tradukoj: be bg cs de en es fr he hu nl pl pt ru sk tp

*mult/a PV

*multaTEZ

Nombra adjektivo montranta:
1.
(ununombre) Grandan nedifinitan kvanton el tuto, kies partojn oni ne povas aŭ ne bezonas esprimi per precizaj nombroj: la tro multa parolado lacigas lin [1]; multa laboro, pacienco, pluvo.
Rim.: Multa estas ofte anstataŭata per multe damulto da.
2.TEZ
(plurnombre) Grandan nedifinitan kvanton da nombreblaj aferoj kontraste kun pli malgranda kvanto: multaj infanoj [2]; multaj birdoj [3]; multaj vazoj; multaj estas la intencoj en la koro de homo [4]. VD:abunda, maro, monto, pluvo, svarmi, verŝi
Rim. 1: Multaj estas kelkfoje uzata kun subkompreno de „homoj“: multaj diras, ke... Mario ekrigardis kun tia gaja, ĉarma rideto, ke la opinio de multaj ŝajnis al mi tute prava [5]; multajn ŝi vundis kaj faligisZ.
Rim. 2: Estas diferenco inter "multaj homoj" kaj "multe da homoj": multaj homoj = diversaj homoj (ĉiu aparte); multe da homoj = granda nombro da homoj (kune) [6].

*multeTEZ

Adverbo signifanta:
1.
Grandkvante, grandnombre: multe kuriZ, vojaĝi; ne multe dormiZ; kiu multe parolas, ne multe faras PrV; homon fidelan oni multe benasZ; du homoj povas pli multe fari ol unu[7]; multe pli da bovaĵo ol da ŝafviando.
Rim.: Kelkfoje la senco de multe tre alproksimiĝas al tiu de tre, forte, altgrade: multe labori, suferi; multe superi iun; akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro [8].
2.
(uzata kvazaŭ substantivo: multo da)
a)
(kun ununombro) Grandkvanto da: riĉulo havas multe da mono [9]; ne bone estas manĝi multe da mieloZ; multe da manĝaĵoZ; multe da vino; multe da profitoZ; multe da saĝoZ; venko venas per multe da konsiliĝoZ; tio alportos al nia afero plej multe da utiloZ.
b)
(kun plurnombro) Granda nombro da: riĉulo havas multe da amikojZ; multe da konsilantojZ; multe ... da birdoj [10]; multe da perlojZ, maljustaĵojZ; multe da vinojZ (multspecaj vinoj).
Rim.: Ĉe tiu ĉi uzado kun plurnombro estas konsilinde anstataŭigi multe da per multaj, ĉar temas pri diversaj homoj, aĵoj aŭ bestoj el kiuj ĉiu estas konsiderata aparte: multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj[11].
3.TEZ
(uzata prefikse: multe-)SIN:plur- multekostaZ; multefojeZ; multejaraZ.
Rim.: En tiu ĉi adverba formo, multe estas rigardata kaj uzata kvazaŭ nevaria numeralo: multesciaZ; multekoloraZ; multevortuloZ. Tamen oni povas diri ankaŭ multascia; multatagaZ; multalingvuloZ. Kelkfoje ĉe Z. mankas la intera vokalo: multflanka, multmana, multsenca k.s. ne estas belsonaj vortoj; eble preferindaj estus: plurflanka, plursenca.

multoTEZ

Granda kvanto, granda nombro: multo da homoj; sur la arbo estis multo da birdoj; riĉeco donas multon da amikojZ; mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵoZ; ĉe multo da sortoj neevitebla estas pekoZ; la multo de lia senprudenteco lin devojigosZ; multo mankas por ke ...u; ni devas kontentiĝi per nemultoZ; la homomultoZ; la pasioj de la multularo.

*multegoTEZ

Tre granda nekonata nombro aŭ kvanto: multego da diamantoj [12]; nur tre malgranda parto da kunvenintoj ... havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn [13].

multi

Esti multa.

multigi

Igi pli grandkvanta aŭ pli grandnombra nedifinitan kvanton aŭ nombron.

multiĝiTEZ

(ntr)
Iĝi pli kaj pli abunda, pli grandnombraj: Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron [14]. VD:prosperi

multobligi

Plimultigi precize difinitan nombron aŭ kvanton.

