*ond/o

*ondo

1.
Akvomaso, kiu leviĝas kaj refalas ĉe supraĵo de maro, lago aŭ rivero, alblovata de vento: en malproksimo li vidis ŝipojn, kiuj […] dancis sur la ondoj [1]; tondris kaj fulmis, sur la maro leviĝis nigraj ondoj, altaj kiel turoj [2]; la ondoj de la alfluo kraĉis salan, malpuran ŝaŭmon [3]; mi kuŝis sur la dorso de la ondoj kaj naĝis FdO .
2.
Io, kio ŝvelas kaj malŝvelas, alfluas kiel ondo: ili malaperis en la tritiko, kaj nur de tempo al tempo oni povis vidi iliajn kapojn en la verdaj ondoj [4]; [ĉie estis] miaj malamikoj, ĉirkaŭis min la ondoj de la morto [5]; ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon Marta ; ondo da malvarma aŭtuna vento enfluis […] tra la malfermita pordeto Marta ; flamoj leviĝis […] kaj disverŝis en la ĉambron ondojn de agrabla varmo Marta ; ondo de senlima amo penetris ĝis la fundo de ŝia animo [6]; ondo da sento dolora kaj samtempe plezurega Marta ; Veronika sentis ondon de malamo tiel intensan, ke […] ŝiajn manojn ektiklis kvazaŭa emo strangoli [7]; superplenigata per ondo de fortega tenero al tiu mirinda anĝelo [8]; turmentata per alternaj ondoj de espero kaj malespero [9]; la vasta ondo de l’ vivo, senĉese ruliĝanta ĉirkaŭ ni kaj en ni mem [10]; kiam li atingis la finon de rid-ondo, nova ondo leviĝis el la profundoj [11]; la apro falis, ŝprucigante el sia vundo ondon de nigra sango [12]; ondo da pasantoj, senĉese fluanta sur la trotuaro Marta ; ili rapide iris trans la dunojn, kiuj staris kvazaŭ grandegaj subite en sia moviĝado rigidiĝintaj ondoj el sablo [13]; tritikaj spikoj rulis ondojn da oro Marta . VD:fluo
3.
FIZ Space disiĝanta perioda devio de meza valoro: elektromagneta ondo; la sensacia malkovro de gravitaj ondoj [14]; la agrabla stato, kiam la cerbo elsendas nur alfa-ondojn [15]; ĉirkaŭis min la delikataj tonaj ondoj, kaj mi aŭskultis kaj aŭskultis [16]. SUB:bosono, fotono, mikroondo, radio2, sono
afrikanse:
golf
albane:
vala
amhare:
ማዕበል
angle:
wave
arabe:
موجة
armene:
ալիք
azerbajĝane:
dalğa
beloruse:
хваля
bengale:
তরঙ্গ
birme:
လှိုငျး
ĉeĥe:
vlna (na vodě)
ĉine:
[làng], 大浪 [dàlàng], 波 [bō], 波浪 [bōlàng], 水波 [shuǐbō], 挡水板 [dǎngshuǐbǎn], 擋水板 [dǎngshuǐbǎn], 巨浪 [jùlàng]
dane:
bølge
estone:
laine
eŭske:
uhin
filipine:
alon
france:
onde, vague (subst.)
galege:
onda
germane:
Welle
guĝarate:
તરંગ
haitie:
vag
haŭse:
kalaman
hinde:
लहर
hispane:
oleada 1. ola 2. onda
hungare:
hullám
igbe:
ife
indonezie:
gelombang, ombak
irlande:
tonn
islande:
bylgja
japane:
[は]
jave:
gelombang
jide:
כוואַליע
jorube:
igbi
kanare:
ತರಂಗ
kartvele:
ტალღა
kazaĥe:
толқын
kimre:
don
kirgize:
толкун
kmere:
រលក
koree:
korsike:
suddisfava
kose:
iliza
kroate:
val
kurde:
pêl
latine:
unda
latve:
vilnis
laŭe:
ຄື້ນ
litove:
banga
makedone:
бран
malagase:
alon
malaje:
gelombang
malajalame:
തിരമാല
malte:
mewġa
maorie:
poipoi
marate:
लहर
monge:
yoj
mongole:
долгионы
nederlande:
golf
nepale:
लहर
njanĝe:
yoweyula
okcidentfrise:
weach
panĝabe:
ਲਹਿਰ
paŝtue:
څپې
pole:
fala
portugale:
onda
ruande:
umuraba
rumane:
val
ruse:
волна
samoe:
galu
sinde:
موج
sinhale:
රැල්ල
skotgaele:
tonn
slovake:
vlna (na vode)
slovene:
val
somale:
ruxruxo
ŝone:
chinozunguzirwa
sote:
tsokoang ka
sunde:
ombak
svahile:
wimbi
svede:
våg
taĝike:
мавҷи
taje:
คลื่น
tamile:
அலை
tatare:
дулкын
telugue:
అల
tibete:
1. རླབས་
ukraine:
хвиля
urdue:
لہر
uzbeke:
to’lqin
vjetname:
sóng
zulue:
qhweba

