*ŝaŭm/o UV

*ŝaŭmo

Svarmo da veziketoj formiĝantaj el boligita aŭ forte kirlita fluaĵo: [ŝi] kovris la harojn kaj bruston per ŝaŭmo de la maro [1]; ondoj krispiĝis kaj montris sin en vesto el ŝaŭmo [2]; ŝvito kovris la homojn, ŝaŭmo la ĉevalojn [3]; mi kuŝiĝis en bankuvon plenan de ŝaŭmo [4]; ŝiaj brakoj ĝis la kubutoj […] estas kovritaj de la sapa ŝaŭmo Metrop ; ankoraŭ troviĝas sanga ŝaŭmo en lia buŝo [5]; kovritaj, kvazaŭ prujne, per suker’-ŝaŭmetoj [6]; ŝaŭmo, kovrita de ĉokolado [7]; estingiloj […] ofte uzas toksajn kemiajn ŝaŭmojn [8]; subite li ekkrias, kaj [konvulsias] kun buŝa ŝaŭmo [9]; malaperos Samario kun sia reĝo, kiel ŝaŭmo sur la supraĵo de akvo [10]. SUP:dispersaĵoVD:ŝaŭmvino
angle:
foam, froth, mousse sapa ~o: lather, suds.
beloruse:
пена
bulgare:
пяна
ĉine:
[mò], 泡沫 [pàomò], 肥皂沫 [féizàomò]
france:
écume, mousse
germane:
Schaum
hispane:
espuma
hungare:
hab, tajték
ide:
spumo
itale:
schiuma, spuma
japane:
[あわ], あぶく, 泡沫 [ほうまつ]
katalune:
escuma, bromera
nederlande:
schuim
pole:
piana, szumowiny
portugale:
escória, ralé espuma
ruse:
пена
ukraine:
піна, шум, шумовиння

ŝaŭmi

(ntr)
1.
Formi ŝaŭmon el si: la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo [11]; maljuna biero ŝaŭmis en glasoj [12]; (figure) li ŝaŭmas (pro furiozo) kaj grincigas la dentojn [13]; la maro ŝaŭmis kaj ŝaŭmis de la senforta kolero FdO ; la potoj ŝaŭmis, ondiĝis, transbolis [14]; fulgokovrita poto ŝaŭmis kaj vaporis super la flamanta kenfajro [15]; (figure) [ili] trafe nomiĝas „ŝaŭmistoj“ (kp fanfaroni, pavi2), oni legas ekzemple, ke […] ni povis renkonti nur vic-konestablon […] kaj ĉefpromulgiston [16].
2.
(figure) Tre vigli, boli3: la vivĝojo ŝaŭmis en la templo de la dioj [17]; la fluo de homaj vivoj ŝaŭmas kaj bruas pli intense ol alie [18]; ekkriis Margarita aŭskultante la valson ŝaŭmi en la strateto [19]. VD:energia, suka3
angle:
1. foam, spume, fizz ~isto: hot-air merchant.
beloruse:
пеніцца
ĉine:
起泡 [qǐpào], 起泡沫 [qǐpàomò], 发泡 [fāpào], 發泡 [fāpào]
france:
écumer (mousser), mousser
germane:
schäumen ~isto: Schaumschläger.
hispane:
espumar
hungare:
habzik
ide:
1. spumifar
itale:
schiumare, spumeggiare
japane:
1. 泡立つ [あわだつ] 2. 沸き立つ [わきだつ]
katalune:
escumejar
nederlande:
1. schuimen, bruisen, mousseren 2. bruisen
pole:
pienić się, kipieć, wrzeć
portugale:
espumar
ruse:
пениться
ukraine:
шумувати, пінитися, пінитися, кипіти, бити ключем

ŝaŭmaĵo

1.
KUI Ŝaŭmigita manĝaĵo:
a)
dolĉa deserto, kutime el ovo kaj kremo ŝaŭmigitaj: ni iru al glutejo kaj festu la renkonton per ŝaŭmaĵo KrM .
b)
nedolĉa manĝaĵo, ofte el gelateno ŝaŭmigita.
2.
Materialo el solidiĝinta ŝaŭmo: vinilon kaj polistirenan ŝaŭmaĵon erare manĝos fiŝoj, [...] kaj pro tio multe da ili mortos [20].
20. ISIKAWA Takasi: Alflosaĵoj trans la oceano, Monato, 2012/10, p. 26
angle:
1. mousse (food) 2. foam
japane:
1. ムース 2. 発泡体 [はっぽうたい], フォーム
nederlande:
1. mousse (eten) 2. schuim

ŝaŭmigi

(tr)
Kaŭzi ŝaŭmon en iu substanco: la barbiro, prenis sian pladeton kaj sapon, ŝaŭmigis ĝin [21], jen oni purigas la bovlojn, la ilojn, jen boligas kaj verŝas akvon, jen ŝaŭmigas la teon [22], super la senarban rokplataĵon preskaŭ ĉiam blovas frosta vento, ŝaŭmiganta la maron kontraŭ la kruta deklivo 307 m alta [23].
angle:
froth
france:
faire mousser
germane:
aufschäumen
japane:
泡立たせる [あわだたせる]
nederlande:
opschuimen

administraj notoj

pri ~aĵo:
rapide verkitaj difinoj, verŝajne ankoraŭ plibonigindaj