeĥe:
bystřinný proud
germane:
Sturzflut 1. reißender Fluss, Sturzbach 2. Sturzbach, Flut 3. Flut, Strom
hungare:
1. zuhatag, hegyi patak 2. ár, áradat, folyam 3. özön
japane:
急流 [きゅうりゅう], 早瀬 [はやせ], 奔流 [ほんりゅう], 激流 [げきりゅう], ほとばしり, 連発 [れんぱつ]
nederlande:
1. bergstroom 2. stroom 3. stroom
pole:
potok, strumień
portugale:
torrente, caudal, enxurrada
ruse:
поток, паводок
slovake:
príval, riava, strmá bystrina
taje:
น้ำที่ไหลแรง
ukraine:
потік, злива

torenta

Simila al torento: granda torenta rivero [13]; torenta pluvo; la pluvo faladis torente kaj la ventego furiozis [14]; el la urba pordego torente moviĝadis la tuta popolo [15].
angle:
torrential
bulgare:
пороен
ĉeĥe:
přívalový, vířivý
germane:
wildbachartig, strömend
hungare:
zuhogó, zúduló, áradó, ömlő ~a pluvo: zuhogó eső, felhőszakadás.
japane:
急流の [きゅうりゅうの], 急流のような [きゅうりゅうのような], 激しい [はげしい], ほとばしる
nederlande:
wild stromend
pole:
potokowy ~a pluvo: ulewny deszcz, ulewa, rzęsisty deszcz.
ruse:
~a pluvo: проливной дождь, ливень.
slovake:
prívalový, vírivý
ukraine:
заливний

torenti

(ntr)
Flui torente: kiel la pluvo torentis [16]! varma fluo tuj ektorentis en lia koro [17]. somera tempesto torentis sur la monteton [18]; la lunlumo torentis super ambaŭ gigantaj estaĵoj [19]. SIN:ŝpruci, fluegi.
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
17. Shi Chengtai: La kompensa kiso, Monato, 1995/06, p. 27
18. Monato, Júlia Sigmond: La mistera nokto, 2009
19. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La tri Magiaj Pordegoj
bulgare:
потока
ĉeĥe:
téci bystřinným proudem, vířivo proudit
germane:
strömen
hungare:
zuhog, zúdul, ömlik, árad
japane:
奔流となって流れる [ほんりゅうとなってながれる], 殺到する [さっとうする], 襲いかかる [おそいかかる]
nederlande:
stromen
pole:
płynąć potokiem, płynąć strumieniem, lać (o deszczu), lać ciurkiem (o deszczu, o płynie)
ruse:
течь потоком, литься потоком
slovake:
vírivo prúdiť

administraj notoj