onda

Karakterizata per ondoj: onda movo, maro, flamo; densaj nigraj ondaj haroj [17]; la ondaj faldoj de mola teksaĵo [18]; batoj ondaj kaj la muĝado venta [19]; blankŝaŭma onda maro [20]; la hala tegmento estis el onda lado, kiu reeĥis la bruon [21]; la desegno de la dorsoflanko de la moneroj estis simpla, kaj la rando havis nur du ondajn liniojn [22].
angle:
wavy, rippling, waving
beloruse:
хвалевы, хвалепадобны, хвалісты
ĉeĥe:
vlnitý, vlnící se
ĉine:
波动 [bōdòng], 波動 [bōdòng], 瓦楞 [wǎléng], 呈波浪形 [chéngbōlàngxíng]
france:
fluctuant, ondoyant, ondulé
germane:
wellenförmig, wellig
hispane:
ondular, ondulado, -a
hungare:
hullám-, hullámos
indonezie:
bergelombang, berombak
japane:
波の [なみの], 波状の [なみじょうの]
nederlande:
golvend
pole:
falowy, falisty
portugale:
ondulado
rumane:
undă, ondulat
ruse:
волновой, волнообразный, волнистый
slovake:
vlniaci sa, vlnitý
svede:
vågig
ukraine:
хвильовий, хвильний, хвилястий

ondi, ondadi, ondiĝi

(ntr)
Leviĝi kaj malleviĝi aŭ ŝvele-malŝvele disvastiĝi, kiel ondoj: l torentoj, en kiuj ondiĝas la akvo [23]; en la profundo ondiĝadis palmaj arbaroj [24]; ŝiaj longaj belegaj haroj senorde ondiĝadis ĉirkaŭ la bela kapo [25]; abundaj bukloj ondiĝadis ĉirkaŭ la rondaj ŝultroj [26]; sur la kampo ondiĝadis la greno simile al moviĝanta maro [27]; la kanoj en la marĉo ondiĝadis tien kaj reen [28]; la rivero ankoraŭ furioze ondis [29]; la aero komencis ondi, kvazaŭ skuata de traflugantaj nevideblaj birdoj [30]; la strato estis plena […] en la mezo ondis seninterrompa ĉeno de komercaĵoj, portataj de homoj, azenoj aŭ bovoj [31]; sentoj ondis kaj luktis en li [32]; [liaj] vizaĝaj linioj […] ondiĝadis, kiel okazas ordinare ĉe homoj kun impresebla naturo, kiam ili subite estas ekscititaj Marta ; en mia brusto ondas malkviete kuraĝa entrepreno [33]; lia brusto ondadis, kvazaŭ ĝi volas krevi [34]. VD:balanciĝi, boli, fluktui1, leviĝi, plaŭdi, ruli, ŝaŭmi, ŝveli, vibri
angle:
to ripple, wave, undulate, swell
beloruse:
хвалявацца (напр., пра мора)
ĉine:
波动 [bōdòng], 波動 [bōdòng], 盪漾 [dàngyàng], 荡漾 [dàngyàng], 起伏 [qǐfú]
france:
fluctuer
germane:
sich heben und senken
hispane:
ondular, fluctuar, dispersarse
hungare:
hullámzik
japane:
波立つ [なみだつ]
nederlande:
fluctueren, golven
pole:
falować, kipieć
portugale:
ondular
rumane:
ondulare, fierbe
ruse:
волноваться (о море и т.п.)
ukraine:
хвилюватися, коливатися, колихатися, котитися

ondiĝo

Sinsekva leviĝo kaj malleviĝo de ondo: Henriko sentis laŭ la ondiĝo de la aero, ke la italo faris larĝan, ondoforman geston [35].
angle:
waving, rippling
beloruse:
хваляваньне, калыханьне, ваганьне, гайданьне
ĉine:
[bō], 瀁 [yàng]
france:
ondoiement, ondulation
germane:
Heben und Senken
hispane:
ondulación, fluctuación
hungare:
hullámzás
japane:
波の動き [なみのうごき], 上下動 [じょうげどう]
nederlande:
het op- en neergaan, fluctuatie
pole:
falowanie, wahanie
portugale:
ondulação
rumane:
valuri, nehotărâre
ruse:
волнение (напр. на море), колебание