*malmultaTEZ

Malgrandakvanta, malgrandanombra: la (tre malmultajn) vortojn kun „um“ oni devas lerni, kiel simplajn vortojn [15].

malmulteTEZ

En malgranda kvanto aŭ nombro: ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte Marta; kiam en la urbo ĉio estas en ordo, ... da ebriuloj estas malmulte [16]. VD:iom

malmultiĝi

(ntr)
Iĝi malpli abunda, pli etnombraj. la akvo komencis malmultiĝi post la paso de cent kvindek tagoj [17].

malplimultoTEZ Vikipedio

Parto, partio kun malpli multaj eroj, anoj: farata de grandega plimulto kontraŭ malgrandega malplimulto Homaranismo; cedo de la malplimulto al la plimulto Homaranismo.

nemalmulta

Iom granda kvanto aŭ nombro da: lin nemalmultaj konas Metrop.

plejmulte

En plej alta grado, plej forte: li plejmulte laboras dum vintro; ni plejmulte deziras sukcesi.

plimultoTEZ

Pli granda kvanto, parto aŭ partio: eĉ se ili prezentas en la lando grandegan plimulton ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon aŭ religion al la aliaj regnanoj Homaranismo; la grandegan plimulton de la personoj kiuj batalas por Esperanto ligas unu komuna ideo [18]; la faraono havis ĉe sia flanko [...] la plimulton de la civilaj altranguloj [19]; li rigardis la domojn pli atente, la plimulto el ili [...] havis nur pajlan tegmenton [20].

multangula

Prezentanta grandan nombron da anguloj.

multefrukta

Produktanta multajn fruktojn.

multepeza

Tro peza.

multespeca

Prezentanta multajn specojn.

tradukoj

anglaj

~a 1.: much; ~a 2.: many; ~e: a lot; ~o: a mass, large quantity; ~i: to abound; ~igi: multiply, propagate; ~iĝi: multiply, swarm; ~obligi: multiply; mal~a: little, few; mal~iĝi: to decrease; malpli~o: minority; nemal~a: substantial, considerable; plej~e: mostly; pli~o: majority; ~angula: multangular, polyangular; ~efrukta: fruitful; ~epeza: weighty; ~especa: manifold.

belorusaj

~a 2.: многія, шматлікія, шмат якія, шмат хто; ~e: шмат, багата, многа; ~o: вялікая колькасьць, мноства; ~igi: павялічыць, пабольшыць; ~obligi: памножыць; mal~a: малалікі, нешматлікі; mal~e: мала, трохі, крыху; malpli~o: меншасьць; plej~e: пераважна, найбольш; pli~o: большасьць; ~angula: многавугольны, шматкутны; ~efrukta: урадлівы, плённы; ~epeza: цяжкі, цяжкавагавы, цяжкаважны; ~especa: шматбаковы, разнастайны.

bulgaraj

~a 2.: многоброен; ~e: много; ~o: множество, многобройност; ~igi: размножавам, умножавам; ~iĝi: умножавам се, вирея; ~obligi: умножавам; mal~a: малък; mal~e: малко; malpli~o: малцинство; pli~o: мнозинство, болшинство.

ĉeĥaj

~e: fůra, mnoho, spousta; ~o: mnoho, množství, spousta, velice; ~igi: rozmnožovat; ~obligi: rozmnožovat, znásobit; mal~a: nemnohý; mal~e: málo; malpli~o: menšina; pli~o: majorita, většina, větší část; ~especa: různý.

francaj

~a: beaucoup de; ~e: beaucoup; ~o: un grand nombre; ~ego: masse (grande quantité), multitude, myriade; ~i: abonder; ~igi: augmenter (tr.), multiplier; ~iĝi: se multiplier, proliférer, pulluler; ~obligi: multiplier; mal~a: peu de; mal~e: peu; mal~iĝi: décroître (en nombre), décliner (se raréfier), se raréfier; malpli~o: minorité; nemal~a: un certain nombre de, un nombre non négligeable de; plej~e: le plus; pli~o: majorité.

