4skem/o PV

skemo

Teoria simpligita figuraĵo, prezentanta maldetale ne la formon sed la aranĝon kaj la rilatojn de io: skemo ĉiam sama por la sama okazo Ret ; la ĉefparto [de parolo] povas, ekzemple, konsisti el ekspono, persvado kaj refuto laŭ la klasika skemo Ret ; la skemo de korpo ChC ; la eventoj kutime sekvas jenan iom longan skemon: unue, propono […], sekvas malobservo […], paralele disvolviĝas senprincipaj atakoj […], la lastan stadion markas plena malsukceso EeP ; nia klerigsocieto denove eklaboros plenforte, kaj en ĝia laborskemo troviĝos ankaŭ kursoj en esperanto InfanTorent2 ; la koncepto de UK malnoviĝis, ke ĝia programskemo devus esti rearanĝita [1]; la projekto helpas en strukturigo de la teamo, ĉar ĝi proponas konkretan, elprovitan skemon Kon11 ; la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo […] kreis skemon de la akvociklo Kon11 . SUP:strukturoSUB:plano, modelo, diagramo, grafikaĵo, sistematiko, skeleto, skizo, resumo
1. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
afrikanse:
patroon
albane:
model
amhare:
ንድፍ
angle:
schema, diagram, model, structure, pattern
arabe:
نمط
armene:
օրինակ
beloruse:
схема
bengale:
প্যাটার্ন
birme:
ပုံစံ
bosne:
obrazac
ĉeĥe:
nástin, obrys, osnova, schéma
ĉine:
示意图 [shìyìtú], 示意圖 [shìyìtú], 格局 [géjú], 巧計 [qiǎojì], 巧计 [qiǎojì], 心机 [xīnjī], 心機 [xīnjī]
dane:
mønster
estone:
muster
eŭske:
eredua
france:
organigramme, schéma
galege:
estándar
germane:
Schema, Diagramm, Plan, Bild, Darstellung, Schemazeichnung, Modell, Struktur, Muster, Organigramm Schema, Muster, Aufbau, Anordnung
guĝarate:
પેટર્ન
haitie:
modèl
haŭse:
juna
hinde:
पैटर्न
hungare:
séma, vázlat
igbe:
ụkpụrụ
irlande:
patrún
islande:
mynstur
itale:
schema
japane:
パターン
jave:
pola
jide:
מוסטער
jorube:
Àpẹẹrẹ
kanare:
ಮಾದರಿ
kartvele:
ნიმუში
kazaĥe:
үлгі
kimre:
patrwm
kirgize:
узор
kmere:
គំរូ
koree:
패턴
korsike:
mintali
kose:
ipatheni
kroate:
uzorak
kurde:
mînak
latine:
exemplar
latve:
raksts
laŭe:
ຮູບແບບ
litove:
modelis
makedone:
модел
malagase:
fomba
malaje:
corak
malajalame:
മാതൃക
malte:
mudell
maorie:
tauira
marate:
नमुना
monge:
qauv
mongole:
хэв маяг
nederlande:
model, schema
nepale:
नमुना
njanĝe:
chitsanzo
okcidentfrise:
patroan
panĝabe:
ਪੈਟਰਨ
paŝtue:
بيلګه
pole:
schemat
ruande:
icyitegererezo
ruse:
схема
samoe:
mamanu
sinde:
طرز
sinhale:
රටාව
skotgaele:
pàtran
slovake:
obrys, osnova, schéma
slovene:
vzorec
somale:
naqshad
ŝone:
muenzaniso
sote:
mohlala
sunde:
corak
svahile:
muundo
taĝike:
намуна
taje:
ลวดลาย
tamile:
அமைப்பு
tatare:
үрнәк
telugue:
నమూనా
ukraine:
шаблон
urdue:
پیٹرن
uzbeke:
namuna
vjetname:
mô hình
zulue:
iphethini

skema

1.
Rilata al skemo: la skemaj konvencioj (kiel fari aŭ legi skemojn); skema metodo (por solvi problemon ktp); tiel klare kaj skeme li ne rezonadis, sed […] HsT ; skema numerado [2]; privilegioj kiujn oni donas laŭ la skema aparteno al la certa klaso [3]. VD:modela, tektona
2.
(figure) =skemeca
beloruse:
1. схемны 2. схематычны
ĉeĥe:
neživotný, schematický
ĉine:
公式化 [gōngshìhuà], 概要 [gàiyào]
france:
schématique
germane:
schematisch, null acht fünfzehn
hungare:
1. séma-, vázlat 2. sematikus, vázlatos
itale:
schematico (a schema)
japane:
図式の [ずしきの], 概要の [がいようの]
pole:
1. schematyczny 2. schematyczny
ruse:
1. схемный 2. схематичный
slovake:
schematický
ukraine:
схематичний

skemeca

Prefere aplikanta skemon ol aparte konformiĝi al konkreta situacio: oni kutimas nomi skemeca la skolon, kiu preferas esprimi la konceptojn surbaze de jam ekzistanta radikaro, kaj naturalisma tiun, kiu preferas ĉerpi la vortojn el la aliaj lingvoj BonaLingvo ; Esperanto estas aŭtonoma (skemeca) lingvo, ĉar ĝi obeas nur proprajn regulojn [4]. VD:rutina, stereotipa
beloruse:
схематычны
ĉine:
公式化 [gōngshìhuà], 概要 [gàiyào]
france:
schématique
germane:
schematisch
hungare:
sematikus, vázlatos
itale:
schematico (schematicità)
pole:
schematyczny
ruse:
схематичный, схематический

skemismo

ESP Tendenco, en evoluigo de lingvo (precipe de „planlingvo“, kaj speciale Esperanto), preferi la formojn raciajn, sistemajn kaj unuecajn ol formojn fremdlingvajn, malsistemajn kaj ofte redundajn: la skemismaj projektoj (ankaŭ nomataj „aŭtonomaj“) prilaboras etnolingvan materialon laŭ propraj skemoj ‐ ili do aposteriore transprenas etnolingvaĵojn, sed apriore modifas ilin [5]. SIN:purismoANT:naturalismo
5. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, 1995
beloruse:
схематызм
france:
schématisme
germane:
Schematismus
hungare:
sematizmus
itale:
schematismo
japane:
図式論 [ずしきろん], 図式主義 [ずしきしゅぎ]
pole:
schematyzm
ruse:
пуризм, рационализм, системность

fluskemo PIV3

Grafikaĵo kiu prezentas sinsekvon de procedoj per vortoj kaj interkonektantaj sagoj ekzemple por montri kiel funkcias algoritmo, aŭ kiel oni riparu aparaton. VD:instrukcio
beloruse:
блёк-схема
ĉine:
流程图 [liúchéngtú], 流程圖 [liúchéngtú], 流程框图 [liúchéngkuāngtú], 流程框圖 [liúchéngkuāngtú], 程序框图 [chéngxùkuàngtú], 程序框圖 [chéngxùkuàngtú]
france:
diagramme de flux
germane:
Flussdiagramm, Ablaufplan
japane:
流れ図 [ながれず], フローチャート
pole:
schemat blokowy, diagram blokowy, diagram przepływu
ukraine:
послідовність дій, інструкція

konektoskemo PIV3

ELE Desegnaĵo, montranta kiel ĉiuj eroj de iu cirkvito (elektra sistemo) estas konektitaj aŭ konektotaj. VD:instrukcio
beloruse:
схема злучэньняў (электрычных)
germane:
Schaltplan
japane:
配線図 [はいせんず]
pole:
schemat elektryczny

administraj notoj

flu~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
konekto~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.