ondumi

(tr)
1.
Doni al io ondoformon,: la vojo subite iĝas onduma [36].
2.
Elmontri ondan moviĝon, fluon: kiel ĉarme ŝi ekskuis nun la delikatan kapeton, kiel ondumas ŝia duonlonga, bukla hararo [37]; la ondumado de publika opinio [38]; familiaj entreprenoj […] travivis, spite al la ondumado de la historio [39].
angle:
to wave (hair), corrugate (tin)
beloruse:
надаваць хвалепадобную форму
ĉeĥe:
ondulovat, zvlnit
france:
faire onduler
germane:
in Wellen legen, sich wellen, ondulieren
hispane:
hacer ondear
hungare:
hullámosít, ondolál
japane:
波形にする [はけいにする]
nederlande:
doen golven
pole:
ondulować, pofałdować
portugale:
ondular
rumane:
ondularea, îndoi
ruse:
придать волнообразную форму
slovake:
ondulovať, urobiť niečo vlnitým, zvlniť
ukraine:
укладати хвилями, завивати (волосся), надавати хвилястої форми

disondo

MAR Sulko2, kiun ŝipo lasas malantaŭ si.
angle:
wake
beloruse:
кільватар
ĉeĥe:
rozbrázdění vody kýlem
france:
sillage
germane:
Kielwasser
hispane:
estela
hungare:
hajósodor, nyomdokvíz
japane:
航跡 [こうせき]
nederlande:
kielzog
pole:
kilwater
rumane:
siaj
ruse:
кильватерная струя
slovake:
brázda (na vode po lodi)
ukraine:
смуга за кормою, кільватер

marondego

MARMET Tre alta, danĝera mara ondo, en ekstrema formo cunamo: tiu regiono suferis la plej fortan baton de la marondegoj, sed […] helpo venis malrapide [40]; fortika konstruaĵo eltenu fortojn de ventoj, tertremoj, marondegoj [41].
40. Monato, A. Giridhar Rao: Helpo-ondo sed ne registara, 2005
41. GrizaLeono: Tatoeba, frazo 988569a, 2011
angle:
freak wave, rogue wave, tsunami
beloruse:
цунамі
ĉine:
海啸 [hǎixiào], 海嘯 [hǎixiào]
france:
tsunami
germane:
Tsunami, Monsterwelle, Kaventsmann
hispane:
tsunami
pole:
tsunami
rumane:
tsunami

ondobanejo

KrED
Banejo, en kiu aparato produktas ondojn por la plezuro de la banantoj.
angle:
whirlpool bath
beloruse:
ванна зь гідрамасажам
france:
bain à remous
germane:
Wellenbad
hispane:
piscina de olas
hungare:
hullámfürdő
nederlande:
golfbad
pole:
wanna z hydromasażem
rumane:
baie cu hidromasaj

ondobrila

Prezentanta kvazaŭ brilajn ondojn: ondobrila ŝtofo. VD:muara
angle:
watered (watered silk), moiré
beloruse:
хвалісты (узор), муаравы
france:
chatoyant
germane:
moiriert, changierend
hispane:
iridiscente, centelleante
hungare:
színjátszó
japane:
きらきらした
pole:
lśniący, połyskujący
rumane:
strălucitor, lucios
ruse:
переливающийся

ondolinia

Havanta ondan konturon: nigra, ondlinia hararo [42]; Egipto ne estas unuforma ebenaĵo, sed lando ondlinia [43]; strangforma ponardo, havanta lignan prenilon kaj tranĉanton ondolinian [44].
beloruse:
хвалісты, хвалепадобны
ĉine:
瓦楞 [wǎléng], 呈波浪形 [chéngbōlàngxíng]
france:
ondulé, vallonné
germane:
wellenförmig, wellig, gewellt
hispane:
línea de ondulación
hungare:
hullámvonalú, kígyózó
japane:
起伏のある [きふくのある]
nederlande:
gemoireerd
pole:
falisty
rumane:
ondulat
ruse:
волнистый, волнообразный

administraj notoj

~iĝo: Mankas dua fontindiko.
dis~o: Mankas fontindiko.
dis~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~obanejo: Mankas dua fontindiko.
~obanejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~obrila: Mankas fontindiko.
~obrila: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.