3feri/o

ferio

KAL Libera tago, dum kiu oni ne estas devigata labori: la somera kunveno sur la bordo de la lago Chautauque servas sole kaj propre por spirita ripozo, ferioj [1]; mi sopiras [al] kampa vivo kaj ferioj [2]; nun estas la paskaj ferioj [3]; alvenis la someraj ferioj [4]; lernejaj ferioj [5]; la kristnaskaj ferioj [6]; duontaga ferio [7]; israelaj turistoj rezignos pri siaj ferioj en Aŭstrio [8]; revenante el ferioj [9]; escepte de ŝtate deciditaj ferioj (sabato, dimanĉo, festotagoj) la borsoj funkcias de lundo ĝis vendredo [10]. VD:festo
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Libertempo
3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 2
4. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 8
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
6. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, I
7. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 19. Unu Orienten, Alia Okcidenten.
8. Evgeni Georgiev: Ĉu veneno en Vieno?, Monato, 2000/03, p. 6
9. Claude Piron: La bona lingvo, 3. Natura Sin-esprimado
10. Huang Tingsheng: La ĉina bilomerkato, Monato, jaro 2001a, numero 8a, p. 10a
angle:
holiday, vacation
beloruse:
дзень адпачынку (ад працы), дзень водпуску, канікулярны дзень, непрацоўны дзень
bulgare:
отпуск
ĉeĥe:
den volna, prázdninový den, volno (pracovní)
france:
congé, jour férié, jour de vacance
germane:
freier Tag, Ferientag, Urlaub(stag)
hispane:
vacaciones
hungare:
szabadnap, szabadság (szabadnap), szünidő
japane:
休日 [きゅうじつ], 休業日 [きゅうぎょうび], 休暇 [きゅうか], 休み [やすみ]
nederlande:
vakantiedag, vrije dag
portugale:
feriado, dia de folga
ruse:
каникулярный день, день отпуска
slovake:
dovolenka, prázdniny
tibete:
གུང་སེང་
ukraine:
канікули, відпустка

feria

Rilata al la kutima tempo de ferioj, al la por feriado modaj lokoj, aranĝoj, okupoj: la konstruaĵo troviĝas en feria regiono, netaŭga por plentempa loĝado [11]; li sidis sur la larĝa balkono de la feria apartamento [12]; feria vilaĝo meze de la naturo [13]; la feria sezono [14]; en feria vojaĝo [15].
11. G. Van Damme: Sep en unu bato, Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 6a
12. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
13. La Ondo de Esperanto, 2000, No 10
14. Monato, Garvan Makaj: La kornvala ne mortinta!, 2008
15. E. Georgiev: Retpoŝtaĵoj venos ekde nun ankaŭ telefone, Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 15a
beloruse:
адпускны, канікулярны, непрацоўны (аб часе)
bulgare:
ваканционен
ĉeĥe:
dovolenkový, feriální, fériový, prázdninový, volný
france:
férié
germane:
~a regiono: Urlaubsgegend. ~a apartamento: Ferienwohnung. ~a vilaĝo: Feriensiedlung. ~a vojaĝo: Urlaubsreise.
hungare:
üdülő-, szabadnapos, szünidős
japane:
休日の [きゅうじつの]
ruse:
отпускной, каникулярный
slovake:
dovolenkový, prázdninový
ukraine:
канікулярний, вихідний, неробочий

ferii

Dum ferioj ĝui ripozon, plezurokupojn, vojaĝojn: ŝia frato […] nun ferias en Madejro [16]; miloj da homoj troviĝis en eksterlando […] por ferii [17]; vi antaŭe feriis kelkajn somertagojn [18]; en julio kaj aŭgusto, ĉefa libertempa periodo en Eŭropo, ankaŭ eldonejaj oficistoj volas feriadi [19].
beloruse:
адпачываць (ад працы), быць у водпуску, быць на канікулах, не працаваць
bulgare:
почивка празник
ĉeĥe:
být na prázdninách, rekreovat se, trávit dovolenou
ĉine:
去度假 [qùdùjià], 度假 [dùjià], 休假 [xiūjià], 渡假 [dùjià]
france:
être en vacances
germane:
Ferien machen, Urlaub machen
hispane:
tener vacaciones, estar de vacaciones
hungare:
szabadságon van, üdül
japane:
休日を過ごす [きゅうじつをすごす], 休暇を楽しむ [きゅうかをたのしむ]
ruse:
быть в отпуске, быть на каникулах
slovake:
byť na prázdninách, na dovolenke
ukraine:
бути на канікулах, проводити канікули, проводити відпустку, відпочивати

ferianto

Homo, kiu en la koncerna tago havas ferion kaj ne laboras: edukisto […] estras la junajn feriantojn [20]; post la aniĝo de Litovio en Eŭropa Unio kreskis je 30 % la nombro de feriantoj, kiuj direktas sin al landoj de Eŭropo [21].
beloruse:
адпускнік
ĉeĥe:
rekreant
ĉine:
度假者 [dùjiàzhě]
france:
vacancier
germane:
Urlauber
ruse:
отпускник
slovake:
rekreant

administraj notoj