tradukoj: be bg ca de en es fr he hu it nl pt ru sv

*ŝerc/i PV

*ŝerciTEZ

(ntr)
Diri aŭ fari ion neserioze, humure, celante amuzi kaj ridigi. ŝercu nur! Vi pentos iam vian konduton! [1]; li flue parolis ruslingve, ĉiam ŝercis kaj multe ridis [2].

ŝerce

Intence ridigante: ŝerce dirite, cele pensite PrV; Ferenc Szilágyi debutis kiel novelisto per ... ŝerce modernigitaj fabeloj en „Trans la fabeloceano“

ŝercoTEZ Vikipedio

Intenca malserioza diro aŭ faro: la kato, kiu ne amis ŝercojn, saltis sur lian vizaĝon, kraĉis kaj gratis [3]; ridado kaj aplaŭdoj salutis lian ŝercon [4].

ŝercema

Kiu volonte ridigas, kiu ne longe restas tute serioza: tiu fortika, sana, gaja kaj ŝercema maljunulo [5].

duonŝerce

Kun frivola tono kaŝanta seriozan intencon: li venis al mi kaj diris, duonŝerce duonserioze „Ŝi cedis nun“ [6].

fiŝerco

Triviala aŭ iel ŝoka malseriozaĵo: poeto de vortludoj, fiŝercoj, komentoj pri homaj absurdaĵoj [7].

senŝerce

Tute serioze. senŝerce... Mi povas freneziĝi de amo [8]. tute senŝerce dirite [9].

tradukoj

anglaj

~i: joke.

belorusaj

~i: шуткаваць, жартаваць; ~e: нарокам, шуткуючы, жартуючы; ~o: жарт; ~ema: жартаўлівы; duon~e: паўжартам; fi~o: дрэнны жарт.

bulgaraj

~i: шегувам се; ~e: шеговито; ~o: шега.

francaj

~i: plaisanter; ~e: plaisamment, par plaisanterie; ~o: plaisanterie; ~ema: blagueur (adj.), plaisantin (adj.); duon~e: plaisantant à demi; fi~o: mauvaise plaisanterie; sen~e: plaisanterie mise à part, le plus sérieusement du monde.

germanaj

~i: scherzen; ~e: scherzhaft; ~o: Scherz; duon~e: halb scherzend; fi~o: schlechter Scherz.

hebreaj

~i: להתבדח, להתלוצץ \לצץ\.

hispanaj

~i: bromear; ~e: de broma, de risa; ~o: broma; ~ema: bromista; duon~e: medio en broma; fi~o: broma de mal gusto; sen~e: en serio, sin bromas.

hungaraj

~i: tréfál.

italaj

~i: scherzare; ~e: scherzosamente, per scherzo; ~o: scherzo, battura (di spirito), burla; ~ema: scherzoso; duon~e: semiserio (agg. in ita, avv. in Esp.); fi~o: grossolanità; sen~e: seriamente, senza scherzare.

katalunaj

~i: fer broma, bromejar; ~e: de broma, per riure; ~o: broma, facècia; ~ema: plaga, bromista; duon~e: mig de broma; fi~o: broma de mal gust; sen~e: bromes a part.

nederlandaj

~i: grappig zijn, schertsen.

portugalaj

~i: gracejar, brincar, caçoar.

rusaj

~i: шутить; ~e: в шутку; ~o: шутка; ~ema: шутливый (о человеке), склонный к шуткам; duon~e: полушутя; fi~o: плохая шутка ; sen~e: без шуток, не шутя, нешуточно.

svedaj

~i: skämta.

fontoj

1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la porcio da glaciaĵo
2. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, (tria skizo el la ĉukĉa vivo), 2, Ligi-oravilli
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, la bremenaj muzikistoj
4. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 3a
5. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
6. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
7. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, esperanta poezio: mirakla rikolto
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 15a
9. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 14a


[^Revo] [sxerc.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.27 2017/02/21 08:10:15 ]