tradukoj: be bg de en es fr hu it nl pl pt ru sk

*ĉel/o [1]

*ĉeloTEZ Vikipedio

1.TEZ
ARKI Ĉambreto por unu persono, malgranda ejo ĉiuflanke fermita: ĉelo de monaĥo; en sia ĉelo li pasigis longajn horojn preĝante, lasis razi sian kapon, surmetis pastrajn vestojn kaj kvar fojojn ĉiutage partoprenis en la ĥoro de la malsuperaj pastroj [2]; (frazaĵo) li havas nek ĉelon, nek kelon [3]. VD:kamero1
2.TEZ
Malgranda kavo aŭ truo, precipe tia kiu estas unu el multaj similaj kaj regule aranĝitaj: oni aŭdas de matematikistoj ke abeloj praktike solvis profundan problemon, kaj faris siajn ĉelojn ĝustaformaj por enteni la plej grandan kvanton de mielo kiu eblas, per la malpleja uzo de altvalora vakso en ilia konstruo kiu eblas [4]; KOMP la memorĉelo h estas okupata nur por la daŭro de tiu bloko [5]. VD:fako1, alveolo
3.TEZ
BIO Elementa viva sistemo, kapabla je memstara aŭ aŭtonoma ekzistado, reproduktado kaj evoluo; la baza ero de la strukturo de la vegetaĵoj kaj bestoj: la ĉelojn kiuj ekzistas kiel apartaj organismoj oni nomas unuĉeluloj; la ĉeloj de plurĉeluloj formas histojn; tipa ĉelo konsistas el membrano kaj protoplasmo (kun nukleo1).
4.
POL La unuaŝtupa, plej malgranda organizaĵo en iuj politikaj partioj.

ĉelaroTEZ

BIO=histo

nervoĉeloTEZ Vikipedio

BIO Ĉelo funkcianta en la nervosistemo: „La aktiveco de nervoĉeloj“ [6].

plurĉeluloTEZ Vikipedio

BIO Organismo vegetaĵa aŭ besta, kiu konsistas el pluraj ĉeloj, formantaj diverasfunkciajn histojn: poste biologoj plibonigis tiun sistemon, en kiu malsupre troviĝas unuĉeluloj kaj supre troviĝas kompleksaj plurĉeluloj [7].

unuĉeluloTEZ Vikipedio

BIO Simpla organismo vegetaĵa aŭ animala, kiu tuta konsistas el unu sola ĉelo.

tradukoj

anglaj

~o: cell. memor~o: memory cell.

belorusaj

~o 1.: кельля, адсек; ~o 2.: ячэйка; ~o 3.: клетка; ~o 4.: ячэйка; ~aro: тканка. memor~o: ячэйка памяці.

bulgaraj

~o 1.: килия; ~o 3.: клетка; plur~ulo: многоклетъчно.

francaj

~o: cellule; ~aro: tissu; nervo~o: cellule nerveuse; plur~ulo: organisme pluricellulaire; unu~ulo: organisme monocellulaire.

germanaj

~o: Zelle; nervo~o: Nervenzelle; plur~ulo: Mehrzeller; unu~ulo: Einzeller. memor~o: Speicherzelle.

hispanaj

~o 1.: celda; ~o 3.: célula; ~o 4.: célula; ~aro: tejido.

hungaraj

~o 1.: cella; ~o 3.: sejt; ~o: pártsejt; ~aro: sejtszövet.

italaj

~o 1.: cella; ~o 2.: cella; ~o 3.: cellula; ~o 4.: cellula; ~aro: tessuto (organico); nervo~o: cellula nervosa; plur~ulo: organismo pluricellulare; unu~ulo: organismo monocellulare. memor~o: cella di memoria.

nederlandaj

~o: cel; ~aro: weefsel.

polaj

~o 1.: cela, komórka; ~o 3.: komórka; ~o 4.: komórka; ~o: komórka; ~aro: tkanka; nervo~o: komórka nerwowa; plur~ulo: wielokomórkowiec, organizm wielokomórkowy; unu~ulo: jednokomórkowiec, organizm jednokomórkowy.

portugalaj

~o 1.: cela; ~o 3.: célula; ~aro: tecido.

rusaj

~o 1.: келья, коморка, отсек; ~o 2.: ячея, ячейка (в сотах); ~o 3.: клетка; ~o 4.: ячейка; ~aro: ткань (биол.); plur~ulo: многоклеточное; unu~ulo: одноклеточное. li havas nek ~on, nek kelon: ни кола, ни двора; memor~o: ячейка памяти.

slovakaj

~o: bunka; ~aro: tkanivo.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 1
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 7a
5. R. Fößmeier: Kulturaj aspektoj de komputil-programado, Notoj de kurso farita dum SUS 22 en Hradec Králové (CZ), 2000-06-10/12
6. E. D. Adrian: La aktiveco de nervoĉeloj, Scienca Revuo, 1953 numero 1/2a
7. Araneo

[^Revo] [cxel.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.32 2009/03/07 17:30:23 ]