germanaj

~a 1.: viel; ~a 2.: viele; ~e 1.: viel; ~e 2.: viel, massig, eine Menge; ~e 3.: sehr, arg; ~o: Menge, Masse; ~obligi: vervielfachen; mal~a: wenig(e); mal~e: wenig; malpli~o: Minderheit; plej~e: meistens; pli~o: Mehrheit; ~angula: vieleckig; ~especa: vielfältig.

hebreaj

pli~o: רוב.

hispanaj

~a: mucho; ~e: mucho; ~igi: aumentar, incrementar; ~obligi: multiplicar; mal~a: poco; mal~e: poco; malpli~o: minoría; plej~e: sobre todo, mayormente; pli~o: mayoría.

hungaraj

~a 1.: sok; ~a 2.: sok, sokak, sokan; ~e: sok, sokat, nagyon; ~o: sok, tömeg; ~igi: sokasít, megsokasít; ~obligi: megsokszoroz; mal~a: kevés; mal~e: kevés, keveset; malpli~o: kisebbség; plej~e: legtöbb, legtöbbet, leginkább; pli~o: többség; ~angula: sokszögű; ~efrukta: gyümölcsöző; ~epeza: nagyon súlyos; ~especa: sokféle, sokfajta.

nederlandaj

~a 1.: veel; ~a 2.: vele; ~e 1.: veel; ~e 2.: veel; ~e: zeer, erg; ~o: veel; ~igi: vermenigvuldigen; ~obligi: vermenigvuldigen; mal~a: weinig; mal~e: weinig; malpli~o: minderheid; plej~e: meest; pli~o: meerderheid; ~angula: veelhoekig; ~especa: veelvoudig.

polaj

~a 1.: dużo; ~a 2.: wiele; ~e 1.: dużo; ~e 2.: wiele; ~o: dużo, wielość; ~ego: mnóstwo, mnogość; ~igi: powiększać, zwiększać, pomnażać; ~iĝi: powiększać się, zwiększać się, pomnażać się, roić się; ~obligi: zwielokrotniać, mnożyć, pomnażać; mal~a: mało, niewiele, trochę; mal~e: mało, niewiele, trochę; mal~iĝi: pomniejszać się, zmniejszać się; malpli~o: mniejszość; pli~o: większość; ~angula: wielokątny.

portugalaj

~a: muito (quantidade).

rusaj

~a 2.: многие, многочисленные; ~a: многий, многочисленный; ~e: много; ~o: множество, многое; ~igi: увеличивать; ~obligi: умножать; mal~a: немногий; mal~e: мало; malpli~o: меньшинство; plej~e: больше всего, более всего; pli~o: большинство; ~angula: многоугольный; ~efrukta: плодовитый; ~epeza: тяжёлый, тяжеловесный; ~especa: разных видов.

slovakaj

~e: hodne, mnoho, veľa; ~o: množné číslo; ~igi: rozmnožiť; ~obligi: násobiť, rozmnožiť; mal~a: nemnohý; mal~e: málo; malpli~o: menšina; pli~o: prevaha, väčšina; ~especa: rôzny.

tokiponaj

~a: mute; ~e: mute; ~o: mute; ~igi: mute; mal~e: lili.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:21
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la hejmo de la metiisto
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Eperantisto, 1893, p.96
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:16
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 10, La Revuo, 1907, Februaro
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista, 1905
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:28
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
16. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 5a
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:3
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso, 1907
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 11a
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~obligi: Mankas dua fontindiko.
~obligi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plej~e: Mankas dua fontindiko.
plej~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~angula: Mankas dua fontindiko.
~angula: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~efrukta: Mankas dua fontindiko.
~efrukta: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~epeza: Mankas dua fontindiko.
~epeza: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~especa: Mankas dua fontindiko.
~especa: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~obligi:
    Tiu termino jam aperas sub "obl" kun pli precizaj
    difinoj. Mi proponas forigi ĝin de ĉi tie kaj
    transporti la jamajn tradukojn al la ĝustaj sencoj.
    PS: Povas esti, ke "multobligi" kaj "multobla" pli
    bone sidas sub "mult" (kiel faras VdE kaj PIV) ol sub
    "obl" (kiel faras PV), sed tio estas alia demando.
    [MB]
  

[^Revo] [mult.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.38 2015/12/11 16:10:15 ]