avangard/o PV

avangardo

1.
MIL Taĉmento, kiu esploras la terenon antaŭ iranta armeo; antaŭgvardio: subite de la avangardo algalopis soldato kaj sciigis al la ministro, ke la kronprinco proksimiĝas [1].
2.
(figure) BELA Antaŭirantoj, ĉefe en la arta aŭ teĥnika kampoj: tiu avangardo de la progreso – ĝi estu plua armilo en la lukto por[…] paco kaj homeco [2]; [tiu] reĝimo […] konsideris sin la avangardo de tutmonda socialismo [3]; Onur reprezentas la feminisman avangardon de la 1960aj [4].
angle:
1. scout party, vanguard 2. avant-garde
beloruse:
авангард
ĉeĥe:
přední voj, předvoj, vedoucí skupina
ĉine:
1. 先鋒隊 [xiānfēngduì], 先锋队 [xiānfēngduì], 先鋒 [xiānfēng], 先锋 [xiānfēng] 2. 先鋒派 [xiānfēngpài], 先锋派 [xiānfēngpài], 时尚风向标 [shíshàngfēngxiàngbiāo], 時尚風向標 [shíshàngfēngxiàngbiāo]
france:
avant-garde
germane:
1. Vortrupp, Vorausabteilung, Späher, Spähabteilung 2. Avantgarde, Vortrupp, Trendsetter
hebree:
חֵיל הֶחָלוּץ
hispane:
vanguardia
hungare:
1. elővéd 2. élcsapat, avantgárd
itale:
avanguardia
japane:
前衛 [ぜんえい]
katalune:
avantguarda
ruse:
авангард
slovake:
1.predvoj, 2.skupina priekopníkov, avantgarda
ukraine:
аванґард

avangarda

1.
MIL Rilata al avangardo: li organizis du avangardajn liniojn, el kiuj la pli malproksima devis observi la malamikojn, la pli proksima ― gardi la propran armeon kontraŭ atako [5].
2.
(figure) Pionira, novisma: ili ludas je progresemo kaj vorte sin proklamas avangardaj [6]; Deŝkin, […] siatempe sendube talente avangarda poeto, li tamen neniam plue evoluis [7]; eble la plej interesa fikcio de Baghy estas surprize la avangarda romano Hura! [8]; en la pinto de avangardaj bierfarejoj viciĝas fabrikoj, kiuj apartenas al svedaj, finnaj kaj danaj kompanioj [9]. VD:progresema
angle:
avant-garde, cutting-edge
beloruse:
авангардны
ĉine:
2. 前卫 [qiánwèi], 前衛 [qiánwèi], 先进 [xiānjìn], 先進 [xiānjìn]
france:
d'avant-garde
germane:
2. avantgardistisch, progressiv
hebree:
אוונגרדי, חלוצי
japane:
前衛の [ぜんえいの], 前衛的な [ぜんえいてきな]
ukraine:
аванґардний

administraj notoj